Greta Thunberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Greta Thunberg
Greta Thunberg 4.jpg
Persona informo
Naskonomo Greta Tintin Eleonora Ernman Thunberg
Naskiĝo 3-an de januaro 2003 (2003-01-03) (16-jara)
en Svedio
Lingvoj sveda lingvoangla lingvo
Loĝloko Stokholmo
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Svante Thunberg
Patrino Malena Ernman
Parencoj August Svante Arrhenius
Profesio
Profesio mediprotektulo • klimata aktivulo • lernantoaŭtoro
Verkoj Scenes from the Heart
No One Is Too Small to Make a Difference
Information icon.svg
vdr
Greta Thunberg

Greta THUNBERG (naskiĝis la 3-an de januaro 2003 en Svedio) estas sveda media aktivisto, konata por fari lernejajn strikojn favore al la klimato.[1] Ili nomiĝas Vendredoj por la estonteco.

Media aktivismo[redakti | redakti fonton]

Post serio de varmondoj kaj arbaraj incendioj, kiuj okazis en Svedio en 2018, Thunberg decidis ĉesi iri al la lernejo. Dum tagoj ŝi protestis ĉe la Sveda Parlamento, petante la registaron plenumi la postulojn de la Pariza interkonsento pri CO2 kaj klimata ŝanĝiĝo. Post la svedaj parlamentaj elektoj (9-an de septembro 2018), Thunberg daŭrigis la lernejan strikadon sed mankis en lernejo nur vendrede.[2] Thunberg poste kunigis multajn aliajn protestojn, interne kaj ekstere de sia lando.[3]

Ŝia alvoko al la lernejo-striko sukcesis kapti tutmondan atenton kaj havas subtenantojn en Germanio, Finnlando, Danio, Aŭstralio kaj aliaj landoj.[4][5] En Twitter kaj aliaj interkonaj retejoj, Thunberg uzas kradvortojn #Klimatstrejka, #ClimateStrike kaj #FridaysforFuture, kiuj aperas en la amaskomunikilaro ĉirkaŭ la mondo.[6]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • «Mi ne volas, ke vi estu plenaj je espero, mi volas, ke vi timu.»[7](en Davos, 25-a de januaro, traduko de Le Monde Diplomatique en Esperanto[8] )
  • «Mi ne devus esti tie ĉi, mi devus esti lerneje, aliflanke de la oceano. Kiel vi aŭdacas? Vi ŝtelis miajn revojn kaj mian infanaĝon per viaj senenhavaj paroloj. Homoj suferas, homoj mortas. Tutaj ekosistemoj disfalas, ni frontas al komenco de amasa estingo, kaj vi povas nur paroli pri mono kaj feina fabelo pri eterna ekonomia kresko.»[9] (en Novjorko, la 23-a de septembro 2019)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]