Internacia Akvadministrada Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Akvadministrada Instituto
organizaĵo
Komenco 1985 vd
Lando(j) Srilanko vd
Situo Kolombo
Membro de ORCID vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Internacia Akvadministrada Instituto, aŭ en angla International Water Management Institute (IWMI), estas senprofita soci-utila esplororganizo kun ĉefsidejo en Kolombo, Srilanko, kaj oficejoj en tuta Afriko kaj Azio. Esplorado en la Instituto temigas pri pliboniĝado kiel akvo kaj teroresursoj estas administritaj, kun la celo de subtenado de manĝaĵsekureco kaj reduktado de malriĉeco protektante decidajn mediajn procezojn.

Ĉar akvo iĝas pli kaj pli malabunda, ekzistas kreskanta bezono trovi manierojn produkti sufiĉajn manĝaĵojn por nutri la disetendiĝantan loĝantaron de la mondo, uzante malpli akvon, protektante delikatajn mediajn servojn kaj sen havado de multe da eblecoj por malfermi novajn agrikulturajn terojn. La Instituto entreprenas esplorprojektojn kun tiu celo en menso.

Ĝia esplorado temigas: akvo-havebleco kaj -aliro, inkluzive de adaptado al klimata ŝanĝo; kiel akvo estas uzata kaj kiel ĝi povas esti uzata pli produktive; akvokvalito kaj ĝia rilato kun la sano kaj la medio; kaj kiel socioj regas siajn akvoresursojn. En 2012, la IWMI estis premiita per la prestiĝa Stokholma Akvopremio fare de la Stokholma Internacia Akvo-Instituto por ĝia pionira esplorado, kiu helpis plibonigi agrikulturan akvadministradon, plifortigi manĝaĵsekurecon, protekti median sanon kaj mildigi malriĉecon en evolulandoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]