B♭-maĵoro
Aspekto
B♭-maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko b♭. La tonalon B♭-maĵoro oni indikas en la notacio per du bemoloj (b♭, e♭). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko b♭-d-f), oni nomas B♭-maĵoro.
Por multaj latunaj blovinstrumentoj ĉi tiu tonalo estas la plej simpla, ĉar multaj el ili havas B♭ kiel tonikon kaj ilia naturtona serio kongruas plejparte kun la B♭-maĵora gamo. Pro tio ĉi tiu tonalo ofte aperas en blovmuzika literaturo. Ankaŭ multaj naciaj himnoj tonalas en B♭-maĵoro.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Johann Sebastian Bach: „Kapriĉo pri la forveturo de amata frato“; brandenburga konĉerto n-o 6
- Joseph Haydn: 102-a simfonio
- Ludwig van Beethoven: 4-a simfonio; 2-a pianokonĉerto; pianosonato n-o 29, granda fugo
- Felix Mendelssohn Bartholdy: -a simfonio B♭-maĵoro „laŭdokanto“
- Franz Schubert: 2-a simfonio, 5-a simfonio
- Robert Schumann: 1-a simfonio („printempa simfonio“)
- Johannes Brahms: 2-a pianokonĉerto
- Anton Bruckner: 5-a simfonio
- Sergej Prokofjev: 5-a simfonio
- Antonín Dvořák: 2-a simfonio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- C♭-maĵoro, G♭-maĵoro, D♭-maĵoro, A♭-maĵoro, E♭-maĵoro, B♭-maĵoro, F-maĵoro, C-maĵoro, G-maĵoro, D-maĵoro, A-maĵoro, E-maĵoro, B-maĵoro, F♯-maĵoro, C♯-maĵoro
- a♭-minoro, e♭-minoro, b♭-minoro, f-minoro, c-minoro, g-minoro, d-minoro, a-minoro, e-minoro, b-minoro, f♯-minoro, c♯-minoro, g♯-minoro, d♯-minoro, a♯-minoro