Aspiracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manieroj de artikulacio
Obstruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frikativo
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Likvido
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
[Helpon!]
redaktu

En fonetiko, aspiracio estas la forta ekblovo de aero kiu akompanas aŭ la eklason aŭ, en kaze de preaspiracio, la fermon de iuj obstruantoj.

Por senti aŭ vidi la diferencon inter aspiraciaj kaj senaspiraciaj sonoj, oni povas meti la manon aŭ brulantan kandelon antaŭ la buŝon, kaj elparole (angle) tore ([tʰɔɹ]) kaj tiam (angle) store ([stɔɹ]). Oni devus aŭ senti ekbloveton de aero aŭ vidi turbuliĝon de la kandela flamo per tore kian oni ne ricevas per store. En la Angla, la fonemo t devus esti aspiracia en tore kaj senaspiracia en store.

La diakrito por aspiracio en la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA) estas superskripta "h", [ʰ] . Senaspiraciaj konsonantoj ne normale estas eksplicite markitaj, sed ekzistas diakrito por ne-aspiracieco en la Etendita IFA, la superskripta egalsigno, [⁼].

Senvoĉaj konsonantoj estas produktataj kun la voĉkordoj malfermaj. (Voĉado engaĝas interproksimigon de la voĉkordoj.) Senvoĉa aspiracio okazas kiam la voĉkordoj restas malfermaj post kiam eklasiĝas konsonanto. Tio facile mezureblas per notado de la ekvoĉa tempo de konsonanto, ĉar la voĉado de sekvanta vokalo ne povas komenciĝi ĝis kiam fermiĝos la voĉkordoj. Tamen, aspiraciaj konsonantoj ne ĉiam estas sekvataj de vokaloj aŭ aliaj voĉaj sonoj; ja, en la Orient-armena, aspiracio kontrastivas eĉ vortfine:


Fina aspiracio en la Orient-Armena
bard͡z kapkuseno
bart͡s⁼ malfacila
bart͡sʰ alta

Ĉikaze temas fakte pri alveolaraj afrikatoj voĉa, ejektiva kaj senvoĉa.

En la Angla senvoĉaj haltoj estas aspiraciaj por la plejo da denaskaj parolantoj kiam ili estas vort-inicaj (vort-komencaj) aŭ komencas akcentan silabon, kiel en pen ("plumo"), ten ("dek"), Ken (nomo). Ili estas senaspiraciaj por por preskaŭ ĉiuj parolantoj kiam la halto tuje sekvas vort-inican s, kiel en spun ("girita"), stun ("batŝoki"), skunk ("mefito"). Aldone, post s, ili estas ankaŭ aliloke en vorto normale senaspiraciaj, krom kiam la aglomero estas heteromorfema (dividiĝas inter du radikojmorfemoj) kaj la halto apartenas al libera morfemo; komparu dis[t]end ("streĉi") kontraŭ dis[tʰ]aste ("mal-ŝato"). Vort-finaj senvoĉaj haltoj opcie (libervole) povas aspiraciiĝi.

En multaj lingvoj, kiaj la cxinaj, hindia, islanda, korea, taja, kaj helena (antikva greka), la fonemoj [p⁼ t⁼ k⁼] ktp. kaj la fonemoj [pʰ tʰ kʰ] ktp. estas tute malsamaj.

La Aleman-Germanaj dialektoj havas senaspiraciajn [p⁼ t⁼ k⁼] aldone al aspiraciaj [pʰ tʰ kʰ]; tiu lasta serio kutime estas konsiderata kiel konsonantaj aglomeroj. En la Dana kaj la plejo da sudaj variaĵoj de la Germana, la "lenisaj" konsonantoj, transskribataj pro historiaj kialoj kiel <b d g>, estas distingaj disde siaj "fortisaj" respektivaĵoj <p t k> precipe per sia manko de aspiracio.

La Islanda havas pre-aspiraciajn [ʰp ʰt ʰk]; iuj fakuloj konsideras ankaŭ tiujn kiel konsonantajn aglomerojn. Preaspiraciaj haltoj troviĝas ankaŭ en iuj Sameaj lingvoj; ekz. en la Skolt-Samea la senvoĉaj haltaj fonemoj p, t, c, k estas prononcataj preaspiracie (ʰp, ʰt ʰc ʰk) kiam ili troviĝas en meza or fina pozicio.

Ekzistas gradoj de aspiracio. La Armena kaj la Kantona havas aspiracion kiu daŭras ĉirkaŭ tiom longe kiom Anglalingvaj aspiraciaj haltoj, aldone al senaspiraciaj haltoj kiel la Hispanaj. La Korea havas leĝere aspiraciajn haltojn kiuj sin trovas engame inter la Armenaj kaj la Kantonaj senaspiraciaj kaj aspiraciaj haltoj, aldone al forte aspiraciaj haltoj kies aspiracio daŭras pli longe ol tiuj de la Armena aŭ la Kantona. (Vidu la artikolon ekvoĉa tempo.) Malnova simbolo en la IFA por leĝera aspiracio estis [ ʻ ] (tio estas, kvazaŭ renversita ejektiva simbolo), sed tiu ne plu ordinare uziĝas. Ne estas specifa simbolo por forta aspiracio, sed [ʰ] ikonece duobligeblas por, ekz., la Korea *[kʻ ] kontraŭ *[kʰʰ]. Notu tamen, ke la Korea estas preskaŭ ĉiam transskribata per [k] kontraŭ [kʰ], kun la detaloj de ekvoĉa tempo numere donitaj.

Aspiracio ankaŭ varias laŭ loko de artikulacio. La Hispanaj /p t k/, ekzemple, havas ekvocajn tempojn (en:"VOT"-oj) je ĉirkaŭ 5, 10, kaj 30 milisekundojn longaj, dumke la Angla /p t k/ havas je ĉirkaŭ 60, 70, kaj 80 ms. La Korea estas mezurita je 20, 25, kaj 50 ms por /p t k/ kaj 90, 95, kaj 125 por /pʰ tʰ kʰ/.

La vorto 'aspiracio' kaj la aspiracia simbolo estas fojfoje uzataj kun voĉaj haltoj, kia [dʰ]. Tamen, tia "voĉa aspiracio", nomata per spira voĉomurmuro, estas malpli ambigue transskribebla per dediĉita diakrito, aŭ [d̤][dʱ]. (Iuj lingvistoj limigas la subskriptan diakriton [  ̤] al sonorantoj, kiaj vokaloj kaj nazaloj, kiuj estas murmurataj tute tra sia daŭro, kaj uzas la superskripton [ʱ] por la murmurata eklaso de obstruantoj.) Kiam tiu estas includita kiel aspiracio, la senvoĉa aspiracio estas nomata ĝuste tion por eviti ambiguon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Taehong Cho kaj Peter Ladefoged, "Variations and universals in VOT". En Fieldwork Studies of Targeted Languages V: UCLA Working Papers in phonetics vol. 95. 1997.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]