Plozivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frikativo
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Likvido
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
[Helpon!]
redaktu

Plozivo (malaktuale plosivo, okludohalto) estas konsonanta sono dum kies produktado la aerfluo tra la buŝo kaj la nazo estas obstruata, tra la buŝo per la lango aŭ la lipoj, pro kio la aerpremo malantaŭ la obstruejo altiĝas. Normale post tio la aero estas subite ellasata en eksplodo. En kelkaj lingvoj tamen ekzistas ankaŭ neellasitaj plozivoj (en la fino de silaboj).

Ekzistas plozivoj en ĉiuj naturaj lingvoj. Plej multaj havas [k], [t] kaj [p]. En ne malmultaj, ekzemple la araba mankas [p] sed ekzistas [b]. La norda irokeza lingvo tamen malhavas labialojn entute. La ordinara samoa malhavas dentalojn, do mankas [t]. Tiu ankaŭ mankas en la havaja lingvo, en kiu tamen ekzistas la dentala [n].

Artikulacio de plozivoj[redakti | redakti fonton]

En la artikulacio de la plozivo, tri fazoj distingeblas:

  • Kapto: La aervojo fermiĝas tiel ke neniom da aero povas eskapi tra la buŝo. (Pro tio la angla nomo stop 'halto'.)
  • Tenookludo: La aervojo restas fermita, estigante pliiĝadon da prema diferenco (pro tio la nomo okludo 'ŝtopado').
  • Ellasoekblovo: La fermaĵo malfermiĝas. La ellasita aerfluo produktas ekan elpelon farantan aŭdeblan sonon (pro tio la nomo plozivo).

En multaj lingvoj, aparte en sudorienta Azio (malaja, siama, vjetnama kaj kantona), finaj plozivoj malhavas ellason. (En tiu kazo la cetere malkonvena termino halto estas tute trafa.)

Plozivoj post kiuj senpere sekvas samorgana nazalo (kun la sama loko de artikulacio) havas nazan ellason realigitan per subita mallevo de la velo. La rusa kaj aliaj slavaj lingvoj havas vortojn kiuj komenciĝas per [dn], ekxemple en la nomo de la rivero Dnepro.

Postnazaligita plozivo komnciĝas per levita velo kiu malleviĝas dum la okludo. Tio kaŭzas aŭdeblan nazan ellason, kiel en la angla sudden.

En afrikataj plozivoj, la ellaso estas frikativa.

Klasifiko de plozivoj[redakti | redakti fonton]

Prenazaligo[redakti | redakti fonton]

Prenazaligita plozivo komenciĝas per mallevita velo kiu leviĝas dum la okludo. Multaj lingvoj havas prenazaligitajn plozivojn kiuj kondutas kiel unusolaj konsonantoj. La svahila bone famiĝas pri siaj vortoj kies literumoj komenciĝas per "mp" aŭ "nd", kiel "mtu", kvankam pli veraj prenazaligitaj sonoj kiaj [mp] aŭ [nd] ja troviĝas vort-komence en aliaj bantuaj lingvoj. La termino prenazaligo estas normale uzata nur en kazoj en kiuj tiaj sonoj estas fonemaj, tio estas, ne analizitaj en sekvencojn el plozivo plus samorgana nazalo.

Voĉado[redakti | redakti fonton]

Voĉaj plozivoj estas artikulaciataj kun samtempa vibrado de la voĉkordojj; senvoĉaj plozivoj - sen tio. Plozivoj ofte estas senvoĉaj, dumke nazaloj estas nur rare estas tiaj.

Aspiracio[redakti | redakti fonton]

En aspiraciaj plozivoj, la ekvoĉado (la tempo kiam la voĉkordoj komencas vibri) venas percepteble pli poste ol la ellaso de la plozivo. La daŭro inter la ellaso de la plozivo kaj la ekvoĉado nomiĝas voĉa komenca tempo ("Voice Onset Time").

Tenuaj plozivoj havas voĉan komencan tempon proksiman al nulo, kio signifas ke voĉado komenciĝas tuj kiam la plozivo iĝas ellasita.

Voĉaj plozivoj havas negativan voĉan komencan tempon, kio signifas ke la voĉado komenciĝas antaŭ ol la plozivo estas ellasita. Plozivo nomiĝas plene voĉa, se ĝi estas voĉa dum la tuta okludo. En la angla, tamen, komencaj voĉaj plozivoj kiaj [b] aŭ [d] estas nur parte voĉaj, ĉar la voĉado komenciĝas iam dum la okludo (ŝtopado). Aspiraciaj plozivoj havas pozitivan voĉan komencan tempon (pli grandan ol nulo), tiel ke estas periodo de senvoĉa aerfluo, fonetike [h] (senvoĉa glotala frikativo), antaŭ la komenco de la vokalo.

En la plejo de anglalingvaj dialektoj, la fina g en la vorto bag plej ofte estas plene voĉa, dumke la komenca b estos nur parte voĉa. Komencaj senvoĉaj plozivoj, kia la p en pie, estas aspiraciaj, kun sentebla bloveto da aero ĉe ellaso, dumke plozivoj post s, kiel en spy, estas "tenuaj". Parolante proksime al kandela flamo, oni rimarkas ke la flamo turbuligas pli kiam pie, tie, chi estas artikulaciataj, kompare al kiam spy, sty, sky.

Longo[redakti | redakti fonton]

En ĝeminalonga plozivo, la okludo (ŝtopado) daŭras pli longe ol en normalaj plozivoj. En lingvoj kie plozivoj estas distingaj nur per longeco (ekz. la araba, la ilwana, la islanda), la longaj plozivoj povas daŭri ĝis trioble pli longe ol la kurtaj plozivoj. La itala famas pro sia ĝemina plozivo; elparolate, la duobla t en la nomo Vittoria tiom daŭras kiom la ct en la angla Victoria. Ankaŭ la japana elstarigas la ĝeminan konsonanton, kia en la minimala paro 来た (kita), signifanta venis, kaj 切った (kitta) sinifanta tranĉis.

Notu ke estas multaj lingvoj en kiuj la trajtoj voĉo, aspiracio, kaj longo subtenas unu la alian, kaj en tiaj kazoj povas esti malfacile decidi kiu el tiuj trajtoj ĉefrolas. En tiaj kazoj la termino forta estas estas fojfoje uzata por aspiracio aŭ ĝeminado, dumke lena (=malforta) estas uzata por unusolaj, tenuaj (vidu supre) aŭ voĉaj plozivoj. Konsciu, tamen, ke la terminoj forta kaj lena estas malbone difinitaj, kaj iliaj signifoj diversas de fonto al fonto.

Aerflua meĥanismo[redakti | redakti fonton]

Plozivoj fareblas per pli ol unu aerflua meĥanismo. La normala meĥanismo estas pulma egresivo, tio estas, per aero fluanta eksteren el la pulmoj. Ĉij lingvoj havas pulmajn plozivojn. Iuj lingvoj aldone havas plozivojn faratajn per aliaj meĥanismoj: ejektivaj plozivoj (glotalaj egresivo), implozivaj plozivoj (glotala ingresivo), aŭ klaketoj (velara ingresivo).

Streĉo[redakti | redakti fonton]

Vidu: Streĉo

Forta plozivo (striktasence) estas produktata per pli da muskola streĉo ol lena plozivo (striktasence). Tamen, tio malfacile mezureblas, kaj kutime estas debato pri la fakta meĥanismo de pretenditaj fortaj aŭ lenaj konsonantoj.

Estas serio de plozivoj en la korea, fojfoje skribita per la IFP-a simbolo por ejektivoj, kiu estas produktata per uzo de "rigida voĉo", kio signifas ke estas plia kuntiriĝo de la gloto ol por ordinara produkto de senvoĉaj plozivoj. La nerekta evidento por rigida voĉo estas en la sekvaj vokaloj, kiuj havas pli altan fundamentan frekvencon ol tiuj sekvantaj aliajn plozivojn. La pli alta frekvenco estas klarigita kiel rezulto de la streĉeco de la gloto. Aliaj tiaj fonadaj tipoj inkluzivas spiran voĉon, aŭ murmuron; lozan voĉon; kaj knaran voĉon.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

IFA[redakti | redakti fonton]

Jen la plozivoj dotitaj je dediĉitaj simboloj en la IFA.

Anglaj plozivoj[redakti | redakti fonton]

[p], [t], [k] (aspiraciaj vort-komence, tenuaj en aglomeroj kun s)

[b], [d], [g] (en plejmultaj dialektoj: parte voĉaj vort-komence, plene voĉaj intervokale)

[ʔ] (glotala plozivo, ne fonema en la plejmulto da dialektoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]