César Franck
César Franck | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | César Auguste de la maison parisienne |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1822 en Lieĝo, ![]() |
Morto | 8-an de novembro 1890 (67-jara) en Parizo, ![]() |
Mortokialo | pleŭra verŝo |
Tombo | Tombejo de Montparnasse |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj • Francio |
Alma mater | Conservatoire de Paris • Reĝa Konservatorio ĉe Lieĝo |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)o | Joseph Franck |
Edz(in)o | Félicité Saillot Desmousseaux |
Okupo | |
Okupo | komponisto • orgenisto • muzikinstruisto • pianisto • instruisto |
Verkoj | Prelude, Chorale and Fugue Les Béatitudes Les Djinns |
TTT | |
Retejo | http://www.cesar-franck.org/ |
César Franck (naskiĝis la 10-an de decembro 1822 en Liege - mortis la 8-an de novembro 1890 en Parizo) estas belgdevena franca komponisto, orgenisto kaj muzikpedagogo, unu el la fondintoj de la moderna franca muziko.
Li studis private en Parizo ĉe Antonín Rejcha kaj ekde 1858 agis kiel orgenisto en la preĝejo Sainte-Clotilde en Parizo kaj profesoro pri orgenludo en la pariza konservatorio.
Aprezon li akiris precipe pro orgina kunligo de malfrubaroka kontrapunkta majstreco kun harmonio de malfrua romantismo.
Krom liaj orgenaj verkoj estas ofte ludata lia Simfonio d minor, Simfoniaj variacioj por piano kaj orkestro (1885), Pianokvinteto f minor, simfonia poemo Damnita ĉasisto (1883) k.a.