Pleŭra verŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Pleŭra verŝo

Radiografio toraka dum pleŭra verŝo. La sago A montras la spacon okupita de likvaĵo senmova en la kavo pleŭra dekstra. La sago B montras la kavon pleŭran fiziologian, kiun devus okupi la pulmo.

Radiografio toraka dum pleŭra verŝo. La sago A montras la spacon okupita de likvaĵo senmova en la kavo pleŭra dekstra. La sago B montras la kavon pleŭran fiziologian, kiun devus okupi la pulmo.
MeSH [2]
v  d  r
Information icon.svg

Verŝo pleŭra estas patologia amasiĝo de kruda materialo en spaco pleŭra. Estas ofta malsano kun pli ol 50 kialoj rekonitaj inkludante lokajn malsanojn de pleŭro, de subkuŝanta pulmo, malsanoj sistemaj, disfunkcio de organoj kaj farmaciaĵoj.[1]

Fiziopatologio[redakti | redakti fonton]

En fiziologiaj kaj anatomiaj kondiĉoj, ekzistas malabunda kvanto de likvo pleŭra de ne pli ol 10-15 ml en ĉiu flanktorako, kiu lubrikas kaj faciligas la movon de la du folioj pleŭraj, kiuj limigas la kavon pleŭran. Ekzistas pasado fiziologia de likvaĵo, kiu filtriĝas, sed kiam estas malekvilibro inter formado kaj reabsorbado okazas pleŭra verŝo. Tiel pleŭro viscera, kiel parieta, havas sangan irigacion dependantan de la trafiko sistema, sed diferencas en la reveno vejna. Kapilaroj de pleŭro viscera drenas en pulmaj vejnoj, dum tiuj de la parieta faras ĝin en vejno kava.

Etiopatogenezo[redakti | redakti fonton]

Likvaĵo povas havi du malsamajn originojn, povas esti la rezulto de eksudotranssudo.

Transsudo okazas en kazoj de kongesta kora malsufiĉo (ICC) en ĉirkaŭ 40-72%, dum eksudo estas pli ofta en kazoj parapneŭmonitaj (50-70%), neoplazioj (42-60%) kaj tuberkulozo (23,5%).[2]

Hidrotorako (transsudoj)[redakti | redakti fonton]

Okazas ĉefe en kora malsufiĉo ICC, 80%-e estas verŝoj duflankaj. Aliaj kialoj estas hepata cirozo, kronika rena malsufiĉo, sindromo nefrona, peritonea dializo.

La likvaĵo de hidrotorako havas pH neŭtran, ĝi karakteriziĝas pro havo de pli malgranda denseco kaj de pli malgranda koncentriĝo proteina < 3gr/dl), dum pliiĝas LDH.[3]

Elverŝoj transsudaj kaj eksudaj de pleŭro diferenciĝas komparante la bioĥemion de la likvo pleŭra de tiuj de sango. Konsentite al meta-analizo, tiuj elverŝoj eksudaj pleŭraj bezonas almenaŭ unu el la sekvaj kriterioj:[4]

  1. Proteino en la likvaĵo pleŭra >2,9 g/dl (29 g/L)
  2. Kolesterolo en la likvaĵo pleŭra >45 mg/dl (1,16 mmol/L)
  3. LDH en la likvaĵo pleŭra >60% de la supera limo de serumo

Ĝia kliniko dependas en granda mezuro de la malsano baza. Kutime oni havas dispneon, ortopneon, nokturion kaj edemojn maleolajn. Ĝiaj plej karakterizaj signoj estas okakeco hidra dum perkutado kaj malpliigo de murmuro vezikulara kaj de voĉaj vibroj.

Eksudoj[redakti | redakti fonton]

Transsudo kontraŭ eksudo
vidi  diskuti  redakti
Transsudo Eksudo
Ĉefaj kialoj *Kresko de premo hidrostatika


* Malkresko de premo koloidosmoza

Inflamo
Aspekto Klara[5] Malklara
Denseco < 1.012 > 1.020
Proteinoj enhavataj < 25 g/L > 35 g/L[6]
  Likva proteino 

Proteino seruma

< 0.5 > 0.5[7]
Diferenco de enhavo de albumino al albumino de serumo




> 1.2 g/dl < 1.2 g/dl[8]
        Likvo pleŭra LDH        LDH seruma


< 0.65 > 0.6
Enhavo kolesterola < 45 mg/dl > 45 mg/dl

Kialoj, kiuj produktas la eksudo, povas havi diversajn originojn:

En ĝia kliniko, superregas doloro, tuso, dispneo, cianozo, febro kaj misritmoj. Ĝiaj signoj estas similaj al tiuj de hidrotorako, malpliigo de voĉaj vibroj kaj de murmuro bezikulara kaj opakeco.

Diagnozo[redakti | redakti fonton]

Kvankam klinika historio kaj fizika ekzameno estas fundamentaj, en kiuj pacientoj prezentas allogajn datumojn de verŝo kiel: malpliigo de spiraj movadoj de la flanko tuŝita, malpliigo de voĉaj vibroj, opakeco dum perkutaddo, kaj malpliigo aŭ foresto de spiraj bruoj, torakpunkturo estas gravega ankaŭ, kiu permesas analizi la likvaĵon, farante ĉellogion, antibiotikgramojn kaj bioĥemion. Bronkoskopio povas alporti informon ankaŭ. Se la diagnozo ne estas konkluda, oni povas uzi realigon de biopsio transflanka aŭ de torakoskopio, kaj inkluzive torakotomio.

Traktado[redakti | redakti fonton]

Traktado devas tuŝi malsanon kaŭzantan kaj la verŝon en si. Transsudoj ĝenerale respondas al traktado de subkuŝanta kialo, kaj torakopunkuro terapia nur estas rekomendita kiam ekzistu verŝo amasa, kiu kaŭzu severan dispneon.

Kazoj de verŝo pleŭra kaŭzita de benigna malsano devas esti traktitaj per ĥemiterapioradioterapio. Oni povas provi pleŭrkunigo ĥemian instalante iujn komponaĵojn en la spaco pleŭra por produkti reagon fibra, kiu obliteru la spaco en iuj selektitaj pacientoj, kiuj havas verŝon malignan konstanta malgraŭ ĥemio aŭ radioterapio.

Verŝo parapneŭmonita nekomplikita ĝenerale respondas al terapio kun antibiotikoj sistemaj. En kazoj komplikitaj oni postulas de drenado per tubo en kazoj de empiemo, kiam la glukozo de likvaĵo estas pli malgranda ol 40 mg/dl aŭ la pH estas pli malgranda ol 7,2.

Plimulto de hemotorakoj dreniĝas per stampo de torako. Oni postulas de torakotomio kiam ne povas esti kontrolita sangado, aŭ por forigi kvanton da koagulaĵoj, aŭ por trakti aliajn komplikojn de toraka traŭmato. Kontraŭe hemotorakoj malgrandaj kaj stabilaj povas solvi sin konservative.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sahn SA, Heffner JE.
  2. Light Richard W, "Capítulo 257".
  3. Light R, Macgregor M, Luchsinger P, Ball W Pleural effusions: the diagnostic separation of transudates and exudates Ann Intern Med volumo 77 numero 4 paĝoj 507–13 1972 pmid=4642731.
  4. Heffner J, Brown L, Barbieri C Diagnostic value of tests that discriminate between exudative and transudative pleural effusions. Primary Study Investigators Chest volumeno 111 numero 4 paĝoj 970–80 1997 pmid=9106577 doi=10.1378/chest.111.4.970
  5. The University of Utah • Spencer S. Eccles Health Sciences Library > WebPath images > Ŝablono:Cita web
  6. Heffner J, Brown L, Barbieri C Diagnostic value of tests that discriminate between exudative and transudative pleural effusions. Primary Study Investigators Chest volumeno 111 numero 4 paĝoj 970–80 1997 pmid=9106577 doi=10.1378/chest.111.4.970
  7. Light R, Macgregor M, Luchsinger P, Ball W Pleural effusions: the diagnostic separation of transudates and exudates Ann Intern Med volumeno 77 numero 4 paĝoj 507–13 1972 pmid=4642731
  8. Roth BJ, O'Meara TF, Gragun WH The serum-effusion albumin gradient in the evaluation of pleural effusions Chest volumo 98 numero 3 paĝoj 546–9 1990 pmid=2152757 doi=10.1378/chest.98.3.546
  9. Porcel et al.
  10. A modified outer cannula can help thoracentesis after pleural biopsy. de Menezes Lyra R. Chest. 1997 Jul;112(1):296.[1]