Sindromo de Asperger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Personoj kun la sindromo de Asperger ofte havas fortajn interesiĝojn, kiel ekzemple tiu ĉi knabo kiu estas fascinata de la strukturo de molekuloj.

Sindromo de Asperger (ankaŭ Asperger-sindromo, Aspergera sindromo, Aspergero, aŭ AS) estas unu el pluraj perturboj de la aŭtisma spektro (PAS) kiuj estas karakterizataj per malfacilaĵoj en socia komunikado kaj reciprokaj sociaj kapabloj, kaj per limigitaj kaj stereotipigitaj interesoj kaj aktivaĵoj. AS malsamas de la aliaj PAS per manko de ajna ĝenerala malfruiĝo en lingvaj kapabloj aŭ kognitiva disvolviĝo. Kvankam ili ne estas menciataj en normaj diagnozaj kriterioj, ankaŭ lingvaj apartaĵoj kaj motora plumpeco estas ofte raportataj.

La sindromo de Asperger estas nomita honore al Hans Asperger, kiu en 1944 priskribis infanojn en sia praktiko, kiuj laŭŝajne posedis normalan intelekton sed kiuj ne posedis sufiĉajn kapablojn pri nevorta komunikado, ne kapablis ĝuste montri empation kun siaj samaĝuloj kaj estis fizike plumpaj.

Post kvindek jaroj oni agnoskis AS-n en la Klasifiko Internacia de Malsanoj kaj rilataj sanproblemoj (ICD-10) kaj en la 4-a eldono de la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de mensaj malordoj respektive perturboj (DSM-IV) sub nomo Perturbo de Asperger. Malgraŭ tio demandoj pri multaj trajtoj de AS daŭre restas malfermitaj: ekzemple persistas la dubo pri la distingebleco inter AS kaj altfunkcianta aŭtismo (HFA); kaj parte tial la disvastiĝinteco de AS ne estas firme establita. La preciza kaŭzo de AS estas nekonata, kvankam esploroj indikas la verŝajnecon de genetika kontribuo kaj cerboskanaĵoj identigis strukturajn kaj funkciajn diferencojn en specifaj regionoj de la cerbo.

Ne ekzistas ajna universala kuracilo por AS kaj la efikeco de unuopaj intervenoj estas atestata nur de malmultaj datumoj. Tiaj intervenoj celas rebonigi la simptomojn kaj funkciadon. La ĉefa parto de tia traktado estas konduta terapio, fokusiĝanta ĉe specifaj mankoj por fronti malbonajn komunikajn kapablojn, obsedajn aŭ ripetemajn rutinojn kaj plumpecon. Plej multaj individuoj kun AS scipovas lerni kiel trakti siajn diferencojn, sed multaj tamen ankaŭ poste plu necesas moralan subtenon kaj kuraĝigon por ke ili povu konduki sendependan vivon. Pluraj plenkreskuloj kun AS atingis plej altnivelajn sukcesojn en kampoj de matematiko, fiziko kaj komputilscienco. Esploristoj kaj AS-uloj ankaŭ kontribuis al ŝovo de aliroj foren de la nocio de AS kiel kuracenda deviacio for de la normo, direkte al la opiniado pri AS kiel pri malsameco prefere al malkapablo.

Rubando de aŭtismo-konscieco.

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

La sindromo de Asperger estas rekonebla prefere kiel formo de simptomoj, ol kiel iu unusola sindromo. Ĝi estas karakterizata per kvalita difektiĝo en sociaj interagoj, per stereotipigitaj kaj limigitaj formoj de aktivaĵoj kaj interesoj, kaj per neĉeesto de malfruiĝo en kognitiva disvolviĝo nek ĝenerala malfruiĝo en lingvokapablo. Intensa pasiiĝo por mallarĝa temo, unuflanka multeparolemo, limigitaj prozodio kaj intonacio, kaj motora plumpeco estas tipaj kondiĉoj, sed ne estas nepraj por la diagnozo.

Sociaj interagoj[redakti | redakti fonton]

Manko de demonstrata empatio estas eble la plej malfunkcia aspekto de AS. Unuopuloj kun AS renkontas malfacilaĵojn en bazaj elementoj de sociaj interagoj, kio povas rezulti en nekapablo evoluigi amikecojn aŭ kunĝui spontanajn interesojn aŭ atingaĵojn kun aliaj homoj, pro manko de socia aŭ emocia reciprokecoj, kaj en difektita nevorta komunikado kiaj okulkontakto, vizaĝesprimado, korpa sinteno kaj gestoj.

Malkiel aŭtismuloj, homoj kun AS kutime ne fermiĝas en si mem; ili eniras en kontaktojn kun aliaj, kvankam foje mallerte, ekzemple engaĝiĝante en unuflanka, longega parolo pri iu nekutima temo, nezorgante pri la sentoj aŭ reagoj de la aŭskultanto, kiel signoj de enuo aŭ foriremo. Tiu ĉi socia mallerto estas nomata "aktiva, sed stranga". Tiu ĉi malkapablo reagi ĝuste al sociaj interagoj povas ŝajni kiel spitemo kontraŭ la sentoj de la aliulo kaj povas esti komprenata kiel nedeca. La konaj kapabloj de infanoj kun AS ofte ebligas al ili esprimi sociajn normojn en laboratoria situacio, kie ili povas kapabli demonstri teorian komprenon de aliulaj emocioj; tamen, ili poste kutime havas malfacilaĵojn pri utiligo de tiuj ĉi scioj en fluaj situacioj de la reala vivo. AS-uloj kapablas analizi kaj koncentri siajn observaĵojn pri sociaj interagoj en rigidajn prikondutajn instrukciojn kaj apliki tiujn en strangaj manieroj — kiel ekzemple perforta okulkontakto — kio rezultas en konduto, kiu ŝajnas rigida aŭ socie naiva. Infanaĝaj deziroj pri kompanio povas frostiĝi pro historio de malsukcesintaj sociaj renkontoj.

La hipotezo, ke unuopuloj kun AS havas antaŭdispozicion por perforta aŭ krima kondutoj, estis priesplorata kaj oni ne trovis datumojn, kiuj subtenus ĝin. Ekzistas pli da pruvoj por kazoj, kiam infanoj kun AS iĝis viktimoj, ol kiam ili estis la viktimigintoj.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Asperger syndrome en la angla Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]