Estona lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
estona lingvo
eesti keel
Parolata en Estonio
Parolantoj 1,100,000
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-ugra
Finn-samea
Balt-finna
Estona
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Estonio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 et
  ISO 639-2 est
  SIL EST
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La estona lingvo (estone: eesti keel) havas parolantaron de ĉirkaŭ 1,1 milionoj da personoj, la estonoj, el kiuj plejparto loĝas en la Estona Respubliko.

La estona estas ano de la finna branĉo de la Finn-ugra lingvaro. La estona ne parencas, kiel multaj personoj kredas, iel genetike al ĝiaj geografiaj najbaroj, la baltaj lingvoj (la latva kaj la litova), sed parencas al la finna, parolata trans la Golfo de Finnlando, kaj al la hungara. Tamen, ne estas vere ke la nordaj dialektoj de la estone estas sufiĉe similaj al la finna ke ili povas interkompreni sin.

Unu el la distingaj trajtoj de la estona estas ke ĝi havas ion, kio laŭtradicie estas rigardata kiel tri gradoj de fonema longeco: mallonga, longa, kaj "longega", ekzemple (en IFA) /toto/, /toːto/ kaj /toːːto/ estas distingeblaj, kaj ankaŭ /toto/, /totːo/, kaj /totːːo/. Tamen, la distingo inter longeco kaj longegeco estas, praktike, ankaŭ bazata je silaba akcento. Oni ne distingas inter longaj kaj longegaj vokaloj en estona skribo; aliflanke, plozivoj havas tri apartajn "gradojn": b, d, g; p, t, k kaj pp; tt; kk (ĉiu estas senvoĉa plozivo).

Kiel la latva kaj la litova, la estona uzas la latinan alfabeton. Ĝia alfabeto ne havas la literojn c, q, w, x, y, ("fremdaj literoj"; uzataj nur en fremdaj nomoj kaj vortoj) sed enhavas la literojn š, ž, ä, ö, ü, kaj õ. La litero "õ" signifas vastan, malantaŭan, nerondigatan vokalon (IFA /ɤ/), kaj tial estas malsama ol la litero kiel uzata en la portugala. Ĝi similas al la vjetnama litero "ơ".

Tipologie, la estona estas ekzemplo de lingvo ŝanĝanta de aglutina lingvo al fleksia lingvo. Dum la historio de Estonio, la germana forte influis la estonan, ambaŭ leksikone kaj sintakse.

En la estona, substantivoj kaj pronomoj ne havas genrojn, sed substantivoj kaj adjektivoj havas dek kvar deklinaciajn kazojn: la nominativon, genitivon, partitivon, ilativon, inesivon, elativon, alativon, adesivon, ablativon, translativon, terminativon, esivon, abesivon, kaj komitativon. La kazo kaj pluraleco de adjektivo ĉiam akordas kun la substantivo. Ekzemple, la ilativa formo de "flava domo" (kollane maja) — "en flavan domon" estas (kollasesse majasse).

Strange, en la kazosistemo mankas akuzativo. Anstataŭe, la rekta objekto de la verbo estas normale genetiva kaj kelkfoje partitiva (uzata por partaj aĵoj).

La verbosistemo ne havas apartan futuron (oni anstataŭe uzas la prezencon) kaj havas specialajn formojn por esprimi ion faratan de nepreciza subjekto.

Ekzempla teksto[redakti | redakti fonton]

La Patro Nia
Meie Isa, kes Sa oled taevas,
pühitsetud olgu Sinu nimi,
Sinu riik tulgu,
Sinu tahtmine sündigu nii nagu taevas, nõnda ka maa peal.
Meie igapäevast leiba anna meile tänapäev,
ja anna meile andeks meie võlad,
nagu meiegi andeks anname oma võlglastele,
ja ära saada meid kiusatusse,
vaid päästa meid ära kurjast.
Sest Sinu päralt on riik ja vägi ja au
nüüd, ikka ja igavesti. Aamen.