Seula Esperanto-Kulturcentro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Seula Esperanto-Kulturcentro (Mallongigo SEK) estis fondita en la jaro 1991 en Seulo, Koreio por disvastigi Esperanton kaj riĉigi la Esperanto-kulturon. La nuna prezidanto estas LEE Jung-kee.

Internacia Renkontiĝo per Esperanto[redakti | redakti fonton]

SEK kaj Esperanto-Populariga Asocio de Japanio komune okazigas Internacian Esperanto-Renkontiĝo-n ĉiujare alterne jen en Koreio jen en Japanio. En la jaro 2018, ĝia 27-a renkontiĝo okazis en Japanio.

En la jaro 2006 Seula Esperanto-Kulturcentro kaj Zhaozuang Esperanto-Asocio okazigis la 1-an Internacian renkontiĝon en Zhaozuang.

Krom tiuj ĉi eventoj, SEK estas preta bonvenigi alilandajn samideanojn, kiuj volas konatiĝi kun koreaj samideanoj. Por alilandaj gastoj SEK prezentas gastigantojn kaj aranĝas kunsidon por reciproka kulturinterŝanĝo.

Ĉiumonata kurso de Esperanto[redakti | redakti fonton]

SEK okazigas monatan kurson ĉiumonate por civitanoj, kiuj volas lerni Esperanton. En la jaro 2018, decembre, la kurso rekordis per 320-a klaso de Esperanto; la instruado nun daŭris senpaŭze tra 27 jaroj.

Kultivado de Esperanto-kulturo[redakti | redakti fonton]

SEK okazigas monatan kanto-kunsidon en la kafejo LaŭliAn, kies mastro estas la esperantista muzikisto Laŭli. Sub lia gvido, ĉiumonate esperantistoj kunsidas kaj kantas kantojn en Esperanto.

Krome en la Kulturcentro troviĝas biblioteko kun ĉ. 600 Esperanto-libroj, sonbendoj kaj gazetoj, kaj libroservo kun propra retejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]