Manĝaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Variaj manĝaĵoj.
Variaj manĝaĵoj de vegetala deveno: cerealoj, diversaj legomoj kaj spinaco
Kovrilpaĝo de libro pri kuracaj manĝaĵoj; Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1986.

Manĝaĵo estas aĵo manĝata fare de vivaĵoj. Manĝaĵo estas la ĉefa fonto de energio por animaloj. Ĝi estas asimilita al la korpo pere de digesto. Ofte la vorto manĝaĵo ankaŭ entenas trinkaĵojn.

Manĝaĵo estas ajna substanco[1] konsumita por havigi nutran subtenon por la korpo. Ĝi estas kutime devena el plantaanimala origino, kaj enhavas esencajn nutraĵojn, kiaj grasojn, proteinojn, vitaminojn, aŭ mineralojn. La substanco estas englutata de organismo kaj asimilata de la ĉeloj de organismo por havigi energion, elteni vivon, aŭ stimuli la kreskon.

Historie, personoj certigis sian manĝadon pere de du ĉefaj metodoj: nome la praktiko de ĉasistoj-kolektistoj kaj de agrikulturo. Nuntempe, la majoritato de manĝ-energio postulita de la pliiĝanta loĝantaro tutmonda estas havigita de la nutraĵa industrio.

Nutra sekureco estas kontrolita de agentejoj kiaj la Internacia Asocio por Manĝoprotektado, la Mondrimeda Instituto, la Monda Manĝoprogramo, la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, kaj la Internacia Manĝinforma Konsilantaro. Ili konsideras aferojn kiaj eltenebleco, biologia diverseco, klimata ŝanĝo, manĝekonomiko, loĝantarkresko, akvoliverado, kaj aliro al manĝo.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Manĝorajto‎.

La manĝorajto estas homa rajto agnoskita de la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj (IPESKR), kiu rekonas la "rajton al taŭga standardo de vivo, inklude taŭgan manĝon," same kiel la "fundamenta rajto esti libera el malsato."

Manĝofontoj[redakti | redakti fonton]

Surstrata vendisto vendanta vaporigitan maizon en Barato. Maizo estas bazmanĝaĵo en kelkaj landoj.

Plej manĝaĵoj havas sian originon en plantoj. Kelkaj manĝaĵoj estas akiritaj rekte el plantoj; sed eĉ animaloj kiuj estas uzataj kiel manĝofontoj estas bredataj per nutradi ilin el manĝaĵoj derivaj el plantoj. Greno de cerealo estas bazmanĝaĵo kiu havigas pli da manĝenergio tutmonde ol ajna alia tipo de agrikultura produkto. Maizo, tritiko, kaj rizo – laŭ ĉiuj el ties variantoj – enkalkuliĝas por 87% el la tuta grenproduktado tutmonde.[2] Plej el la greno kiu estas produktita tutmonde estas havigita al gregaro por ties bredado kaj posta konsumado laŭ diversaj manieroj (viando, lakto, ovoj).

Kelkaj manĝaĵoj el animala aŭ planta deveno estas variaj manĝeblaj fungoj, ĉefe ĉapelfungoj. Fungoj kaj naturaj bakterioj estas uzataj en la preparado de fermentitaj kaj peklitaj manĝaĵoj kiel gistenhava pano, alkoholaĵoj, fromaĝo, peklitaj kukumetoj, kombuĉo, kaj jogurto. Alia ekzemplo estas cianobakterioj kiaj Spirulino.[3] Neorganikaj substancoj kiaj salo, bakosodo kaj tartarkremo estas uzataj por konservi aŭ kemie ŝanĝi ingrediencon.

Plantoj[redakti | redakti fonton]

Butana ruĝa rizo (bazmanĝaĵo) kun koko kaj spinaco.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Herbo kaj spico.
Preparado de paelo.

Multaj plantoj kaj plantopartoj estas manĝataj kiel manĝaĵo kaj ĉirkaŭ 2,000 plantospecioj estas kultivataj por manĝo. Multaj el tiuj plantospecioj havas kelkajn distingajn kulturvariojn.[4]

Semoj de plantoj estas bona fonto de manĝo por animaloj, inklude homojn, ĉar ili enhavas la nutrantojn necesajn por la planta dekomenca kresko, inklude multajn sanigaj grasojn, kiaj Omega graso. Fakte, la majoritato de manĝaĵoj konsumitaj de homaj estaĵoj estas semo-bazaj manĝaĵoj. Manĝeblaj semoj estas cerealoj (maizo, tritiko, rizo, ktp.), legomoj (faboj, pizoj, lentoj, ktp.), kaj nuksoj. olesemoj estas ofte premitaj por produkti riĉajn oleojn - el sunfloro, lino, kolzo (inklude kanololeon), sezamoleon, ktp.[5]

Semoj estas tipe riĉenhavaj en nesaturataj grasoj kaj, modere, estas konsiderata saniga manĝaĵo, kvankam ne ĉiuj semoj estas manĝeblaj. Grandaj semoj, kiaj tiuj el citrono, metas sufokan danĝeron, dum semoj el ĉerizoj kaj pomoj enhavas cianidon kiu povus esti venena nur se konsumitaj en grandaj kvantoj.[6]

Fruktoj estas la maturiĝintaj ovaroj de plantoj, inkludante semojn ene. Multaj plantoj kaj animaloj kunevoluis tiele ke la fruktoj de la unuaj estas alloga manĝofonto por la duaj, ĉar animaloj kiuj manĝas la fruktojn povas ekskrecii la semojn je kelka distanco for. Fruktoj, krome, formas gravan parto de la dietoj de plej kulturoj. Kelkaj elplantaj fruktoj, kiaj tomatoj, kukurboj, kaj melongenoj, estas manĝataj kiel legomoj.[7]

Legomoj estas dua tipo de planta materialo kiu estas ofte uzata miel manĝaĵo. Tiuj estas radiklegomoj (terpomoj kaj karotoj), bulboj (cepa familio), folilegomoj (spinaco kaj laktuko), tigolegomoj (bambuburĝonoj kaj asparagoj), kaj florarvegetaloj (artiŝokoj kaj brokoloj kaj aliaj vegetaloj kiaj brasikoflorbrasiko).[8]

Animaloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Animalaj manĝofontoj kaj Manĝoĉeno.
Variaj krudaj viandoj.

Animaloj estas uzataj kiel manĝo ĉu rekte aŭ nerekte pro la produktoj kiujn ili produktas. Viando estas ekzemplo de rekta produkto tenita el animalo, kiu venas el muskolaj sistemoj aŭ el organoj.

Manĝaĵoj produktitaj de animaloj estas lakto produktita el laktoglandoj, kiu en multaj kulturoj estas trinkata aŭ procezata en laktaĵoj (fromaĝo, butero ktp.). Aldone, birdoj kaj aliaj animaloj demetas ovojn, kiuj estas ofte manĝataj, kaj abeloj produktas mielon, nome reduktita nektaro el floroj, kiuj estas populara dolĉigilo en multaj kulturoj. Kelkaj kulturoj konsumas sangon, foje en la formo de sangokolbaso, same kiel densigilo por saŭcoj, aŭ en plekita, saligita formo por tempo de manĝa malabundo, kaj aliaj uzas sangon en stufaĵoj kiaj stufita leporo.[9]

Kelkaj kulturoj kaj personoj ne konsumas viandon aŭ animalajn manĝoproduktojn pro kulturaj, dietaj, sanaj, etikaj, aŭ ideologiaj tialoj. Vegetaranoj elektas rezigni el manĝo el animalaj fontoj je variaj gradoj. Vegananoj ne konsumas ajnan manĝon kiuj estas aŭ enhavas ingrediencojn el animala fonto.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Traktoro kaj ŝarĝoremorko.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Agrikulturo, Nutraĵa industrio kaj Genetike modifita manĝo.

Plej manĝaĵoj estis deĉiam akirita pere de agrikulturo. Pro pliiĝanta atento kaj al metodoj kaj al produkto de moderna industria agrikulturo, estis kreskanta tendencon al elteneblaj agrikulturaj praktikoj. Tiu alproksimiĝo, parte akcelita de la konsumopeto, kuraĝigas biodiversecon, surlokan mem-dependon kaj metodojn de organika farmado.[10] Ĉefaj influoj sur manĝoproduktado inkludas internaciajn organizojn (ekz. la Monda Organizaĵo pri Komerco kaj la Komuna Agrikultura Politiko), naciajn aŭ landajn registarajn politikojn (aŭ juro), kaj eĉ militon.[11]

En popola kulturo, la amasproduktado de manĝo, specife de viando kiaj tiuj de koko kaj bovo, okazigis polemikojn ĉefe pro variaj dokumentaj filmoj, ĉefe ĵuse Food, Inc, dokumentante la amasan buĉadon kaj la malhumanan traktadon de animaloj, ofte por pli facilaj enspezoj el industria farmado. Kun la nuna tendenco al naturprotektismo, la homoj en la okcidenta kulturo havas pliiĝantan klinon al la uzado de herbodevenaj suplementoj, manĝoj por specifa grupo de personoj (kiaj dietanoj, virinoj, alergiuloj aŭ atletoj), funkcia manĝo (fortigaj manĝaĵoj,kiaj ovoj omega-3), kaj pli etne diverseca dieto.[12]

Kelkaj organizaĵoj komencis plendi por nova tipo de agrikulturo en kiu agrikultura ekosistemo havigu manĝon sed ankaŭ eltenu esencajn servojn por la ekologia sistemo por ke la grundofekundeco kaj la biodiverseco estu eltenita pli ol endanĝerigita. Laŭ la Internacia Akvadministrada Instituto kaj la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, bone administrataj agrikulturaj ekosistemoj ne nur havigas manĝon, fibron kaj animalajn produktojn, ili ankaŭ havigas servojn kiaj inundo malpliigo, grundakva reŝarĝado, erozikontrolo kaj habitatoj por plantoj, birdoj, fiŝoj kaj aliaj animaloj.[13]

Gustopercepto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gusto.

Gustogustosenso estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas analizon de la gusto (science ankaŭ saporo) de la manĝaĵoj enbuŝigitaj. Ĝi estas la perceptado de kemiaj stimuloj de likvaj aŭ en likvo-solveblaj materialoj. La gustoburĝonoj sentas la amarajn, acidajn, la salajn, la dolĉajn kaj la umamajn gustojn. Inter ili oni povas intermezi multajn nebazajn gustojn. Animaloj, specife homoj, havas tiujn kvin diversajn tipojn de gustoj. Dum animaloj evoluis, la gustoj kiuj havigas la plej energion (sukero kaj grasoj) estas la plej plezurigaj manĝeblaj dum aliaj, kiaj amara, estas plej neĝuebla.[14] Akvo, kvankam gravega por la survivado, ne havas guston.[15] Grasoj, aliflanke, ĉefe saturataj grasoj, estas pli densaj kaj riĉa kaj estas tiele konsiderata pli ĝue manĝeblaj.

Dolĉa[redakti | redakti fonton]

Strukturo de sukrozo.

Ĝenerale konsiderta kiel la plej plezuriga gusto, dolĉeco estas preskaŭ ĉiam kaŭzita de tipo de simpla sukero kia la glukozo aŭ la fruktozo, aŭ de disakaridoj kiaj la sukrozo, nome molekulo kiu kombinas glukozon kaj fruktozon.[16] Kompleksaj karbohidratoj estas tre longaj ĉenoj kaj tiele ne havas la dolĉan guston. Artefaritaj dolĉigiloj kiaj la sukralozo estas uzataj por imiti la sukeran molekulon, kreante la impreson de dolĉa, sen ties kalorioj. Aliaj tipoj de sukero estas la bruna sukero, konata pro sia sukcena koloro, ĉar ĝi estas neprocezitaj. Ĉar sukero estas nepre necesa por la vivo kiel ĉefa fonto de energio kaj por la survivado, la gusto de sukero estas plezuriga.

La planto stevio enhavas komponaĵon konatan kiel steviolo kiu, kiam elprenita, havas 300 fojojn la dolĉecon de la sukero dum ĝi havas minimuman efikon sur la sangosukero.[17]

Acida[redakti | redakti fonton]

Acideco estas kaŭzata de la gusto de acidoj, kiaj la vinagro en alkoholaj trinkaĵoj. Acidaj manĝoj estas citrusoj, ĉefe citronoj, limeoj, kaj je pli malalata grado oranĝoj. Acido estas evolue grava ĉar ĝi estas signo de manĝo kiu povus esti ranciĝinta pro bakterioj.[18] Multaj manĝoj, tamen, estas iome acidecaj, kaj helpas stimuli la gustoburĝonojn kaj plibonigas la saporon.

Sala[redakti | redakti fonton]

Salamasoj en Bolivio.

Saleco estas la gusto de alkalmetalaj jonoj kiaj natrio kaj kalio. Ĝi troviĝas en preskaŭ ĉiu manĝaĵo en malaltaj al moderaj proporcioj por plibonigi la guston, kvankam manĝi puran salon estas konsiderata tre malplezuriga. Estas multaj diversaj tipoj de salo, el kiuj ĉiu havas diferencan gradon de saleco, kiaj la marsalo, la salfloro, la koŝera salo, la minsalo, kaj la griza salo. Krom plibonigi la guston, ties gravo estas ke la korpo bezonas kaj eltenas delikatan ekvilibron de elektrolitoj, kio estas la funkcio de la renoj. Salo povas esti jodigita, signife ke jodo estu aldonita al ĝi, nome necesa nutraĵo kiu helpas la funkcion de la tiroido. Kelkaj enladigitaj manĝaĵoj, ĉefe supoj aŭ pakigitaj buljonoj, tendenca esti riĉenhavaj en salo kiel rimedo konservi manĝaĵon pli longdaŭre. Historie la salo estis delonge uzata keil viandokonservigilo ĉar salo helpas la akvoforigon. Simile, ankaŭ sekigitaj manĝaĵoj helpas la manĝosekurecon.[19]

Amara[redakti | redakti fonton]

Amareco estas sento ofte konsiderata malplezuriga karakterizata per havado de akra, aspra gusto. Nedolĉigita malhela ĉokolado, kafeino, citronŝelo, kaj kelkaj tipeoj de fruktoj estas konataj kiel amaraj.

Umamo[redakti | redakti fonton]

Umamo, nome japana vorto por bongustega, estas la malplej konata en okcidenta popola kulturo sed ĝi havas longan tradicion en aziaj kuirartoj. Umamo estas la gusto de glutamatoj, speciale ununatria glutamato (UNG).[16] Ĝi estas karakterizita kiel saleca, viandeca, kaj riĉa en saporo. Salmo kaj fungoj estas manĝoj tre riĉenhavaj en umamo.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kuirarto.
Populara japana manĝo, kun tempuro, saŝimo kaj miso-supo.

Multaj kulturoj havas rekoneblan kuirarton, nome specifa serio de tradicioj de kuirado kiu uzas variajn spicojn aŭ kombinadon de saporoj unika de tiu kulturo, kiu evoluas laŭlonge de la historio. Aliaj diferencoj estas preferoj (malvarmo aŭ varmo, spicemo, ktp.) kaj praktikoj, la studo de kio estas konata kiel gastronomio. Multaj kulturoj havas diversifite siajn manĝaĵojn laŭ la rimedoj de preparado, kuirmetodoj, kaj manfarado. Tio inkludas ankaŭ kompleksan manĝokomercon kio helpas la kulturojn por ekonomie survivi pere de la manĝo, ne ĝuste nur por konsumado.

Kelkaj popularaj tipoj de etnaj manĝotipoj estas la itala, franca, japana, ĉina, usona, kaĵuna, barata, afrika, hispana kaj latinamerika kuirartoj. Variaj kulturoj tra la tuta mondo studas la dietajn analizojn de manĝo-kutimaro. Kvankam laŭ evoluo, oponite al kulturaj vidpunktoj, homoj estas ĉiomanĝantoj, religiaj kaj sociaj konsideroj kiaj moralo, aktivismo, aŭ naturprotektismo ofte tuŝas la temojn pri kiuj manĝaĵoj estos konsumataj. Manĝo estas manĝata kaj tipe ĝuata pere de la sento de gusto, nome percepto de saporo el manĝado kaj trinkado. Kelkaj gustoj estas pli ĝuindaj ol aliaj, por evoluaj celoj.

Prezentado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Manĝoprezentado.

Estetike plezurigaj kaj okulfrapaj manĝoprezentaĵoj povas kuraĝigi personoj konsumi manĝojn. Ofta diraĵo estas ke personoj "manĝas per la okuloj". Manĝo prezentita en pura kaj apetitiga maniero kuraĝigas bonan saporon, eĉ se nekontentige.[20][21]

Kontrasto en teksturo[redakti | redakti fonton]

Teksturo ludas gravan rolon en la ĝuado de manĝado. Kontrastoj en teksturoj, kiaj iome kraka en aliflanke milda plado, povas pliigi la emon manĝi ĝin. Oftaj ekzemploj estas aldonado de granolo al jogurto, aldonado de rostpano al salatosupo, kaj rostita pano por plibonigi sian krakecon por milda pinto, kia ŝinko aŭ butero.[22]

Kontrasto en gusto[redakti | redakti fonton]

Alia universala fenomenono rilate al manĝo estas la allogo de kontrasto en gusto kaj prezentado. Ekzemple, malaj saporoj kiel dolĉeco kaj saleco tendencas iri kune, kiel en krevmaizo kaj nukso.

Manĝopreparado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Manĝopreparado.

Dum multaj manĝaĵoj povas esti manĝataj krudaj, ankaŭ multaj suferas ioman formon de preparado pro tialoj de sekureco, agrablo al la palato, teksturo, aŭ saporo. Je pli simpla nivelo tio povas inkludi lavadon, tranĉadon, dispecigadon, aŭ aldonadon de aliaj manĝaĵoj aŭ ingrediencoj, kiaj spicoj. Ĝi povas inkludi ankaŭ miksadon, varmigadon aŭ malvarmigadon, premkuiradn, fermentadon, aŭ kombinadon kun aliaj manĝaĵoj. Hejme, plej manĝopreparado okazas en kuirejo. Kelka preparado estas farata por plibonigi la guston aŭ estetikan allogon; alia preparaĵo povas helpi al konservado de la manĝaĵo; aliaj povas esti inkludita en kultura identeco. Manĝo estas formata de manĝaĵo kiu estas preparata por esti manĝata je specifaj tempo kaj loko.[23]

Fridujo helpas teni manĝaĵojn freŝaj.

Animala preparado[redakti | redakti fonton]

La preparado de animal-bazitaj manĝaĵoj kutime inkludas bestobuĉadon, sentripigadon, pendigadon, dispartigon, kaj reuzadon de manĝeroj. En disvolviĝintaj landoj, tio estas kutime farata eksterhejme en buĉejoj, kiuj estas uzataj por procezi animalojn amase por viandoproduktado. Multaj landoj regulas siajn buĉejojn laŭleĝe. Ekzemple, Usono establis la leĝon Humane Slaughter Act de 1958, kiu postulas ke animaloj estu komociitaj antaŭ ties mortigo. Tiu act, kiel tiuj en multaj landoj, sendevigas buĉejon laŭ la religiaj juroj, kiaj koŝera, ŝoĥtado, kaj dhabiĥa halalo. Striktaj interpretoj de Koŝero postulas ke la animalo estu tute konscia kiam ties karotida arterio estu tranĉita.[24]

Je surloka nivelo, buĉisto povas komune dispecigi pli grandajn animalajn viandaĵojn en pli malgrandaj manovreblaj tranĉaĵoj, kaj antaŭvolvi ilin por komerca vendado aŭ pakado ili en buĉopapero. Aldone, fiŝo kaj marfrukto povas esti fabrikita en pli malgrandaj tranĉaĵoj fare de fiŝfabrikanto. Tamen fiŝobuĉado povas esti farata ankaŭ sur fiŝkapta ŝipo kaj tujfrostigado por konservado de kvalito.[25]

Kuirado[redakti | redakti fonton]

Kuirado en uoko en Ĉinio.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kuirado.

La termino "kuirado" enhavas ampleksan gamon de metodoj, iloj, kaj kombinaĵoj de ingrediencoj por plibonigi la saporon kaj digesteblon de manĝaĵoj. Kuirtekniko, konata kiel kuirarto, ĝenerale postulas la selektadon, mezuradon, kaj kombinadon de ingrediencoj laŭ ordigita proceduro kiel klopodo atingi la deziratan rezulton. La listo kaj priskribo de la eroj de tiu proceduro estas nomita recepto kaj tio formas gravan parton de la universala kaj partikularaj kulturoj: koletoj de receptoj formas precizan subĝenron en bibliografio. Nepraĵoj por la sukceso estas la variableco de ingredientoj, medikondiĉoj, kuiriloj, kaj la lerteco de la individua kuiristo.[26] La diverseco de la tutmonda kuirarto estas ankaŭ montro de la sennombraj nutraj, estetikaj, agrikulturaj, ekonomiaj, kulturaj kaj religiaj konsideroj kiuj influas sur ĝin.[27]

Kuirado postulas aplikadon de varmo al la manĝaĵoj kio kutime, kvankam ne ĉiam, kemie ŝanĝas la molekulojn, tiele ŝanĝante ties saporon, teksturon, aspekton, kaj nutrajn propraĵojn.[28] Kuirado de kelkajn proteinojn, kiaj ovoblankoj, viandoj, kaj fiŝoj, denaturigas la proteinon, kaŭzante la plifirmigon. Estas arkeologia pruvaro de rostitaĵoj ĉe la kampadejoj de Homo erectus datintaj el antaŭ 420,000 jaroj.[29] Boligado kil rimedo kuiradi postulas kuirujon, kaj ĝi estis praktikata almenaŭ ekde la 10a jarmilo a.K. kun la enkonduko de ceramiko.[30]

Kuirekipado[redakti | redakti fonton]
Tradicia rostado (rostokrado)
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kuirujo.

Estas multaj diferencaj tipoj de ekipado uzata por kuirado.

Fornoj estas ĉefe vakuaj ujoj kiuj iĝas ege varmaj (ĝis 500 °F) kaj estas uzataj por bakado aŭ rostigado kaj havigas sekvarman kuirmetodon. Diferencaj kuirartoj uzas diferencajn tipojn de fornoj; ekzemple, barata kulturo uzas tanduran fornon, kiu estas cilindra argila forno kiu funkcias je ununura alta temperaturo.[31] Okcidentaj kuirejoj uzas varitemperaturajn ventofornojn, konvenciajn fornojn, panrostilojn, aŭ neradiajn varmofornojn kiaj la mikroonda forno. Klasika itala kuirarto inkludas la uzadon de brika forno kiu enhavas brullignon. Fornoj povas esti lignobrulaj, karbobrulaj, gas-, elektro- aŭ ole-energiaj.[32]

Ankaŭ variaj tipoj de kuirfornoj estas uzataj. Ili montras la samajn variaĵojn de energitipoj kiel la fornoj jam menciitaj. Kuirfornoj estas uzataj por varmigi ujojn lokigitajn supre la pinto de la varmofonto, kiaj la fritetadujo, la saŭcujo, la pato, aŭ la premmarmito. Tiuj pecoj de ekipaĵo povas uzi ĉu sekan aŭ malsekan kuirmetodojn kaj inkludas metodojn kiaj vaporigadon, boligadon, boligetadon, kaj poĉadon por malsekaj metodoj, dum la sekaj metodoj inkludas fritetadon, patofritadon, kaj fritegadon.[33]

Aldone, multaj kulturoj uzas kradojn por kuiri. Rostilo funkcias per radia varmofonto el sube, kutime kovrita per metala kadro kaj foje kovrilo. Barbacoa en sablotruo en Sudameriko estas ekzemplo diference el la similnoma usona stilo de ĝardena rostokrado kiu brulas lignon, karbon aŭ likvan propanon, kun malsekigitaj ligneroj por produkti fumon.[34] Meksika stilo de rostokrado estas simile nomita barbacoa, kio inkludas kuiradon de viandoj kiaj tuta ŝafo super malferma fajro. En Argentino, asado (hispana vorto por "rostitaĵo") estas preparita sur kadro tenita super malferma truo aŭ fajro farita surgrunde, sur kiu tuta animalo aŭ eĉ pli malgrandaj tranĉaĵoj estas rostitaj.[35]

Krudmanĝa preparado[redakti | redakti fonton]

Multaj tipoj de fiŝoj pretaj por esti manĝata, inklude salmon kaj tinuson.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Krudmanĝado.

Kelkaj kulturoj pligravigas animalajn kaj vegetalajn manĝaĵojn en ties kruda stato. Salatoj konsistantaj el krudaj vegetaloj aŭ fruktoj estas oftaj en multaj kuirartoj. Saŝimo en japana kuirarto konsistas el kruda fajntranĉita fiŝo aŭ alia viando, kaj suŝio ofte enhavas krudan fiŝon aŭ mariskon. Tatara viandaĵo kaj tatara salmo estas pladoj faritaj el dispecigita aŭ muelita bovo aŭ salmo, miksita kun variaj ingrediencoj kaj servita kun bastonpano, panbulo aŭ terpomfingroj.[36] En Italio, carpaccio (karpaĉo) estas plado de tre fajne tranĉita kruda bovaĵo, ŝprucigita per vinagreto farita el olivoleo.[37] La sanmanĝa movado konata kiel Krudmanĝado defends ĉefe veganan dieton de krudaj fruktoj, vegetaloj, kaj greno preparitaj en variaj manieroj, inklude sukigadon, manĝosenakvigon, ĝermadon, kaj aliajn metodojn por preparado kiuj ne plivarmigas la manĝaĵon super 118 °F (47.8 °C).[38] Ekzemplo de kruda viandoplado estas ceviĉe, nome latinamerika plado farita el kruda viando kiu estas "kuirita" el tre acida citrusa suko el citronoj kaj limeoj kun aliaj aromoj kiaj ajlo.

Restoracioj[redakti | redakti fonton]

Allyn House, restoracia menuo (5a de Marto, 1859)
McDonald's restoracio, Riado, Saudarabio.
Tom's Restaurant, nome fama restoracio en Novjorko.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Restoracio.

Restoracioj dungas trejnitajn ĉefkuiristojn kiuj preparas manĝaĵojn, kaj trejnitajn gekelnerojn kiuj servas al la klientoj. La termino restoracio (en franca restaurant) estis registrita jam el la 19a jarcento, kiam ĝi rilatis ankoraŭ al restaŭriga naturo de boilsupo kiuj estis iam servitaj en ili. Tamen, la koncepto antaŭ-datas laŭ nomigo de tiuj manĝejoj, kiel pruvaro sugestas komercan manĝopreparadon ekzistintan dum la epoko de la urbo Pompejo, kaj ĉar urba vendado de preparitaj manĝaĵoj eble ekzistis jam en Ĉinio dum la Dinastio Song. La kafejoj de la 17a jarcento en Eŭropo povas ankaŭ esti konsiderataj fruaj versioj de restoracioj.[39] En 2005, la loĝantaro de Usono elspezis 496 mil milionoj da dolaroj por eksterhejma manĝado. La elspezaro por eksterhejma manĝado distribuiĝas jene: 40% en tutservaj restoracioj, 37.2% en limigservaj restoracioj (rapida manĝado), 6.6% en lernejoj, 5.4% en trinkejoj kaj vendomaŝinoj, 4.7% en hoteloj kaj aliaj gastejoj, 4.0% en distrejoj, kaj 2.2% en aliaj lokoj, kio inkludas militistajn sidejojn.[40]

Manĝofabrikado[redakti | redakti fonton]

Pakitaj hejmaj manĝaĵoj.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Manĝofabrikado.

Pakitaj manĝaĵoj estas fabrikitaj (produktitaj) eksterhejme por vendado. Tio povas esti tiom simpla kiom buĉisto preparanta viandon, aŭ tiom kompleksa kiel moderna internacia nutrindustrio. La komencaj manĝoprocezaj teknikoj estis limigitaj al disponebla manĝokonservado, pakado, kaj transportado. Tio ĉefe inkludis saligadon, salplekadon, kazeiĝon, sekigadon, pekladon, fermentadon, kaj fumaĵadon.[41] Manĝofabrikado stariĝis dum la industria revolucio en la 19a jarcento.[42] Tiu disvolviĝo profitis avantaĝe el la novaj amasmerkatikaj teknikoj kaj aperanta nova teknologio, kia muelado, konservado, pakado kaj etikedado, kaj transportado. Ĝi kunportis la avantaĝojn de antaŭ-preparitaj temposavaj manĝaĵoj al la kerno de ordinara popolo kiu ne ĝuas el hejmaj servistoj.[43]

Komence de la 21a jarcento, leviĝis dunivela strukturo, el kiu kelkaj gigantoj de la internacia manĝoprocezado kontrolas ampleksan gamon de bone konataj manĝo-varomarkoj. Ekzistas ankaŭ ampleksa gamo de malgrandaj lokaj aŭ naciaj manĝoprocezaj entreprenoj.[44] Ankaŭ progresintaj teknologioj venis ŝanĝi manĝofabrikadon. Komputil-bazitaj kontrolsistemoj, prilaboritaj metodoj por manĝo-procezado kaj pakado, kaj antaŭeniroj en loĝistiko kaj en manĝodistribuado povas plibonigi la kvaliton de produktoj, plibonigi la manĝosekurecon, kaj malaltigi kostojn.[43]

Komerco de manĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

Manĝaĵoj ĉe supermerkato en Portlando, Oregono, Usono.

La Monda Banko raportis ke la Eŭropa Unio estis la pinta manĝimportisto en 2005, sekvita ĉe distanco fare de la Usono kaj Japanio. La bezono de Britio de manĝaĵo estis aparte bone ilustrita en 2-a Mondmilito. Malgraŭ la efektivigo de manĝoŝparporciigo, Britio restis dependa de manĝimportoj kaj la rezulto estis longperspektiva engaĝiĝo en la Battle of the Atlantic (Batalo de Atlantiko).

Manĝaĵo estas interŝanĝita kaj surmerkatigita sur tutmonda bazo. La diverseco kaj havebleco de manĝaĵo jam ne estas limigitaj per la diverseco de loke plenkreska manĝaĵo aŭ la limigoj de la loka kresksezono. [45] Inter 1961 kaj 1999, ekzistis 400% pliiĝo en tutmondaj manĝeksportaĵoj. [46] Kelkaj landoj nun estas ekonomie dependaj de manĝeksportaĵoj, kiu en kelkaj kazoj konto por pli ol 80% de ĉiuj eksportaĵoj.

En 1994, pli ol 100 landoj iĝis subskribintoj al la Urugvaja Je da la Ĝenerala Interkonsento pri Komercimpostoj kaj Komerco en rimarkinda pliiĝo en komercliberaligo. Tio inkludis interkonsenton por redukti subvenciojn pagitajn al farmistoj, subtenitaj per la WTO devigo de agrikultura subvenciado, komercimpostoj, importkvotoj, kaj kompromiso de komerco kontestas ke tio ne povas esti duflanke solvita. [48] Kie komercaj baroj estas levitaj pro la pridisputataj kialoj de popolsano kaj sekureco, la WTO plusendas la disputon al la Codex Alimentarius komisiono, kiu estis fondita en 1962 fare de la Unuiĝintaj Nacioj Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo kaj la Monda Organizaĵo pri Sano. Komercliberaligo multe influis mondan manĝkomercon.

Malsato kaj malsatego[redakti | redakti fonton]

Manĝsenigo kaŭzas subnutradon kaj finfine malsato. Tio ofte estas ligita kun malsatkatastrofo, kiu implikas la foreston de manĝaĵo en tutaj komunumoj. Tio povas havi gigantan kaj ĝeneraligitan efikon al homa sano kaj morteco. Ŝparporciigo foje kutimas distribui manĝaĵon dum malabundo, plej precipe dum militaj tempoj.

Malsato estas signifa internacia problemo. Ĉirkaŭ 815 milionoj da homoj estas subnutritaj, kaj pli ol 16,000 infanoj mortas je tago pro malsat-rilataj kialoj. [62] Manĝsenigo estas rigardita kiel deficitbezono en la hierarkio de Maslow de bezonoj kaj estas mezurita uzante malsatkatastrofpesilon.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Manĝdevana malsano, ofte nomita "nutraĵa veneniĝo", estas kaŭzita de bakterioj, toksinoj, virusojn, parazitojn, kaj prionojn. Ĉirkaŭ 7 milionoj da homoj mortas pro manĝaĵo venenanta ĉiun jaron, kun proksimume 10 fojojn pli multaj suferante de neletala versio. [68] La du la plej multaj komunaj faktoroj kaŭzantaj kazojn de bakteria fodbornemalsano estas kruckontaminado de manĝpreta manĝaĵo de aliaj krudmanĝaĵoj kaj nedeca temperaturkontrolo. Malpli ofte, akutaj negativaj reagoj ankaŭ povas okazi se kemia poluado de manĝaĵo okazas, ekzemple de nedeca stokado, aŭ uzo de nenutraĵaj gradsapoj kaj desinfektaĵoj. Manĝaĵo ankaŭ povas esti falsita proksime de tre larĝa gamo de artikoloj (konataj kiel "fremdaĵoj") dum farmado, fabrikado, kuiran, enpakante, distribuo, aŭ vendon. Tiuj fremdaĵoj povas inkludi damaĝbestojn aŭ siajn koton, harojn, cigaredpugojn, lignopecojn, kaj ĉion manieron de aliaj poluaĵoj. Ĝi estas ebla por certaj specoj de manĝaĵo por iĝi poluita se stokite aŭ prezentita en nesekura ujo, kiel ekzemple ceramika poto kun antaŭec-bazita glazuro.

Nutraĵa veneniĝo estis rekonita kiel malsano poste jam Hipokrato. [69] La vendon de ranca, poluis, aŭ falsita manĝaĵo estis ordinara ĝis la enkonduko de higieno, fridigo, kaj fibesto kontrolas en la 19-a jarcento. Discovery de teknikoj por senvivigado bakterioj utiligantaj varmecon, kaj aliajn mikrobiologiajn studojn de sciencistoj kiel ekzemple Louis Pasteur, kontribuita al la modernaj kloakignormoj kiuj estas ĉieaj en evoluintaj nacioj hodiaŭ. Tio estis plue subtenita per la laboro de Justus von Liebig, kiu kaŭzis la evoluon de moderna manĝostokado kaj manĝaĵo konservad metodoj. [70] En pli lastatempaj jaroj, pli bonega kompreno de la kialoj de manĝaĵ-portitaj malsanoj kaŭzis la evoluon de pli sistemaj aliroj kiel ekzemple la Danĝera Analizo kaj Critical Control Points ( HACCP), kiuj povas identigi kaj elimini multajn riskojn.

Rekomenditaj iniciatoj por certigado de nutraĵsekureco inkludas konservi puran preparareon kun manĝaĵoj de malsamaj tipoj konservitaj apartaj, certigante adekvatan kuiradotemperaturon, kaj fridigante manĝaĵojn senprokraste post kuirado.

Manĝaĵoj kiuj ruinigas facile, kiel ekzemple viandoj, laktaĵfabriko, kaj marmanĝaĵo, devas esti kuiritaj certan manieron eviti polui homojn por kiu ili estas pretaj. Kiel tia, la proksimuma regulo estas ke malvarmaj manĝaĵoj (kiel ekzemple laktaĵoj) devus esti konservitaj malvarmaj kaj varmaj manĝaĵoj (kiel ekzemple supo) devus esti konservitaj varmaj ĝis stokado. Malvarmaj viandoj, kiel ekzemple kokido, kiuj estas kuirotaj ne devus esti metitaj ĉe ĉambra temperaturo por degelado, ĉe la risko de danĝera bakteria kresko, kiel ekzemple Salmonella aŭ E. coli .

Dieto[redakti | redakti fonton]

Manĝkutimoj estas la rutinaj decidoj persono aŭ kulturo faras kie elektado de kiuj manĝaĵoj por manĝi. [82] Multaj kulturoj tenas kelkajn manĝopreferojn kaj kelkajn manĝtabuojn. Manĝelektoj ankaŭ povas difini kulturojn kaj ludi rolon en religio. Ekzemple, nur koŝeraj manĝaĵoj estas permesitaj fare de judismo, halalaj manĝaĵoj de Islamo, kaj en hinduismo bovaĵo estas limigitaj. [83] Krome, la manĝelektoj da malsamaj landoj aŭ regionoj havas malsamajn karakterizaĵojn. Tio estas tre rilatita al la kuirarto de kulturo.

Tipoj de manĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

Manĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. food. Encyclopedia Britannica. Alirita 29a de Majo 2015.
  2. ProdSTAT. FAOSTAT. Alirita 2008.
  3. McGee, 333–334.
  4. McGee, 253.
  5. McGee, Chapter 9.
  6. Are apple cores poisonous?. The Naked Scientists, University of Cambridge (26a de Sep 2010). Alirita 12a de Majo 2014.
  7. McGee, Chapter 7.
  8. McGee, Chapter 6.
  9. Davidson, 81–82.
  10. Mason
  11. Messer, 53–91.
  12. Popular Culture, Food and. Alirita 29a de Majo 2015.
  13. Boelee, E. (Ed) Ecosystems for water and food security, 2011, Internacia Akvadministrada Instituto, Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj
  14. Evolution of taste receptor may have shaped human sensitivity to toxic compounds. Medical News Today. Alirita 29a de Majo 2015.
  15. "Why does pure water have no taste or colour?" (-), The Times Of India, 2004-04-03.
  16. 16,0 16,1 New Oxford American Dictionary
  17. La informo pri multobligilo de dolĉeco kiel "300 fojojn" devenas el subjektivaj pritaksoj de aro de testitaj subjektoj kiuj gustis variajn dissolvaĵojn kompare al standarda dissolvaĵo de sukrozo. Fontoj referencitaj en tiu artikolo diras ke steviosidoj havas ĝis 250 fojojn la dolĉecon de la sukrozo, sed aliaj, kiaj steviproduktaj firmaoj kiaj SweetLeaf, postulas 300 fojojn. 1/3 al 1/2 tekuleraĵoj (1.6–2.5 ml) de steviosida pulvoro estas postulita kiel havanta ekvivalentan dolĉigan povon al 1 taso (237 ml) de sukero.
  18. States "having an acid taste like lemon or vinegar: she sampled the wine and found it was sour. (of food, esp. milk) spoiled because of fermentation." New Oxford American Dictionary
  19. Food Preservatives. Alirita 29a de Majo 2015.
  20. You first eat with your eyes. Alirita 29a de Majo 2015.
  21. Food Texture, Andrew J. Rosenthal
  22. (1999-02-28) "Food Texture: Measurement and Perception", gazeto :  
  23. Mead, 11–19
  24. McGee, 142–143.
  25. McGee, 202–206
  26. McGee Chapter 14.
  27. Mead, 11–19.
  28. McGee
  29. Campbell, 312.
  30. McGee, 784.
  31. Davidson, 782–783
  32. McGee, 539,784.
  33. McGee, 771–791
  34. Davidson, 356.
  35. Asado Argentina
  36. Davidson, 786–787.
  37. Robuchon, 224.
  38. Davidson, 656
  39. Davidson, 660–661.
  40. United States Department of Agriculture
  41. Aguilera, 1–3.
  42. Miguel, 3.
  43. 43,0 43,1 Jango-Cohen
  44. Hannaford

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Food en la angla Vikipedio.