Bona Espero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bona Espero en 2003

Koordinatoj: 14°8′1″S 47°37′5″U  /  14.13361°S, 47.61806°U / -14.13361; -47.61806 (Bona Espero) Bona Espero estas komunumo kaj bieno-lernejo por malriĉaj infanoj en Alto Paraíso, Gojaso, Brazilo.

Celoj kaj atingoj[redakti | redakti fonton]

En Bona Espero, esperantistoj protektas, edukas kaj instruas infanojn, kiuj ne havas familion, aǔ kiuj spertis mizerajn vivkondiĉojn. Ili estas alfabetigataj (ankaǔ pere de Esperanto kaj kun la kunlaboro de portempaj volontuloj) danke al la ekonomia subteno de esperantistoj el pluraj landoj kaj per grandaj plantaĵoj de fruktoarboj kaj ĉiuspeco de legomoj. La brazila ŝtato limigis sian helpon preskaǔ nur al senpaga livero de elektra energio. La instruistinoj estas pagataj de la ŝtato. Danke al la sindonemo de la prizorgantoj, jam pli ol 800 geinfanoj estis alfabetigitaj en la daǔro de la jaroj, multaj pasis pli altan edukadon, poste studis. Preskaǔ 30 el ili nun instruas en la najbaraj urbetoj kiel diplomitaj instruistoj kaj kelkaj iĝis elektitaj urbkonsilantoj.

Bona Espero uzas la lingvon Esperanto kiel internacian komunikilon. Sed la brazila/portugala estas la lerneja lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

B.E. estis fondita en 1957 de 6 esperantistoj (Arthur Velloso, Renato Diniz, Neuza Esteves de Araújo, Elisabeth Pointcaré, Inês Nunes de Andrade kaj Camélia Gomes da Silva). Kiel definitivan sidejon de tiu institucio oni elektis altebenaĵon, kiu troviĝas en la centro de Brazilo, norde 250 km de la ĉefurbo Brasília. Tiu loko situas proksime de la urbeto Alto Paraíso, en mediprotektata regiono, kie oni starigis la nacian parkon Chapada dos Veadeiros ("Altebenaĵo de cervĉasistoj") je alteco de 1212 metroj. Ili deziris fondi internacian esperantistan centron en kiu oni realigas socian laboron, agrikulturon por la memsufiĉo kaj kiel tria celo utiligi esperanton kulture loke, nacie kaj internacie. En 1974, post internacia alvoko venis Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia por volontule kunlabori. Ĝis nun ili vivas tie kaj membras en la kvinpersona estraro de BE.

Dum la jaro 1981 post vizito de la geedzoj Grattapaglia en Eǔropo estis fondita en Germanio la subtena organizo "Bona Espero r.a." en Münster, Germanio. La asocion motoris Margret Brandenburg, sed ŝi havis multajn helpantojn inter la esperantistoj de okcidenta Germanio: Tiu grupo de solidaraj esperantistoj dum pli ol tridek jaroj subtenis la socian agadon de la Institucio kaj membroj de tiu grupo ripete vizitis la bieno-lernejon dum la jaroj, ĝis kiam post la morto de Margret Brandenburg en 2012 decidiĝis fini la agadon de la subtena asocio en junio 2013. Dum la tuta tempo, per dediĉo kaj kunlaboro, kreiĝis bona strukturo por garantii al la infanoj kaj volontuloj komfortajn loĝeblecojn kaj estis plantitaj pli ol du mil fruktoarboj.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Tie la homoj sin nutras laŭ vegetara vivmaniero. La ĉefaj bazaj elementoj por pretigi la tagan menuon estas rizospagetoj aŭ legoma supo, fazeolojsojfaboj kune kun aliaj legomoj, kaj fruktoj. Ankaŭ lakto kaj fromaĝo troviĝas en la ĉiutagaj menuoj por provizi la geinfanojn per plia kvanto da proteinoj.

La bonesperanoj ricevas kvar manĝojn tage: matene, tagmeze, posttagmeze dum lerneja paŭzo kaj vespere. La galerio montras infanojn dum la lerneja paŭzo.

Nutraĵoj[redakti | redakti fonton]

En la lerneja farmo oni memproduktas, malgrandskale la necesajn legomojn por la komunumo, ĉar la grundo ne taŭgas por komerca agrikulturo. Tiu agrikultura aktiveco, kiu preskaŭ garantias memsufiĉon por ĉirkaŭ 36 loĝantoj, estas zorge realigata laŭ mediprotektaj metodoj. La kreskado de la legomoj kaj de la arbofruktoj estas stimulata per organikaj produktoj. Kiel kontraŭparazitaj rimedoj oni ne uzas kemiaĵojn, sed la multnombraj birdoj kaj aliaj bestoj kiuj vivas en la bieno solvas la problemon, repagataj per la fruktoj kaj de la legomoj kiuj kreskas en la ĝardenoj mem.

Tamen, por kelkaj kulturoj kiel fazeoloj, oni alŝutas kemiajn sterkaĵojn (riĉa en fosfato kaj kalio). Ankaŭ, dum la plantado de 500 arbidoj, estis alŝtutita al la grundo iom da da super fosfato, kun bov-sterkaĵo kaj tero.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej malnova konstruaĵo en BE

Kiam la fondintoj alvenis, ili trovis ruinojn kiuj poste estis riparitaj de Giuseppe kaj Ursula. Ili konstruis la "pioniran domon" apud la rivero Mulungu. En ĝiaj ruinoj vivis germana geografisto kiu mezuris la regionon Goiás kaj lasis la domon kiam li finis sian laboron. Tiu domo estis dum preskaŭ 30 jaroj la vivejo, la lernejo, manĝejo kaj kuirejo.

Dum la jaro 1989 la estraro decidis konstrui laborejon por instrui al la infanoj iom da man-laboro kaj ripari aŭ protekti la veturilojn aŭ la laborilojn.

En 1993 grupo de japanaj esperantistoj vizitanta BE pagis stelon por la paco.

En 2005 venis internacia grupo de Oomoto (interalie la nuna estrino) kiu pagis la konstruadon de la nuna lernejo kaj manĝejo; poste germanoj, francoj, brazilanoj kaj ĉinoj pagis aliajn partojn de la bieno.

La lago[redakti | redakti fonton]

la lago...
kun la pumpilo

La lago estas artefarita per digo. Ĝia lago permesas al BE havi ĉiam fluantan akvon por trinki[1], sin duŝi kaj akvumi la plantojn. La transporton de la akvo al la bonaesperanoj prizorgas ŝafofrapa pumpilo. Tiu pumpilo estas konsiderata kiel la koro de Bona Espero.

Je la komenco, la lago estis artefarita per muro sed post la alveno de Giuseppe kaj Ursula Grappatiglia, ĝi estis plu protektita kun tero.

Internacia helpo[redakti | redakti fonton]

Ekde la alveno de Giuseppe kaj Ursula, BE nur subvivis kun la persona mono de la homoj kiuj vivis tie. Sed iom post iom internacia mono venis el Francio kaj ĉefe el Germanio. Ekzemple, la lastan konstruaĵon de BE komencis mono de la Oomoto internacia. En 2004 Aneta UBIK el Germanio instruis la sekretojn de la ĉapelitaj literoj, antaŭe estis Marit Bohr kaj la franca Magali, la argentinano Alejandre kaj la franco Patrick, Katarína el Slovakio, Vitalij el Murmansk, Fernando el Urugvajo, Tobias kaj Gabriella, Krystoph kaj Agnieszka, Riccardo el Italio kaj Giovanna – estas preskaŭ senfina listo en la lastaj dudek jaroj de spontaneaj deziroj helpi.

Ekde la fondo multaj volontuloj venantaj de ĉiuj partoj de la mondo helpis en Bona Espero. Ĝi estas unu de la maloftaj manieroj per kiuj infanoj lernas esperanton aŭ renkontas eksterlandajn personojn.

Nun kaj ekde kelkaj dekjaroj, vigle kaj multe helpas germana asocio kiu sendas monon ĉiumonate por ke la lernejo pli komforte pluvivu.

Verkoj pri BE[redakti | redakti fonton]

Vizitanta Bonan Esperon Roman Dobrzyński ekde 25 jaroj, verkis du filmojn pri la loko montrantaj la diversajn ŝanĝojn, kiuj okazis tie. Laste li verkis libron Bona Espero - idealo kaj realo, prezentita dum UK 2008. Ekde tiam la libro en 2009 estis tradukita fare de geedzoj Grattapaglia al la portugala en Brazilo, kaj en 2011 al la ĉeĥa fare de Jan Pospíšil kaj Jindřiška Drahotová en Ĉeĥio.

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiam Bona Espero mendis kemian analizon de universitata instituto, la analizinto surpriziĝis, ĉar li neniam analizis tiom puran akvon. (Laŭ raporto de Guiseppe Grattapaglia, 2008/06/20)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]