Ursula Grattapaglia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ursula Grattapaglia
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de novembro 1932 (1932-11-30) (84-jara)
Lingvokapablo Esperanto
Familianoj
Edz(in)o Giuseppe Grattapaglia
v  d  r
Information icon.svg

Ursula GRATTAPAGLIA (naskiĝis en 1933 en Berlino) estas german-devena brazila esperantistino, administrantino de fondaĵo Bona Espero en Brazilo kun ŝia edzo Giuseppe. Ŝi estas membro de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Grattapaglia travivis la duan mondmiliton en Berlino kaj la orientaj germanaj provincoj, aneksitaj post la perforta elpelo de la germanoj de Pollando. Tio influis al ŝia posta esperantisteco. Ŝi eklernis Esperanton 16-jara, apud aliaj lingvoj, kaj ekde tiam aktivas en la movado, i.a. en la 1950-aj jaroj en Berlino. Post sesjara korespondado ŝi renkontis Giuseppe Grattapaglia kaj en la posta jaro ili geedziĝis.

Ŝi ekloĝis en Italio, aktivis pri kongreskaravanoj kaj eldonado de la itala landa Esperanto-revuo. Grattapaglia estis komitatano (1971-1992) kaj estrarano (1977-1983) de UEA. En sia profesia laboro kiel samtempa interpretisto en eŭropaj kongresoj, ĉefe en Italio kaj Germanio, ŝi utiligis okazojn por informi pri Esperanto, precipe politikistojn kaj ĵurnalistojn. Ekde 1974 ŝi laboras volontule kun sia edzo en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por protekti, eduki kaj instrui infanojn en socia risko. Apud tiu laboro ŝi dum la lastaj sep jaroj aktivas en la internacia Rotaria Movado favore al Esperanto.

En 2005, ŝi fariĝis honora membro de UEA, pro sia laboro por Bona Espero. Ŝi estas ankaŭ honora civitano de la urbo Alto Paraíso de Goiás.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Giuseppe Grattapaglia


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Mallonga filmraporto pri Bona Espero