Simfonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Simfonio estas muzika komponaĵo, ofte longa kaj kutime por orkestro. La termino "simfonio" ne devigas specifan formaton. Kvankam multaj simfonioj prezentas certan tonalon en kvar movimentoj, kun la unua en sonata formato, kaj tio estas ofte konsiderata de muzikaj teoriistoj kiel klasika strukturo de simfonio, eĉ kelkaj simfonioj de majstroj kiel Haydn, Mozart kaj Beethoven ne sin prezentas laŭ tia modelo.

18a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la 18a jarcento, "la simfonio kultiviĝis kun eksterordinara intenseco". [1] Ĝi ludis rolon en multaj partoj de publika vivo, inkluzive de ekleziaj diservoj,[2] sed precipe forta fonto de subteno por simfonia ludado estis la nobelaro. En Vieno, eble la plej grava loko en Eŭropo por la komponado de simfonioj, "senmetafore centoj da noblaj familioj subtenis muzikajn organizojn, ĝenerale dividantaj la tempon inter Vieno kaj iliaj familiaj bienoj [aliloke en la Imperio]". [3] Pro la tipa malgrando de la tiama orkestro, multaj el ĉi tiuj kortumaj organizoj povis ludi simfoniojn. La juna Joseph Haydn, je la akcepto de sia unua posteno kiel muzikestro en 1757 por la familio Morzin, trovis, ke dum la ĉeesto en Vieno de la domanaro Morzin, sia orkestro estis nur parto de viva kaj konkurencema muzika medio, kun pluraj aristokratoj, kiuj subtenis koncertojn de la propraj ensembloj. (Carpani 1823, 66, cited in Gotwals 1968).[4]

LaRue, Bonds, Walsh, kaj Wilson[5] montras la iom-post-ioma pligrandiĝo de la simfonia orkestro dum la 18a jarcento. Komence, simfonioj estis simfonioj de kord-instrumentoj, verkitaj en nur kvar partoj: unua violono, dua violono, aldviolono, kaj baso. La basa parto ludiĝis de violonĉeloj, kontrabasoj, kiuj ludis la basan parton je oktavo sub ili, kaj eble ankaŭ fagoto.

Foje la fruaj simfonistoj eĉ en inkluzivis aldviolonan parton, kaj tiel kreis tri-partajn simfoniojn. Baso kontinua parto, kun fagoto kune kun klaviceno aŭ alia instrumento, kiu povas ludi agordojn, ankaŭ eble ĉeestis.[6]

La unuaj aldonoj al ĉi-tiu simpla ensemblo estis paro da kornoj, poste kune kun hobojoj. Dum la jarcento, aliaj instrumentoj aldonigis al la klasika orkestro: flutoj, kiuj foje anstataŭis la hobojojn, apartaj partoj por fagotoj, klarnetoj, trumpetoj, kaj timbaloj. Verkoj utilis multajn kombinaĵojn el ĉi tiuj aldonaj instrumentoj. La plena klasika orkestro, je la fino de la jarcento por la plej grandskalaj simfonioj, enhavas la norman kordinstrument-ensemblon, kiu menciiĝis supre, parojn da lignaj blovinstrumentoj (flutoj, hobojoj, klarnetoj, kaj fagotoj), paron da kornoj, kaj timbalojn. Klavaro instrumento, kiu ludis la kontinuan basan parton, ankoraŭ disponeblis.

La "Itala" simfonio-stilo, ofte uzita kiel uverturo kaj interakto en operejoj, iĝis norma tri-movimenta formo: rapida movimento, malrapida movimento, kaj alia rapida movimento. Dum la 18a jarcento iĝis kutima verki kvar-movimentajn simfoniojn,[7] laŭ la linioj priskribataj en la sekva paragrafo. La tri-movimenta simfonio malrapide formortis; preskaŭ la duono el la simfonioj de Haydn havis nur tri movimentojn; [8] kaj por la juna Mozarto, la tri-movimenta simfonio estis tipa, eble pro la influo de lia amiko Johann Christian Bach.[9] Elstara malfrua ekzemplo de tri-movimenta Klasika simfonio estas la Simfonio N-ro 38 de Mozarto (Simfonio "Prago"), de 1787.

La kvar-movimenta formo, kiu disvolviĝis el ĉi tiu evolu-proceso estis la jena:[10][11]

  1. komenca sonato aŭ alegro
  2. malrapida movimento, ekzemple adaĝo
  3. minueto aŭ skerco kun trio
  4. alego, rondo, aŭ sonato.

Komponistoj ofte ŝanĝis ĉi tiun planon, ekzemple per reordigo de la mezaj movimentoj, aŭ per aldono de malrapida komenco al la ununa moviment. Haydn, Mozarto, kaj ilia samtempuloj uzis kvar-movimentan formon nur en orkestra aŭ plurinstrumenta ĉambro-muziko, ekzemple kvartetoj, malgraŭ ke post Beethoven solo-sonatojn verkiĝas tiom ofte en kvar, kiom en tri movimentoj. [12]

La komponado de fruaj simfonioj centriĝis ĉe Milano, Vieno, kaj Mannheim. Elstara membro de la milana skolo estis Giovanni Battista Sammartini, kaj enhavis Antonio Brioschi-on, Ferdinando Galimberti-on and Giovanni Battista Lampugnani-on. Inter la fruaj komponistoj en la formo en Vieno estis Georg Christoph Wagenseil, Wenzel Raimund Birck kaj Georg Matthias Monn. Postaj gravaj Vienaj simfonio-komponistoj estis Johann Baptist Wanhal, Karl Ditters von Dittersdorf kaj Leopold Hoffmann. Membro de la mannheim-a skolo estis Johann Stamitz.[13]

La plej gravaj simfoni-verkistoj de la posta parto de la 18a jarcento estas Haydn, kiu verkis almenaŭ 107 simfoniojn dum 36 jaroj,[14] kaj Mozarto, kiu verkis almenaŭ 47 simfoniojn dum 24 jaroj.[15]

19a jarcento[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19a jarcento, Beethoven plialtiĝis la simfonion el ĉiutaga ĝenro produktita en grandaj kvantoj al suprema formo en kiu komponistoj sukcesis atingi la plej altajn eblojn de muziko en nur kelkaj verkoj.[16] Beethoven komencis per du verkoj rekte konkurencante kun siaj modeloj Mozart kaj Haydn, poste sep pliaj simfonioj, starte per la Tria Simfonio ("Eroica") kiu pliampleksigis la rigardon kaj ambicion de la ĝenro. Lia 5-a simfonio estas eble la plej fama simfonio iam verkita; ties transiro el la emociplena ŝtormeca malferma movimento en C-minoro al triumfa ĉefa finalo havigis modelon adoptitan poste de simfoniistoj kiaj Brahms[17] kaj Mahler. Lia Simfonio n-ro. 6 estas programa verko, kiu montras instrumentajn imitaĵojn de birdotriloj kaj ŝtormon; kaj, malkonvencie, kvinan movementon (simfonioj kutime havis ĉefe kvar movementojn). Lia Simfonio n-ro 9 inkludas partojn por voĉaj soloistoj kaj ĥoron en la lasta movemento, kio faras ĝin ĥora simfonio.La Naŭa de Beethoven ne estis la unua ĥora simfonio, kvankam ĝi estas certe la plej celebrata. Beethoven estis antaŭita de la Batal-Simfonio de Peter von Winter, kiu inkluda finan ĥoron kaj estis verkita en 1814, dek jaroj antaŭ la Naŭa de Beethoven.[18]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. LaRue 2001 §I.2 citas du klerulajn katalogojn, kiuj listigas pli ol 13,000 apartajn verkojn: LaRue 1959 and 1988
  2. Jan LaRue; Mark Evan Bonds; Stephen Walsh; Charles Wilson (2001), "Symphony", in Stanley Sadie and John Tyrrell, The New Grove Dictionary of Music and Musicians (Second ed.), London: Macmillan Publishers 
  3. LaRue 2001,§I.10
  4. Ŝablono:Cite work
  5. LaRue 2001,§I.4
  6. LaRue 2001,§I.4
  7. HEPOKOSKI, James. (2006) Elements of Sonata Theory : Norms, Types, and Deformations in the Late-Eighteenth-Century Sonata. Oxford University Press. ISBN 0198033451.
  8. Kalkulo el Graham Parkes, "The symphonic structure of Also sprach Zarathustra: a preliminary outline," in LUCHTE, James. (2011) Nietzsche's Thus Spoke Zarathustra: Before Sunrise. Bloomsbury Publishing. ISBN 1441118454.. Elĉerpiĝoj disponeblaj ĉe [1].
  9. La supozo pri la tri-movimenta prefero de la infana Mozarto fariĝis de Gärtner, kiu atentigas, ke la patro de Mozarto, Leopold Mozart kaj aliaj pli aĝaj komponistoj jam preferis kvar movimentojn. Vidu GÄRTNER, Heinz. (1994) John Christian Bach: Mozart's Friend and Mentor. Hal Leonard Corporation. ISBN 0931340799. Elĉerpaĵoj elŝuteblaj ĉe [2].
  10. JACKSON, Timothy L.. (1999) “Tchaikovsky, Symphony no. 6 (Pathétique)”, Cambridge Music Handbooks. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-64111-X.
  11. STEIN, Leon. (1979) Structure & Style: The Study and Analysis of Musical Forms. Princeton, N.J.: Summy-Birchard Music. ISBN 0-87487-164-6.
  12. PROUT, Ebenezer. (1895) Applied Forms: A Sequel to 'Musical Form', 9183‑a eldono, AMS Press, 1971. ISBN 0-404-05138-3.
  13. Anonymous, "Mannheim School", Encyclopedia Britannica, http://www.britannica.com/EBchecked/topic/362596/Mannheim-school 
  14. Webster, James; Feder, Georg (2001), "Haydn, (Franz) Joseph", in Stanley Sadie and John Tyrrell, The New Grove Dictionary of Music and Musicians (Second ed.), London: Macmillan Publishers 
  15. Eisen, Cliff; Sadie, Stanley (2001), "Mozart (3): (Johann Chrysostum) Wolfgang Amadeus Mozart", in Stanley Sadie and John Tyrrell, The New Grove Dictionary of Music and Musicians (Second ed.), London: Macmillan Publishers 
  16. Dahlhaus, Carl (1989). Nineteenth-Century Music. Tradukita de Robinson, J. Bradford. Berkeley: University of California Press. p. 265. ISBN 978-0-520-07644-0. OCLC 17951591.
  17. Libbey, Theodore (1999). The NPR Guide to Building a Classical CD Collection (Second ed.). New York: Workman Publishing. p. 40. ISBN 978-0761104872.
  18. Jan LaRue et al. (n.d.) "Symphony," in the New Grove Dictionary of Music and Musicians (reta eldono).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]