Kuracilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kuracilo en piloloj.
Skatoloj de kuraciloj.

Kuraciloresanigilo estas ĉiu ilo uzata en terapio (ekz. medikamento, farmacia drogo, farmacia preparaĵo, farmacia produkto, fizika rimedo) kun la celo kuraci (PIV), diagnozi, resanigi aŭ malebligi malsanojn.[1][2][3] Drogoterapio (farmakoterapio) estas grava parto de la medicina fako kaj dependas el la scienco farmakologio por kontinua progreso kaj el farmacio for tauĝa administrado.

Resanigiloj klasiĝis diverse. Unua klasigo estas laŭ la regula nivelo de aprobitaj resanigiloj (apotekisto vendas la kuracilon nur kiam kuracisto aprobis ĝin pere de preskribo, aŭ almenaŭ helpokuracisto aŭ kvalifikita flegisto) ĝis publike vendataj en apotekoj resanigiloj, plej verŝajne ĉar estas tre konataj de la publiko, kiu libere preskribas al si mem, kaj ne kunportas danĝeron. Alia ŝlosila distingo estas inter tradiciaj drogoj de malgrandaj molekuloj, kutime derivitaj el kemiaj sintezo, kaj biokuraciloj, kiuj inkludas rekombinajn proteinojn, vakcinojn, sangoproduktojn uzatajn terapie (kiaj IVIG), genterapion, kaj ĉelterapion (por ekzemplo, terapioj por praĉeloj). Aliaj manieroj klasifiki kuracilojn estas farataj laŭ formo de agado, livervojo, organa sistemo koncernita, aŭ terapiaj efikoj. Prilaborita kaj amplekse uzata klasifika sistemo estas la ATC-kodo (ATC sistemo). La Monda Organizaĵo pri Sano tenas liston de esencaj medikamentoj.

La eltrovo kaj disvastigo de kuraciloj estas kompleksa kaj multekosta agado entreprenita de la farmacia industrio (kiu certe enspezas grandajn monkvantojn el tiu investado), akademiaj (universitataj) sciencistoj, kaj registaroj. Tiuj ĝenerale regulas pri kiuj drogoj estu almerkatigitaj, kiel drogoj estu almerkatigitaj, kaj en kelkaj jurisdikcioj, eĉ la drogoprezojn. En la lastaj jardekoj leviĝis forta kaj akra polemiko pri la drogoprezoj kaj la disponeblo de uzataj drogoj.

Difino[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo, la termino plej uzata estas "medicina produkto", kaj ĝi estas difinita de la juro de Eŭropa Unio jene: "(a) Ajna substanco aŭ kombino de substancoj prezentita kiel havanta proprecojn por traktado aŭ preventado de malsano ĉe homaj estaĵoj; aŭ

(b) Ajna substanco aŭ kombino de substancoj kiu povas esti uzata en aŭ liverata al homaj estaĵoj ĉu por restaŭrin, korekti aŭ modifi fiziologiajn funkciojn per plenumado de farmakologia, imunologia aŭ metabola agado, aŭ farante medicinan diagnozon."[4]

En Usono, la plej uzata termino estas "drogo" nome:

  • Substanco agnoskita de oficiala farmakopeo aŭ formularo.
  • Substanco intencita por uzado en diagnozo, kuracado, mildigado, traktado aŭ preventado de malsanoj.
  • Substanco (krom manĝaĵoj) intencitaj por influi la strukturon aŭ ajnan funkcion de la korpo.
  • Substanco intencita por uzado kiel komponanto de kuracilo sed ne aparato aŭ komponanto, parto aŭ helpilo de aparato.
  • Biologiaj produktoj estas inkludataj ene de tiu difino kaj estas ĝenerale kovritaj de la samaj leĝoj kaj reguloj, sed ekzistas diferencoj rilate al ties fabrikaj procezoj (kemia procezo kontraŭ biologia procezo.)[5]

Kelkaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Antibiotikoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Antibiotiko.
Testplateto montranta antibiotikon kontraŭ stafilokoko.

Antibiotiko estas drogo kiu mortigas aŭ malrapidigos la kreskon de bakterioj. Ili apartenas al specifa klaso de 'kontraŭmikrobaj drogoj', pli vasta grupo kiu ankaŭ inkluzivas la kontraŭvirusajn, kontraŭfungajn, kaj kontraŭparazitajn drogojn (aliaj neoficialaj nomoj estas kontraŭmikrobaĵoj, kontraŭbakteriaĵoj, kontraŭvirusaĵoj, kontraŭfungaĵoj, kaj kontraŭparazitaĵoj). Ili estas preskaŭ nedamaĝemaj por la gastiganto, kaj tial eblas ilin uzi por kuraci infektojn. Origine la termo alludis al kemiaĵoj izolitaj el vivaĵoj, kontraŭstare al ĥemoterapiaĵoj, kiuj estas pure sintezaj. Nuntempe tamen la vorto "antibiotiko" ankaŭ aplikiĝas al sintezaj kontraŭmikrobaĵoj, kiel sulfonamidoj. La antibiotikoj estas malgrandaj molekuloj kies molekula pezo estas malpli ol 2000 mas-atomaj unuoj. Ili ne estas enzimoj.

Kremoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kuracila kremo.

Kremo estas porloka preparaĵo kutime por aplikado sur la haŭto. Oni uzas ankaŭ kremojn por aplikado al mukozoj kiaj tiuj de la rektumo aŭ de la vagino. Kremoj povas esti konsiderataj kuraciloj nome farmaciaj produktoj ĉar eĉ kosmetikaj kremoj estas bazataj sur teknikoj disvolvigitaj de farmacio kaj eĉ nemedicinaj kremoj estas tre uzataj en vario de haŭto kondiĉoj (dermatozoj). La uzado de la nova koncepto de fingropintaĵo povas esti helpa al kompreno kiel porloka kremo necese devas kovri diferencajn areojn.

Kremoj estas duonsolidaj emulsioj el oleo kaj akvo. Ili estas dividataj en du tipoj: kremoj de oleo-en-akvo (O/A) kiuj estas komponataj el malgrandaj gutoj el oleo disaj en kontinua fazo, kaj de akvo-en-oleo (A/O) kiuj estas komponataj el malgrandaj gutoj el akvo disaj en kontinua olea fazo. Kremoj de oleo-en-akvo estas pli komfortaj kaj kosmetike akcepteblaj ĉar ili estas malpli grasecaj kaj pli facile forlaveblaj uzante nur akvon. Kremoj de akvo-en-oleo estas malpli facile manipuleblaj sed multaj kuraciloj kiuj estas aligitaj en kremoj estas hidrofobaj kaj estos pli facile liveritaj el kremoj de akvo-en-oleo ol el kremoj de oleo-en-akvo. Kremoj de akvo-en-oleo estas ankaŭ pli humidigaj ĉar ili havigas olean barieron kiu malpliigas perdon de akvo el la kornotavolo, nome la plej ekstera tavolo de la haŭto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva farmakologio[redakti | redakti fonton]

Kahun Ginekologia Papiruso.

Uzado de plantoj kaj de plantosubstancoj por trakti ĉiujn tipojn de malsanoj kaj medicinajn kondiĉojn ŝajne datas el epoko de prahistoria medicino.

La Kahun Ginekologia Papiruso, nome la plej antikva konata medicina teksto ajnatipa, datas el ĉirkaŭ 1800 a.K. kaj reprezentas la unuan dokumentitan uzon de ajna tipo de drogo.[6][7] Tiu kaj aliaj medicinaj papirusoj priskribas praktikojn de antikvegipta medicino, kia uzado de mielo por trakti infektojn kaj la kruroj de abelmanĝuloj por trakti koldoloron.

Antikva Babilonia medicino montris la uzadon de preskribaĵoj en la unua duono de la 2-a jarmilo a.K.. Medicinaj kremoj kaj piloloj estis uzataj kiel traktaĵoj.[8]

En la Hindia subkontinento, la Atharvaveda, nome religia teksto de Hinduismo kies kerno datas el la 2a jarmilo a.K., kvankam la himnoj registritaj en ĝi ŝajne estas eĉ pli antikvaj, estas la unua hindia teksto kiu temas pri medicino. Ĝi priskribas plantbazitajn drogojn por kontraŭstari malsanojn.[9] La plej antikvaj fondoj de ajurvedo estis konstruitaj sur sintezo de selekto de antikvaj herbopraktikoj, kune kun amasa aldono de teoriaj konceptigoj, novaj nozologioj kaj novaj terapioj dataj el ĉirkaŭ 400 a.K. antaŭen.[10] La studanto de Āyurveda devis koni dek artojn kiuj estas nemalhaveblaj en la preparado kaj aplikado de ties medicinoj: distilado, funkciantaj lertecoj, kuirarto, hortikulturo, metalurgio, sukerfabrikado, farmacio, analizo kaj separado de mineraloj, kompono de metaloj, kaj preparado de alkaloj.

La Hipokrata ĵuro por kuracistoj, atribuita al Grekio de la 5a jarcento a.K., aludas al la ekzisto de "mortigaj drogoj", kaj oni scias, ke la antikvgrekaj kuracistoj importis drogojn el Egipto kaj el aliaj lokoj.[11]

Mezepoka farmakologio[redakti | redakti fonton]

Desegno de Aviceno el 1271.

La libro de Al-Kindi de la 9a jarcento konata en latinlingva mezepoka intelektularo kiel De Gradibus kaj La kanono de medicino de Aviceno kovras ampleksan gamon de drogoj kiuj estis konataj de la Medicino en mezepoka islama mondo.

Mezepoka medicino vidis progresojn en kirurgio, sed kelkaj vere efikaj drogoj ekzistis, krom opio (trovita inter tre popularaj drogoj kiel "Granda Ripozo" tiame)[12] kaj kinino. Popola kuracado kaj povegaj venenaj metalbazitaj komponaĵoj estis popularaj traktaĵoj. Theodoric Borgognoni, (1205–1296), estis unu el plej signifaj kirurgoj de la mezepoka periodo, responsa por enkonduko kaj disvastigo de gravaj kirurgiaj progresoj kiaj la baza praktiko de antisepsa drogo kaj la uzado de anestezo. Garcia de Orta priskribis kelkajn herbajn traktadojn kiuj estis tiam uzataj.

Moderna farmakologio[redakti | redakti fonton]

Dum plej el la 19a jarcento, drogoj estis ne tre efikaj, kondukante al Oliver Wendell Holmes, Sr. al fama komento en 1842 ke "se ĉiuj kuraciloj en la mondo estus forĵetitaj en la maron, ĝi estus la plej bona por la homaro kaj la plej malbona por la fiŝaro".[13]

Dum la Unua Mondmilito, Alexis Carrel kaj Henry Dakin disvolvigis la metodon Carrel-Dakin por traktado de vundsoj per irigacio, solvo de Dakin, per ĝermicido kiu helpis preventi gangrenon.

En la intermilta periodo, la unuaj kontraŭ-bakteriaj agentoj kiaj la sulfonamidaj antibiotikoj estis disvolvigitaj. Dum la Dua Mondmilito okazis la enkonduko de disvastigita kaj efektiva kontraŭmikrobia terapio pere de la etendo kaj amasproduktado de penicilinaj antibiotikoj, ebligita por la premoj de la milito kaj la kunlaborado de britaj sciencistoj kun la usona farmacia industrio.

Charles Gerhardt, unua sintezanto de la acetilsalicilata acido.

Kuraciloj ofte uzataj ĉirkaŭ la fino de la 1920-aj jaroj estis aspirino, kodeino, kaj morfino kontraŭ doloro; digitalis, nitroglicerino, kaj kinino por kormalsanoj, kaj insulino por diabeto. Aliaj drogoj estis antitoksinoj, kelkaj biologiaj vakcinoj, kaj kelkaj sintezaj drogoj. En la 1930-aj aperis antibiotikoj: unue sulfonamido, poste penicilino kaj aliaj antibiotikoj. Kuraciloj iĝis pli kaj pli "la centro de medicina praktiko".[13] En la 1950-aj jaroj aperis ankaŭ aliaj kuraciloj kiaj kortikosteroidoj por inflamo, rauwolfia alkaloidoj kiel trankviligiloj kaj antihipertensiloj, antihistaminoj por nazaj alergioj, ksantino por astmo, kaj tipaj antipsikotikoj por psikozo.[13] p. 23–24. Ĉirkaŭ 2007, miloj da aprobitaj drogoj estis disvolvigitaj. Pli kaj pli, biotekniko estis uzata por malkovri biofarmaciaĵojn.[13] Pli ĵuse, multfakaj alproksimigoj havigis la riĉon de novaj informoj por la disvolvigo de novaj antibiotikoj kaj antibakteriloj kaj por la uzado de biologiaj agentoj por antibakteria terapio.[14]

En la 1950-aj jaroj novaj psikiatriaj drogoj, ĉefe la antipsikota klorpromazino, estis dezajnita en laboratorioj kaj malrapide venis al preferata uzado. Kvankam ofte akceptita kiel progreso en kelkaj manieroj, estis ioma opozicio, pro seriozaj kontraŭaj efikoj kiaj malfrua diskinezio. Pacientoj ofte kontraŭas psikiatrion kaj malakceptis aŭ prokrastis uzi drogojn kiam oni ne estas sub psikiatria kontrolo.

Registaroj estis tre engaĝiĝintaj en la regulado de la drogdisvolvigo kaj de la drogvendado. En Usono la katastrofo pro la Sulfanilamida eliksiro de 1937 okazigis la morton de pli ol 100 personoj kaj tio kondukis al starigo de la Usona Manĝo kaj Drogo Servo (FDA), kaj la leĝo de 1938 Federal Food, Drug, and Cosmetic Act devigis al fabrikantoj registri novajn drogojn ĉe la FDA. La amendo de 1951 Humphrey-Durham Amendment postulis, ke certaj drogoj estu vendataj nur laŭ preskribo. En 1962 sekva amendo postulis, ke novaj drogoj estu testitaj per klinikaj ekzamenoj por akiri efikecon kaj sekurecon.[13] p. 24–26.

Ĝis la 1970-aj jaroj, drogoprezoj ne estis grava afero por doktoroj kaj pacientoj. Kiam pli da drogoj estis preskribitaj por kronikaj malsanoj, tamen, kostoj iĝis pezegaj, kaj ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj preskaŭ ĉiu usona subŝtato postulis aŭ kuraĝigis la anstataŭo de ĝenraj kuraciloj por pli multekostaj markonomoj. Tio kondukis ankaŭ al usona leĝo de 2006 nome Medicare Part D, kiu proponas medicinan kovron por drogoj.[13] p. 28–29.

Je 2008, Usono estis unua en medicina esplorado, inklude farmacian disvolvigon. Prezoj de kuraciloj en Usono estas inter la plej altaj en la mondo, kaj plinovigo de kuraciloj estas koresponde alta. En 2000 usonaj firmaoj disvolvigis 29 el la 75 plej venditaj kuraciloj; firmaoj el la dua plej granda merkato, Japanio, disvovigis ok, kaj Britio kontribuis per 10. Francio, kiu devigas prezkontrolojn, disvolvigis tri. Laŭlonge de la 1990-aj jaroj la rezultoj estis similaj.[13] p. 30–31.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Definition and classification of Drug or Pharmaceutical Regulatory aspects of drug approval Alirita la 30an de Decembro 2013.
  2. US Federal Food, Drug, and Cosmetic Act, SEC. 210., (g)(1)(B). Alirita la 17an de Aŭgusto 2008.
  3. Directive 2004/27/EC de Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio de 31a de Marto 2004 amende Direktivo 2001/83/EC pri Komunuma kodo rilate al medicinaj produktoj por homa uzado. Artikolo 1. Publikigita la 31an de Marto 2004. Alirita la 17an de Aŭgusto 2008.
  4. Directive 2004/27/EC Official Journal of the European Union. 30a de Aprilo 2004 L136
  5. FDA Glossary
  6. Griffith, F. Ll. The Petrie Papyri: Hieratic Papyri from Kahun and Gurob
  7. The Kahun Gynaecological Papyrus
  8. H. F. J. Horstmanshoff, Marten Stol, Cornelis Tilburg (2004), Magic and Rationality in Ancient Near Eastern and Graeco-Roman Medicine, p. 99, Brill Publishers, ISBN 90-04-13666-5.
  9. Vidu Atharvaveda XIX.34.9
  10. Kenneth G. Zysk, Asceticism and Healing in Ancient India: Medicine in the Buddhist Monastery, Oxford University Press, rev. ed. (1998) ISBN 0-19-505956-5.
  11. Heinrich Von Staden, Herophilus: The Art of Medicine in Early Alexandria (Cambridge: Cambridge University Press, 1989), pp. 1-26.
  12. (2014-08-08) “The pharmacology of medieval sedatives: the "Great Rest" of the Antidotarium Nicolai”, Journal of Ethnopharmacology 155 (1), p. 443–449. COI:10.1016/j.jep.2014.05.048. 
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 13,6 Finkelstein S, Temin P. (2008) Reasonable Rx: Solving the drug price crisis. FT Press.
  14. Miller, AA; Miller, PF (editor). (2011) Emerging Trends in Antibacterial Discovery: Answering the Call to Arms. Caister Academic Press. ISBN 978-1-904455-89-9.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Historio

  • Nicholas Eschenbruch, Viola Balz, Ulrike Klöppel, Marion Hulverscheidt: Arzneimittel des 20. Jahrhunderts. Historische Skizzen von Lebertran bis Contergan. Transcript, Bielefeld 2009, ISBN 978-3-8376-1125-0.
  • Wolf-Dieter Müller-Jahncke, Christoph Friedrich, Ulrich Meyer: Arzneimittelgeschichte. 2., überarb. und erw. Auflage. Stuttgart 2005, ISBN 3-8047-2113-3.
  • Wolf-Dieter Müller-Jahncke, Christoph Friedrich: Geschichte der Arzneimitteltherapie. Deutscher Apothekerverlag, Stuttgart 1996, ISBN 3-7692-2038-2.
  • Rudolf Schmitz: Geschichte der Pharmazie. Band I: Von den Anfängen bis zum Ausgang des Mittelalters. Govi-Verlag, Eschborn 1998, ISBN 3-7741-0706-8.
  • Rudolf Schmitz, Wolf-Dieter Müller-Jahncke, Christoph Friedrich: Geschichte der Pharmazie. Band II: Von der Frühen Neuzeit bis zur Gegenwart. Govi-Verlag, Eschborn 2005, ISBN 3-7741-1027-1.

Kritiko pri kuraciloj

  • Marcia Angell: Der Pharma-Bluff. Wie innovativ die Pharmaindustrie wirklich ist. Kompart, Bonn/ Bad Homburg 2005, ISBN 3-9806621-9-5.
  • Markus Grill: Kranke Geschäfte – Wie die Pharmaindustrie uns manipuliert. Rowohlt, Reinbek 2007, ISBN 978-3-498-02509-0.
  • Sonia Shah: Am Menschen getestet! Redline Wirtschaft, München 2008, ISBN 978-3-636-01561-7.
  • Ben Goldacre: Die Pharma-Lüge: Wie Arzneimittelkonzerne Ärzte irreführen und Patienten schädigen. (Titel der amerikanischen Originalausgabe 2012: Bad Pharma) Kiepenheuer & Witsch, 2013, ISBN 978-3-462-04577-2.

Drogometabolo

  • Karl-Heinz Beyer: Biotransformation der Arzneimittel. Springer Verlag, Berlin/ Heidelberg/ New York/ London/ Paris/ Tokyo/ Hong Kong 1990, ISBN 3-540-50696-9.
  • G. Gordon Gibson, Paul Skett: Introduction to Drug Metabolism. Chapman & Hall, London/ Glasgow/ New York/ Tokyo/ Melbourne/ Madras 1986, ISBN 0-412-26390-4.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pharmaceutical drug en la angla Vikipedio.