Daniel Tammet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Tammet
Altnivela aŭtismulo
Altnivela aŭtismulo
Persona informo
Naskonomo Daniel Paul Corney
Naskiĝo 31-a de januaro 1979
en Anglio
Lingvoj Esperantoanglafinnafrancagermanalitovahispanarumanaislandakimra
Loĝloko Parizo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater The Open University
Okupo
Okupo verkistoesperantistokomputosciencisto • poeto
Verkoj Born on a Blue Day
Embracing the Wide Sky
Every Word is a Bird We Teach to Sing
TTT
Retejo http://danieltammet.net
http://www.optimnem.co.uk/
vdr

Daniel Paul TAMMET (naskiĝinta la 31-an de januaro 1979) estas brita altnivela aŭtismulo dotita de granda kapablo por lerni matematikojn kaj lingvojn. Li naskiĝis kiel la plej aĝa el naŭ infanoj de mezklasaj gepatroj en Londono.[1] Li alinomis sin mem "Tammet" kiu ne estas lia denaska familinomo, laŭ la estona nomo de kverko. En sia aŭtobiografio Born on a Blue Day, ("Naskita dum blua tago") li rakontas kiel lia sperto de epilepsio, sinestezio, kaj Asperger-sindromo profunde afekciis lian infanecon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sinestezio[redakti | redakti fonton]

Senti nombrojn kiel kolorojn aŭ sensacojn estas bone dokumentita formo de sinestezio, sed la detaloj de la aparteco, kiel Tammet mense imagas nombrojn, estas neordinaraj. Li diras ke en lia menso ĉiuj entjeroj ĝis dek mil havas sian propran unikan formon, koloron, konsiston kaj sensacon. Li kapablas intuicie "vidi" la rezultojn de kalkuloj kiel sinesteziajn pejzaĝojn sen konscie mense peni, kaj li povas "senti" ĉu nombro estas primokomponita nombro. Li priskribis sian bildigon de 289 kiel aparte hida, 333 kiel aparte alloga, kaj pi kiel bela. 6 ŝajne ne havas apartan bildon. [1][2] Tammet ne nur vorte priskribis siajn viziojn, sed ankaŭ kreis pentraĵojn: akvarela bildo de Pi.

Tammet estas temo de dokumenta filmo en Britio titolita The Boy With The Incredible Brain ("La knabo kun nekredebla cerbo"), kiu estis unue dissendita sur la brita televidkanalo Five Channel, la 23-an de majo 2005.[3]. La filmo montris kelkajn elstarajn momentojn de lia recitado de pi, lian unusemajnan studadon de la islanda, lian renkontiĝon kun Kim Peek, la vera mondfama erudicio-sindromulo el kiu inspiriĝis Dustin Hoffman por sia rolo en la filmo Rain Man. En iu momento Peek ĉirkaŭbrakumas Tammet-on kaj diris al li: "Iam vi fariĝos same granda kiel mi" al kio Tammet respondis: "tio estis mirinda komplimento, al kiu oni aspiru".

Pi[redakti | redakti fonton]

Tammet estas la eŭropa rekorda recitanto de pi kun 22 514 pozicioj en 5 horoj kaj 9 minutoj.[4]. Tiun recitadon li faris profite de National Society for Epilepsy (NSE = Nacia Societo por Epilepsio) okaze de la pi-tago, tio estas la 14-an de marto 2004 en la Muzeo pri Scienchistorio en Oxford (Britio).[5]. NSE estis elektita kiel ricevonto de la profitoj ĉar Tammet spertis epilepsion en infanaĝo. Li mem konjektas ke liaj apartaj kapabloj iel rilatas al lia epilepsio. Profesoro Allan Snyder el la Australian National University diris pri Tammet: "Erudiciuloj kutime ne povas klarigi al ni kiel ili faras tion kion ili faras. Tio simple venas al ili. Daniel ja povas. Li priskribas tion kion li vidas en sia kapo. Pro tio li estas interesveka. Li povus esti la Rozeta ŝtono. "[6]

Poligloto[redakti | redakti fonton]

Tammet sciigas ke li parolas 11 lingvojn nome: anglan, francan, hispanan, rumanan, germanan, islandan, finnan, estonan, litovan, kimran, kaj esperantan[7].

Tammet kapablas lerni novajn lingvojn ege rapide. Por tion pruvi por dokumenta filmo de televido Channel Five, Tammet ricevis defion lerni la islandan en daŭro de nur unu semajno. Sep tagojn poste li montriĝis en la islanda televido konversacianta en la islanda lingvo. Lia instruistino pri la islanda diris ke tio estis "ne homa" kaj "genia".[2]

Esperanto kaj planlingvoj[redakti | redakti fonton]

Li aparte ŝatas la estonan ĉar ĝi estas vokalriĉa. Tammet estas konstruanta planlingvon nomitan Mänti (el la finna vorto por pinarbo). Mänti havas multajn ecojn de la finna kaj de la estona, kiuj ambaŭ estas finn-ugraj lingvoj. Li ankaŭ aŭtoras aliajn planlingvojn Uusisuom kaj Lapsi.[8]

Pri Esperanto kiun li eklernis ĉ. 2003 li interalie diris:

Mi esperantiĝis unue antau kelkaj jaroj, de leganto [legante] frazojn esperantajn rete. Ĝi estas interesa lingvo kaj facilega lerni [facilege lernebla], kun multaj vortoj de la lingvoj europaj [eŭropaj]. Kelkafoje mi ricevas e-poŝtojn skribata [retmesaĝojn skribitajn] esperante de uloj de tutaj [ĉiuj] partoj de la mundo [mondo]. Esperanto estas lingveto, sed vere internacia! Se vi volas lerni pli pri la lingvo Esperanto, skribu la vorto [vorton] 'esperanto' en serĉilo kaj vi trovos multaj mil de [multajn milojn da] paĝoj

Cxu vi parolas Esperanton ? en la tagĵurnalo de Daniel Tammet, 04-Aug-2006

En forumo "Conlang", kie estas diskutataj plej diversaj planlingvoj, Tammet defendis sian projekton Uŭsisuomo komparante ĝin al Esperanto, kaj sin al Zamenhof :

Mi opinias Esperanton tute netaŭga. Unue, mi opinias, ke ĝi aspektas malbelege. Aliflanke ĝi aspektas kiel dishakita latina aŭ bastardigita formo de hispana kaj aliflanke la diversaj diakritiloj kaj signoj igas ĝin maltaŭga por enigo en komputilajn lingvojn, tekstprilaborilojn kaj la reton, kiu estas la plej grava komunikilo en la mondo.

SED, kaj tio estas grava sed-aĵo, mi vere respektas Esperanton kaj la heredaĵon de Zamenhof. Mi almenaŭ agnoskas, ke estas malperfektaĵoj en ĈIUJ lingvoj naturaj kaj artaj, sed ke ili estas transireblaj [supereblaj]. Homoj estas inteligentaj estuloj, almenaŭ iliaj mensaj kapabloj estas konsiderindaj, kaj malgravaj teĥnikaj mankoj en lingvo ne aŭtomate signifu, ke ili [ĝi] estas 'maltaŭgaj' [maltaŭga].

[...] Mi malvolas fari ŝanĝojn al Uŭsisuomo ĉar tio haltigos homojn en lernado de la lingvo. Mi scias ke mi ne lernus lingvon se mi scius ke ĝi devos suferi ŝanĝojn kaj fariĝi tute malsama post 12 monatoj.

Vi nomas Uŭsisuomon 'alia obskura planlingvo'. Estas utile mencii ĉi tie ke ĈIUJ planlingvoj, inkluzive Esperanton, estas obskuraj por la vasta plejmulto de la homoj en la mondo.

[...] Mi opinias ke la Esperanto de Zamenhof estis bonega planlingvo de komencanto. Sekve, mi ne troviĝas en malbona kunesto.

Por esti honesta mi ne interesiĝas en plua studado de lingvistiko. Mi trovis ke multaj lingvistoj estas tedaj, malkuraĝe mordemaj kaj pretendemaj kaj mi scias sufiĉe pri lingvoj el mia propra studado (same kiel Zamenhof) ke mi memfidas por krei kaj promocii mian lingvon.

Mi ne interesiĝas en plibonigo de Uŭsisuomo pro la samaj kaŭzoj kiel Zamenhof larĝe forĵetis petojn por 'plibonigi' Esperanton. La lingvo estas interesa, alloga kaj sufiĉe facile kaj amuze lernebla kaj uzebla por plenumi miajn celojn.

—Tradukita el la angla : Uusisuom and Esperanto, Aprilo 2001

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Tammet kunvivis de 2001 kun sia kunulo Neil Mitchell kiu estas programisto. Ili kune loĝis en Kent kie ili havis trankvilan ordigitan hejman vivon kun katoj, kuirado kaj ĝardenado, kaj preferis sian privatan vivon.[9][10] Tammet kaj Mitchell kune funkciigis instruan retejon Optimnem, kie ili kreis kaj publikigis lingvokursojn. Tammet publike diskutis pri sia rilato kun Mitchell, pri siaj erudiciaj kapabloj, kaj sia seksa emo.[11][12]. En 2007 Tammet amike disiĝis de Mitchell kaj renkontiĝis kun Jérome Tabet, 29-jara franca fotografisto, kun kiu li nun kunloĝas en Avignon. Jérome kaj Daniel kune tradukis la duan libron (Embracing the Wide Sky) de Daniel al la franca. Tammet ankaŭ publike sciigis ke li fariĝis kristano kaj estas konvinkita Di-kredanto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Born on a Blue Day, 2006 angle, Je suis né un jour bleu france, Edition Les Arènes, 240 pages, 2007, franca traduko de Nils C. Ahl (ISBN 978-2-35204-028-6), Plej bona vendo 2006, nomumita "Best Book for Young Adults" (Plej bona libro por junaj plenkreskuloj) en 2008 de American Library Association (Usona Biblioteka Asocio). Tradukita al 19 lingvoj.
  • Embracing the Wide Sky, 2009 angle, Embrasser le ciel immense : Le cerveau des génies, france Edition Les Arènes, 330 paĝoj, 2009, traduko de Daniel Tammet kaj Jérôme Tabet (ISBN 978-2-35204-075-0), nomunmita unu el plej bonaj vendoj de 2009 de la magazino L'Express en marto 2010.[13]
  • En 2010 Daniel Tammet verkis trian libron.
  • Thinking in Numbers, How Maths Illuminates Our Lives, 2014 angle, pola traduko de Zuzanna Lamża, Zanurzeni w liczbach. Jak matematyka kształtuje nasze życie, Copernicus Center Press, dua eldono, Krakovo 2022, p. 270 ISBN 978-83-7886-541-4
  • Every Word Is a Bird We Teach to Sing. Encounters with the Mysteries and Meanings of Language, 2017 angle, pola traduko de Tadeusz Chawziuk, Słowa są jak ptaki, które uczymy śpiewać. O znaczeniach i tajemnicach języka, unua eldono, Krakovo 2022, p. 260 ISBN 978-83-7886-613-8 (la libro alirebla kiel Bitlibro)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Poligloto

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Tammet, Daniel. (2006) Born on a Blue Day. Londono: Hodder & Stoughton. ISBN 0340899748.
  2. 2,0 2,1 Morely Safer. "Brain Man", CBS News, 28 January 2007. Kontrolita 2007-02-02. Arkivigite je 2011-05-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-25. Alirita 2008-09-03.
  3. Daniel Tammet; Kim Peek; Shai Azoulai; VS Ramachandran. (2006). Arkivita kopio [Video]. Elŝutita je 2008-09-03. La evento okazas je (inclusive) 43 min. Arkivigite je 2007-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-04. Alirita 2008-09-03.
  4. Pi memory feat. Oxford University (15 March 2004). Alirita 2007-02-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-15. Alirita 2008-09-03.
  5. Pi in the Sky - New European Record Set. Pi World Ranking List (15 March 2004). Arkivita el la originalo je 2010-11-06. Alirita 2007-02-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-06. Alirita 2008-09-03.
  6. Richard Johnson. "A genius explains", The Guardian, 12 February 2005. Kontrolita 2007-03-10.
    Savants can't usually tell us how they do what they do. It just comes to them. Daniel can. He describes what he sees in his head. That's why he's exciting. He could be the 'Rosetta Stone'. (sciegul-simptomaruloj kutime ne povas diri al ni, kiel ili faras tion, kion ili faras. Ĝi simple venas al ili. Daniel povas. Li priskribas, kion li vidas en sia kapo. Tial li estas ekscita. Li povus esti kvazaŭ la Rosetta-ŝtono.)
  7. Stela Besenyei, Mi ne estas esperantisto – intervjuo kun Daniel Tammet, p. 9-11, Eŭropa Bulteno, n-ro 172, julio-aŭgiusto 2017, alirite la 27-an de januaro 2019.
  8. Uusisuom. Langmaker. Alirita 2007-02-02.
  9. Sarah Lyall (15 February 2007) Brainman, at Rest in His Oasis. The New York Times. Alirita 2007-04-30.
  10. Caroline Scott. "Daniel Tammet Life and Style Times Online", The Times, 13 August 2006. Kontrolita 2007-05-26.
  11. Fred Bernstein. "The Smartest Man in the World is Gay", The Advocate, 2007-06-19, paĝoj 44-53. Kontrolita 2007-05-25.
  12. Rachel Dowd. "His Beautiful Mind: Inside the brain of an autistic savant lies a parallel universe", The Advocate, 2007-06-19, paĝoj 50-53. Kontrolita 2007-05-25.
  13. Les best-sellers de l'année 2009 réunis au Fouquet's (france). L'Express (23-a de marto 2010). Alirita 10-a de majo 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Daniel Tammet » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»