Klimata ŝanĝo

Klimata ŝanĝo aŭ klimatŝanĝo estas longedaŭra rimarkebla ŝanĝo de "averaĝa vetero" kiun la tuta Tero aŭ iu regiono spertas, nuntempe aŭ iam ajn dum la historio de la Tero[1].
Efektoj de klimata ŝanĝo[redakti | redakti fonton]
- Averaĝa vetero povas inkluzivi averaĝajn temperaturon, precipitadon, kaj ventoskemojn.
- Ĝi temas pri ŝanĝojn de la variecon aŭ averaĝan staton de la atmosfero dum daŭroj de jardekoj al jarmilionoj.
- Ĉi tiuj ŝanĝoj povas esti kaŭzitaj de la tera ŝanĝemo, eksteraj fortoj (kiel varioj de sunluma forteco), kaj, pli freŝdate, de homa agado.
Foje oni kalkulas inter sekvoj de la klimata ŝanĝo ĉiujn naturajn katastrofojn, foje ne rilatajn al ĝi. La proparolanto de la Monda Organizaĵo pri Meteologio, Clare Nullis, atentigis ke al grandaj arbaraj incendioj en Aŭstralio en 2019 kontribuis ankaŭ klimata fenomeno, nome la hindaoceana aerprema anomalio, kiu fortiĝis tiujare. Alia faktoro estas medioprotektaj leĝoj, kiuj malpermesas forhaki arbojn eĉ por fari kontraŭfajrajn senarbajn striojn.
Moderna uzo de termino "klimata ŝanĝo"[redakti | redakti fonton]
Freŝdate, precipe kuntekste de politiko pri naturmedio, la termino "klimata ŝanĝo" ofte referencas ŝanĝojn de moderna klimato. Termino tutmonda varmiĝo estas pli taŭga tiuokaze.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Rilex, Denis kaj Lewis Spolton,1987, Vetero kaj klimato de la mondo , UEA , Roterdamo , 131 paĝoj, ISBN 92 9017 035 2
- angle Cronin, Thomas N.. (2010) Paleoclimates: understanding climate change past and present. New York: Columbia University Press. ISBN 978-0-231-14494-0.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Kurso en Esperanto pri klimata ŝanĝo, Monda.eu,
- germane pri akvo-cirkulado en suda parto de tero
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Tutmonda varmiĝo
- Senarbarigo
- Karbono-ciklo
- Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo
- UNFCCC
- Rajtoj de la naturo
- Vendredojn por la estonteco
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (eo) Werner FuB, Kial varmiĝas la klimato? Vidpunkto de fiziko-kemiisto (PDF), paĝoj 61-71, La Riverego, n-ro 242-244, 2020