Samea lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Samea lingvo
Sámegiella
Parolata en Norvegio, Finnlando, Svedio kaj Ruslando
Parolantoj ĉ. 24.000
Lingvistika klasifiko
Uralaj
Finno-ugraj
Finnopermaj
Volgofinnaj
Finna-sameaj
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en unuopaj komunumoj en Finnlando, Norvegio kaj Svedio kiel agnoskata minoritata lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 -
  ISO 639-2 smi (pliaj Sameaj lingvoj)
Kelkaj unuopaj lingvoj havas propran enlistaĵon
  ISO 639-3 -
v  d  r
Information icon.svg

La sameaj lingvoj estas lingvaro parolata de la sameoj en nordaj Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Rusio (Kola duoninsulo). Almenaŭ 33000 sameoj parolas la samean, plej multaj la nord-samean. "La samea lingvo" (konsiderata kiel unu sama lingvo) estas oficiale rekonata kiel minoritata lingvo en Svedio.

La samea(j) lingvo(j) apartenas al la Finno-Ugra grupo de la Urala lingvofamilio.

Sameaj vortoj en Esperanto: Samea, boaco (samee "boazu" - tiu besto ja ankaŭ dum jarcentoj estas bazo de samea vivo), jojko

Klasifiko de sameaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas 11 diversaj sameaj lingvoj (9 estas nuntempe parolataj), kiuj estas grandparte nekompreneblaj inter si. Ili dividiĝas al du ĉefaj grupoj, orientaj kaj okcidentaj sameaj lingvoj. Apudaj lingvoj foje similas unu la alian multe, sed en kelkaj kazoj estas granda diferenco eĉ ĉe apudaj lingvoj. Ses plej grandaj lingvoj havas skribitan formon. La taksoj pri la nombro de parolantoj varias multe. Sameaj lingvoj de okcidento al oriento estas jenaj:


En iuj fontoj estas krome menciata kainu-samea lingvo, kiu estis parolata pli sude en Finnlando kaj Karelio. Tamen multaj sameoj ne parolas la samean.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

En la Samea oni kutime ne distingas inter maskla kaj ina pronomoj (kiel ĉe ri de la riistoj). Difina artikolo ne ekzistas, nek distingo inter pluralo kaj singularo ĉe substantivoj. Verboj fleksias malsame laŭ la aganto, ĉu estas mi, vi, aŭ "ri".

Ankaŭ ekzistas specifaj fleksioj por neaj verboj. La nea verbo mem ŝanĝiĝas nur laŭ la nombro kaj persono. La tempon kaj modon esprimas la ĉefa verbo, kiu sekvas.

lulesamea nordsamea[12] signifo
Singularo
iv in mi ne
i it vi ne
ij ii li/ŝi/ĝi ("ri") ne
Dualo
en ean ni ambaŭ ne
ähppe eahppi vi ambaŭ ne
äbá eaba ili ambaŭ ne
Pluralo
ep eat ni ne
ehpit ehpet vi (ĉiuj) ne
e eai ili ne

La Samea enhavas multajn vortojn pri naturo kaj pri boacado. Ekzistas aro da vortoj por "neĝo". Tiel eblas priskribi la aspekton kaj konsistecon de neĝo. Samas pri pejzaĝoj, por priskribi montojn, akvofalojn ktp. En la boacado oni havas multe da vortoj por "boaco", por priskribi aĝon, sekson, koloron ktp. de boaco.

Same kiel ĉe aliaj lingvoj oni enkondukas fremdajn neologismojn en la Samean, kaj dum la 20-a jarcento oni enigis multajn novajn vortojn, laŭ la teknika kaj socia evoluoj. En la Lulea Samea, ekzemple, plejmultaj fremdvortoj ekhavas finaĵon -a: presidentta, departemennta, kultuvrra, studenta, e-poassta ("retpoŝto"), webba ("reto", laŭ la Angla web).

Alfabetoj[redakti | redakti fonton]

Sameaj lingvoj uzas plivastigitan latinan alfabeton. Unuaj provoj skribi la samean estis faritaj jam en fino de 18-a jarcento, sed la evoluon de skriba formo malhelpis manko de unueca ortografio. Nur en 1978 la nord-samea ricevis unuecan ortografion, kiu estas uzata en ĉiuj tri landoj.

Nord-samea:[12] Áá Čč Đđ Ŋŋ Šš Ŧŧ Žž
Anar-samea: Áá Ââ Ää Čč Đđ Šš Žž
Skolt-samea: Áá Ââ Čč Ʒʒ Ǯǯ Đđ Ǧǧ Ǥǥ Ǩǩ Ŋŋ Õõ Šš Žž Åå Ää ( moliga signo ´)
Lule-samea en Svedio: Áá Åå Ńń Ää
Lule-samea en Norvegio: Áá Åå Ńń Ææ
Sud-samea en Svedio: Ää Öö Åå
Sud-samea en Norvegio: Ææ Øø Åå

Kildin-samea lingvo uzas plivastigitan cirilan alfabeton: Аа Ӓӓ Бб Вв Гг Дд Ее Ёё Жж Зз Ии Йй Ӣӣ Кк Лл Ӆӆ Мм Ӎӎ Нн Ӊӊ Ӈӈ Оо Пп Рр Ҏҏ Сс Тт Уу Фф Хх Цц Чч Шш Щщ Ъъ Ыы Ьь Ҍҍ Ээ Ӭӭ Юю Яя Јј Ѣѣ ʼ.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

La Patro Nia:

Nord-Samea:

Aççe min, don,
gutte læk almin.
Basotuvvus du namma.
Bottus du rika.
Shaddus du datto, moft almest,
nuft maidai ædnam alde.
Adde migjidi odna bæive min juokkebæivalash laibbamek.
Ja adde migjidi min velgidæmek andagassi,
nuftgo migis addep min velgolazhaidasamek andagassi.
Ja ale doalvo min gæççalusa sisa.
Mutto bæste min bahast erit.
Dastgo du læ rika ja fabmo ja gudne agalashvutti.
Amen

Lulea Samea:

Áhttje mijá
guhti le almen.
Ájlistuvvus duv namma.
Båhtus duv rijkka.
Sjaddus duv sidot gåk almen,
nåv aj ednamin.
Vatte midjij uddni mijá bäjvvásasj lájbev.
Ja luojte midjij suttojdimme ándagis,
nåv gåk mij aj luojttep mijá velgulattjajda.
Ja ale mijáv gähttjalibmáj lájddi,
ájnat várjjala mijáv bahás.
(Juhte duv le rijkka ja fábmo ja herlukvuohta ihkeven ájggáj.)
Amen.

Ekzemploj pri vortaj diferencoj inter sameaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

vorto/lingvo nordsamea sudsamea lulesamea anarsamea skoltsamea
Kantocigno Njukča njuktje sjnjuktja njuhčâ (jesmi) njuhčč
Reĝa aglo Goaskin aarhtse, sååjte goasskem kuáskim kuä'cǩǩem
Nikteo Skuolfi vaarhuge, jïjsenledtie guvggo skyelfi, jievjâoppuv tuõddârhõ'ppi

Fonto:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ĉ. 300 parolantoj en Svedio kaj Norvegio
  2. ĉ. 20 parolantoj en Svedio
  3. ĉ. 20 parolantoj en Svedio
  4. ĉ. 1500 parolantoj en Svedio kaj Norvegio
  5. la plej granda el sameaj lingvoj kaj havas ĉ. 30 000 parolantojn en Norvegio, Svedio kaj Finnlando.
  6. sää´mǩiõll, ĉ. 300 parolantoj en Finnlando kaj eventuale 20 - 30 parolantoj en Rusio.
  7. anarâškiellâ ĉ. 300 parolantoj en Finnlando
  8. самь Кӣлл; ĉ. 650 parolantoj en Rusio
  9. ĉ. 6 parolantoj, malaperanta
  10. mortinta en 19-a jarcento, nur kelkaj skribitaj fragmentoj konserviĝis
    Gramtrans Kemi-samea_lingvo-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Kemi_Sami
  11. la lasta parolanto mortis en 2003
  12. 12,0 12,1 Hans-Hermann Bartens (1989). Lehrbuch der saamischen Sprache. Hamburg: Helmut Buske Verlag. ISBN 3-87118-885-9.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]