Sonato por piano n-ro 29 (Beethoven)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sonato por piano n-ro 29 en B♭-maĵoro Op. 106, subtitolita Hammerklavier estas unu de la lastaj sonatoj por piano de la germana komponisto Ludwig van Beethoven.

Laŭvorte, la esprimo Hammerklavier signifas pianon de marteloj, kaj estis uzita por diferencigi la pianon disde la klaviceno. La verko havas tiun kromnomon pro la titolo kiun Beethoven mem skribis titolpaĝe: Große Sonate für das Hammerklavier (nome Granda sonato por piano de marteloj).

Ĉar ĝi daŭras ĉirkaŭ 40 minutojn, ĝi estas unu de la sonatoj plej longaj iam kreitaj. Beethoven, kreinta ĝin, diris: "Mi jam scias komponi".

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

La sonato havas kvar movimentojn:

  • Allegro.
  • Scherzo. Assai vivace.
  • Adagio sostenuto. Appassionato e con molto sentimento.
  • Largo - Allegro risoluto.