Hariso (armena plado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harisa.

Hariso (armene: Հարիսա "Harisa") estas tradicia plado de la armena kuirarto tre simila al kaŝkeg, ia homogena kaĉo antaŭe ellaborita kun kokidaĵo sen ostoj kun tritiko. La plado estas manĝata varme.

La plado ekde antikvaj tempoj estis transdonata de generacio al generacio kaj en la nuntempo la hariso tradicie estas servata en la celebradoj dum la Sankta Semajno, tum tiuj ĉi celebroj nur la viroj preparas ĝin. Antikve estis uzata viando el ŝafo anstataŭ kokidaĵo por la ellaborado. Ĝi estis servata en festoj kaj estas kutimo regali la gastojn per ĝi. La hariso ne nur apartenas al la kuirarta tradicio en Armenio sed en la tuta mondo la armena diasporo konservas ĝin.