2-a simfonio (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simfonio n-ro 2 B♭-maĵora (D 125) estas simfonio de Franz Schubert.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

Schubert verkis sian simfonion n-ro 2 ekde decembro de 1814 ĝis marto de 1815 kaj omaĝis ĝin all Innocenz Lang, direktoro de la Viena Urbokonvikto, kiun Schubert vizitis ekde 1808 ĝis 1813. Ne estas konate, ĉu la orkestro de la konvikto ankaŭ prezentis la simfonion; la ekzisto de instrumentvoĉaro argumentas pore; la eraroj enestaj en kontraŭe. La unua vera publika prezentado de la simfonio okazis tamen nur 49 jarojn post la morto de Schubert en la jaro 1877 je Londono fare de muzikesploristo George Grove, kiu tiam prezentis ĉiujn simfoniojn de Schubert.

En la jaro 1884 eldonejo Breitkopf & Härtel publikigis la simfonion kadre de la „malnova pleneldono“ de ĉiuj simfonioj de Schubert, kiun redaktis Johannes Brahms.

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

  1. movimento: Largo – Allegro vivace
  2. movimento: Andante
  3. movimento: Menuetto. Allegro vivace – Trio
  4. movimento: Presto vivace

Instrumentado[redakti | redakti fonton]

2 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj 2 kornoj, 2 trumpetoj, timbaloj, arĉkvinopo

Pri la muziko[redakti | redakti fonton]

La unua movimento apartenas per 614 taktoj al la plej longaj en la simfonia verkaro de Schubert, superata nur de la unua movimento de lia „granda C-maĵora simfonio“. Ĝi estas karakterizata, kiel ankaŭ la resta simfonio, de ripetoj de la muzika materialo. La movimento havas similecojn al la uverturo Die Geschöpfe des Prometheus de Beethoven.

La temo de la dua movimento havas kvin variaĵojn, ĝis kiam la movimento finiĝas per elkonduko. Variaĵo 1 sufiĉiĝas sen basvoĉo. Violonĉeloj kaj kontrabasoj prezentas la duan variaĵon, dum kiam la tria variaĵo denove rezignas basvoĉon kaj dissolvas la temon en figurojn. Ĉilasta okazas ankaŭ en la kvara variaĵo, kiu krom tio kontraste al la pianisimo de la aliaj variaĵoj staras en forte kaj minortonalo (c-minoro). Laŭ enhavo variaĵo 5 reekprenas variaĵon 2, ĉar ambaŭ entenas sinkopon sur la dua noto de la temo.

Malgraŭ la movimentonomo Menuetto la tria movimento distingiĝas de la antaŭa per sia energiplena stilo. Ĝia strukturo estas simetria.

Ankaŭ la kvara movimento de ĉi tiu simfonio apartenas ene de la simfonioj de Schubert al la plej longaj (nur superata de la finalmovimento de la „granda C-maĵora simfonio“). Ĝi enhavas multajn similaĵojn kun la unua movimento, unu el la plej grandaj diferencoj estas, ke la resumo je la flanktemo ĉiloke ne staras en la bazotonalo, sed en g-minoro.

Efiko[redakti | redakti fonton]

Johannes Brahms atestis al la tiel nomataj junaĝosimfonioj de Schubert neniel altan artan valoron kaj opiniis, ke ili „ne estu publikigotaj, sed nur piece konservataj kaj eble alirebligotaj per kopioj“.

La angla gazetaro atestis al la simfonio post ĝia unua prezentado en 1877 grandan parencecon al la modeloj de Wolfgang Amadeus Mozart kaj Joseph Haydn. Tamen la prezentado trafis sur multan atenton. Jen ekzemple tekstis en „Evening Standard“ la 22-an de oktobro 1877:

Certe ne estas necese atentigi pri tio, ke la 2-a simfonio en B♭-maĵoro nepre ne estas egalvalorigebla kun liaj pli malfruaj verkoj, tamen la prezentado estis interesa, kaj la respondeculoj de la Kristalo-Palaco meritas nian koran dankon. S-ro Manns kaj siaj kolegoj evitis nenian penon por sia interpretado de la simfonio, laŭtaj aplaŭdegoj estis la konsekvenco. --Evening Standard, 22-an de oktobro 1877

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Renate Ulm (Hrsg.): Franz Schuberts Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. dtv/Bärenreiter, Munkeno/Kassel 2000, ISBN 3-423-30791-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]