Saligado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mar-salo aldonita al ŝinko.

Saligado estas la konservado de manĝo kun seka manĝebla salo.[1] Ĝi estas rilataj al peklado (preparado de manĝo per salaĵo, tio estas, saligita akvo) kaj estas unu formo de salpeklado. Ĝi estas unu el plej malnovaj metodoj de konservado de manĝo,[1] kaj du historie gravaj salpeklitaj manĝaĵoj estas saligita fiŝo (kutime sekigita kaj saligita moruosaligita haringo) kaj salpeklita viando (kiaj lardo). Vegetaloj kiaj fazeoloj Phaseolus coccineus kaj brasikoj estas ankaŭ ofte konservataj en tiu maniero.

Saligado estas uzata ĉar plej bakterioj, fungoj kaj aliaj povaj patogenaj organismoj ne povas survivi en tre salecaj medioj, pro la hipertonika naturo de salo. Ajn vivanta ĉelo en tia medio iĝos senakvigita pere de osmozo kaj mortiĝas aŭ estas portempe malaktivigita.

Oni malkovris en la 19a jarcento ke salo miksita kun nitritoj (salpetro) kolorigas viandon ruĝe, pli ol grize, kaj konsumantoj je tiu epoko tiam forte preferis la ruĝkoloran viandon. La manĝo tiele konservita restas saniga kaj freŝa dum tagoj evitante bakterian putriĝon.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]