Greta Thunberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greta Thunberg
Persona informo
Naskonomo Greta Tintin Eleonora Ernman Thunberg
Naskiĝo 3-an de januaro 2003 (2003-01-03) (21-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj svedaangla
Loĝloko Stokholmo • Bergshamra
Ŝtataneco Svedio
Subskribo Greta Thunberg
Familio
Patro Svante Thunberg
Patrino Malena Ernman
Frat(in)o Beata Ernman
Parencoj Olof Thunberg
Okupo
Okupo mediprotektulo • klimata aktivulo • lernantoaŭtoro • aktivulo • ekologo
Verkoj Vi vet och vi kan göra något nu
Scenes from the Heart
No One Is Too Small to Make a Difference
vdr
Greta Thunberg

Greta THUNBERG [²ɡrʲeːta ²tʰʉːnbærj], plennome Greta Tintin Eleonora Ernman THUNBERG (naskiĝis la 3-an de januaro 2003 en Stokholmo)[1] estas sveda media aktivistino, iniciatinta lernejajn strikojn favore al la agado kontraŭ klimato-varmiĝo.[2] Ili nomiĝas Vendredoj por la estonteco.

Media aktivismo[redakti | redakti fonton]

Post serio de varmondoj kaj arbaraj incendioj, kiuj okazis en Svedio en 2018, Thunberg decidis ĉesi iri al la lernejo. Dum pluraj tagoj ŝi protestis ĉe la Sveda Parlamento, petinte la registaron plenumi la postulojn de la Pariza interkonsento pri CO2 kaj klimata ŝanĝo. Post la svedaj parlamentaj elektoj (9-an de septembro 2018), Thunberg daŭrigis la lernejan strikadon sed mankis en lernejo nur vendrede.[3] Thunberg poste kunigis multajn aliajn protestojn, interne kaj ekstere de sia lando.[4]

Ŝia alvoko al la lernejo-striko sukcesis kapti tutmondan atenton kaj havas subtenantojn en Germanio, Finnlando, Danio, Aŭstralio kaj aliaj landoj.[5][6] En Twitter kaj aliaj interkonaj retejoj, Thunberg uzas kradvortojn #Klimatstrejka, #ClimateStrike kaj #FridaysforFuture (esperante #Klimatstriko, #KlimataFrapo kaj #VendredojPorLaEstonteco), kiuj aperas en la amaskomunikilaro ĉirkaŭ la mondo.[7]

La 24-an de aŭgusto 2020 ŝi informis pri sia reveno al lernejo.

Diskutoj[redakti | redakti fonton]

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Greta Thunberg estas kritikata de multaj homoj, kiuj opinias ke ŝi estas manipulata de plenkreskuloj kaj atentigas pri ŝia aŭtismo kiel kialo de sia ega koncentriĝo je unu problemo, ĉi-foje — la klimata ŝanĝo. La renoma psikiatro, prezidanto de la Asocio de infana kaj junulara psikiatrio en Ĉeĥio kaj tribunala eksperto Jaroslav Matýs diris: "Ĉe Greta evidentiĝas, ke la familio ne kaptis tiun momenton de indentiĝo al unu temo, al kiu kutime aŭtistoj sin dediĉas dum pubereco. Aŭ temas pri genro, bestoj, faŝismo aŭ io ajn simila. Tamen ŝi certe havas pozitivan temon. Sed oni devas socie enkadrigi ĝin, ĉar pli poste tiu-ĉi disflugo de aŭtisma infano tre peze ŝanĝiĝas. Ŝi timas pri la sorto de Svedio kaj pri la sorto de la homaro, sed en ŝia vizaĝo mi legas timon pri si mem."[8]

Iuj (ekzemple esperanto-blogisto Stanislavo Belov) rimarkigas, ke ŝia konduto estas infaneca, kion montras lernejaj strikoj (rifuzo viziti lernejojn kiel ĉantaĝo kontraŭ plenkreskuloj, kiuj kvazaŭ bezonas tion), veturado sur riĉula jaĥto trans la oceanoj akompane de plurkapa teamo (multekosta kaj en realo produktanta oble pli da forciejaj gasoj ol ordinara flugo). Krome oni atentigas, ke ŝia postulado de tujaj ŝanĝoj estas socie maljusta, ĉar ĉiuj sociaj grupoj estas postulataj oferi por ripari damaĝon kaŭzitan de eta grupo de kapitalistoj, kaj ke ĝia tuja efektivigo profitigos nur la saman grupon de privataj konzernoj, kiuj ricevos pli da ŝtata mono por evoluigo de ekologiaj teknologioj[9][10][11][12].

Reagoj al la kritikoj[redakti | redakti fonton]

Greta Thunberg ofte deklaras ke ŝi nur postulas, ke la politikistoj konsideru la sciencistan interkonsenton pri la agado de homaro al klimatŝanĝiĝo, kaj ke kritikoj pri ŝi estas ekstertemaj[13].

Pridemandita pri tiaj kritikoj dum intervjuo kadre de la franca televidaĵo « L’émission pour la Terre » (La televidaĵo por la Tero) en oktobro 2019, Greta Thunberg respondis : «Se mi diras al vi ke ĉi-tie estas incendio, normale la fajron vi devus rigardi, ne min. Tamen, nuntempe, tio, kion rigardas homoj, estas mi! (…) (La kritikoj) estas iamaniere sufiĉe bona signo: se ili absorbiĝas pri malamaj kaj mensogaj kampanjoj pri mi, tio signifas ke ili havas neniun argumenton kaj ke ili estas reduktitaj moki 16-jaraĝulon!»[14]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • «Mi ne volas, ke vi estu plenaj je espero, mi volas, ke vi timu»[15] (en Davos, la 25-an de januaro, traduko de Le Monde Diplomatique en Esperanto[16]).
  • «Mi ne devus esti tie ĉi, mi devus esti en lernejo, aliflanke de la oceano. Kiel vi aŭdacas? Vi ŝtelis miajn revojn kaj mian infanaĝon per viaj senenhavaj paroloj. Homoj suferas, homoj mortas. Tutaj ekosistemoj disfalas, ni frontas al komenco de amasa estingo, kaj vi povas nur paroli pri mono kaj feina fabelo pri eterna ekonomia kresko.»[17] (en Novjorko, la 23-an de septembro 2019)

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Thunberg malkaŝis ĉe si medicinajn diagnozojn kiel sindromo de Asperger, Atentomanka-hiperaktiva perturbo, Obseda-Kompulsia Malsano, Selektiva mutismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.rtl.de/themen/personen/greta-thunberg-t11146.html
  2. "The Swedish 15-year-old who's cutting class to fight the climate crisis", The Guardian, 1-a de septembro 2018.
  3. The Fifteen-Year-Old Climate Activist Who Is Demanding a New Kind of Politics (2-a de oktobro 2018).
  4. "This Is Our Darkest Hour: With Declaration of Rebellion, New Group Vows Mass Civil Disobedience to Save Planet", Common Dreams, 31-a de oktobro 2018.
  5. "Klimatmanifestation över hela landet: ”Ödesfråga”", Expressen, 30-a de novembro 2018.
  6. "Australian school children defy prime minister with climate strike", CNN, 30-a de novembro 2018.
  7. Greta Thunberg (@GretaThunberg) - Twitter (angle). Alirita 2018-12-06.
  8. Jarka Malá (2019-10-18) Greta vivas en nigra-blanka mondo (esperante). Esperanta Retradio. Alirita 2019-12-16.
  9. Jean-Baptiste MALET (2019-08-01) La mondofino ne okazos (esperante). Le Monde diplomatique. Alirita 2019-12-18.
  10. Stanislavo Belov (2019-08-01) Klimata ŝanĝiĝo: Greta Thunberg kaj hipokritaj ludoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-09-30. Alirita 2019-08-01.
  11. Stanislavo Belov (2019-09-26) Greta Thunberg — la malgajninta infano (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-09-30. Alirita 2019-09-26.
  12. Stanislavo Belov (2019-09-30) Pri kio silentas Greta Thunberg (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-09-30. Alirita 2019-09-30.
  13. Thomas Deszpot, « Après le discours de Greta Thunberg à l'Onu, une pluie de critiques… et d'intox » arkivo sur LCI, 27a de septembro 2019.
  14. « France 2 : « L’émission pour la Terre » avec Nicolas Hulot » arkivo, en blog.troude.com (konsultita la 21-an de oktobro 2019) (franclingve).
  15. "«Our house is on fire», Greta Thuberg, 16, urges leaders to act on climate", The Guardian, la 25-an de januaro 2019
  16. "La mondofino ne okazos", Le Monde Diplomatique en Esperanto, la 1-an de aŭgusto 2019
  17. "Greta Thunberg à l’ONU devant les dirigeants de la planète : « Comment osez-vous regarder ailleurs ? »", Le Monde, la 23-an de septembro 2019