Dializo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Peritonea dializo)
Paciento dum dializo

La dializohemodializo (gr. αἷμα, haima - „sango“; διάλυσις dialysis „dissolvo“) estas medicina terapio por renmalsanoj, kiu per aparato transprenas la reno-funkcion de sangopurigado kaj ekskrecio de danĝeraj substancoj.

Personoj kun reno-malfunkcio devas apliki dializon regule (kutime 2-foje semajne dum 3 horoj) ĝis la morto.

Funkcio de la reno[redakti | redakti fonton]

La ĉefa funkcio de sana reno estas, ke ĝi konstante filtras („lavas“) la sangon, elprenante la toksajn substancojn, kiuj estas poste ekskreciataj per la urino, per la sama proceso la reno ankaŭ reguligas la korpan balancon pri akvo kaj mineraloj (natrio, kalio, klorido, fosfato, magnezio, sulfato ktp). Krom tio la reno havas ankaŭ pliajn taskojn - vidu: pliaj funkcioj -, sed ili ne estas anstataŭeblaj per dializo.

Se la reno malfunkcias, akumuliĝas en la sango multaj substancoj, kiuj venenigas la pacienton. Inter tiuj substancoj estas metabolaj produktoj (ureo, ureato, kreatinino) kaj, ekzemple, restaĵoj de medikamentoj, kiuj trokoncentrite damaĝas la korpon.

Alternativaj terapioj de daŭra renmalfunkcio[redakti | redakti fonton]

Kiam la funkcio de la renoj komplete aŭ grandparte perdiĝis, nepre necesas anstataŭi ĝin, alie la paciento nepre mortos post malmultaj tagoj. En tia situacio estas nur du eblaj terapioj:

  • Rentransplantado, (operacio por elpreni la malsana(j)n reno(j)n de la paciento kaj anstataŭigo per sana(j) reno(j) el mortinto aŭ pluvivanta organdonacanto (ofte proksima parenco de la paciento).
    - Rentransplantado estas - se ĝi funkcias - daŭra solvo por la paciento.
  • Hemodializo (ĉi tie priskribata)
    - El ĉiuj funkcioj de la reno ĝi transprenas nur tiun de la „sangolavado“. Krome, ĉi-terapio estas daŭre kaj regule aplikenda ĝis la vivofino.

Proceduro de dializo[redakti | redakti fonton]

Skemo de la sangofluo

Dializo fareblas nur en speciala konsultejo (dializejo), al kiu la paciento devas veni. Injektilo estas pikata en vejnon, la sanĝo elprenata kaj fluigata al la dializo-aparato. Tie tra membrano la danĝeraj substancoj estas filtrata, kaj la purigita sango refluas en la pacienton.

Ĉar dializo estas tiom ofte ripetata, necesas daŭra facila aliro al vejno, speciala katetero: dializokatetero.

La proceduro daŭras ĉ. 3 ĝis 4 horojn, kaj devas esti ripetata unu- aŭ dufoje semajne. Dializo ne kuracas la pacienton, sed estas sekve daŭre bezonata dum la tempo, kiam la paciento ne havas propran sufiĉan reno-funkciadon, do en kronikaj kazoj ĝis la morto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Breuch, Willi Servos: Dialyse für Einsteiger. Verlag Urban & Fischer, 2006, ISBN 3-437-27790-1 (Dializo por komencantoj, germane)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

germanlingvaj:

anglalingvaj: