Esperanto-domo de Antverpeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Esperanto-domo de Antverpeno, ekde 2017.

En la Esperanto-domo de Antverpeno troviĝas la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kun oficejo, eldonejo, libro-servo kaj eta biblioteko. En la domo la membroj de la loka grupo La Verda Stelo ĉiusemajne kunvenas kaj tiam okazas prelegojn, plejofte en Esperanto. La eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo aperigas la revuojn Horizontaal kaj Monato, krom aliajn publikigaĵojn, plejofte esperantlingvajn.

La domo estas vizitebla ĉiun labortagon inter la 9-a kaj la 17-a horoj.

Adreso: Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antverpeno, koordinatoj: 51°12′49″N 4°24′38″O  /  51.2135379°N, 4.4105352°O / 51.2135379; 4.4105352 (Esperanto-domo de Antverpeno)Koordinatoj: 51°12′49″N 4°24′38″O  /  51.2135379°N, 4.4105352°O / 51.2135379; 4.4105352 (Esperanto-domo de Antverpeno)

Pasintece[redakti | redakti fonton]

Unuafoje en Antverpeno, en 1977 oni starigis apartan Esperanto-oficejon ekster privata domo, situinta Arsenaalstraat 5. Ĝi estis nomata "Esperanto-Centro" kaj gastigis la Grafikan Centron de UEA. Ekde 1981 Flandra Esperanto-Ligo luprenis domon konstruitan en la jaro 1897-a, situintan en la Frankrijklei 140. Dum la Universala Kongreso en Stokholmo en 1980 Institucio Hodler aĉetis ĝin. En la periodo 1981-1989 la domo estis la sidejo de la Grafika Centro, kaj de 1981 al 2016 la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kaj de la loka esperantista grupo.

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

Pro praktikaj kialoj la plej granda parto de la biblioteko de Flandra Esperanto-Ligo estis transdonata en 2016 [1] al Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kie ĝi nun estas integrita en la subkolekton "Esperanto". Tie ĉi la donacitaj publikigaĵoj iom post iom estas katalogataj ekde septembro 2016. Oni povas trovi la kompletan liston de la donitaĵoj (en 2017 nur parte katalogitaj kaj disponeblaj), kiu estis nomita "Flandra Esperanto-Biblioteko", helpe de tiu ĉi ligilo. La tutaĵo de la verkoj, rilataj al Esperanto kaj en Antverpeno konsulteblaj, sufiĉe bone donas imagon de la ekzistanta Esperanto-literaturo, ĉu pri fikcio ĉu pri nefikcio, kaj tradukaĵoj kaj originalaĵoj. Kompreneble la lingvo-problemaro ĝenerale estas abunde reprezentita, krom lernolibroj, gramatikoj, vortaroj, Esperantologio kaj interlingvistiko.

Bildaro : pasinteco kaj estanteco...[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komunuma Konsilantaro Antverpeno, kunveno de la 30-a majo 2016 : Cultuur, Musea en Erfgoed, Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience, Samenwerkingsovereenkomst Vlaamse Esperantobond v.z.w., 6 blz.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]