Horizontaal
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Horizontaal (ISSN 0772-540X) estas la membrogazeto de Flandra Esperanto-Ligo. Ĝia nomo konsistas el 2 nederlandlingvaj vortoj: horizon = horizonto kaj taal = lingvo. Alivorte: lingvo, kiu plivastigas vian horizonton. Samtempe horizontaal signifas 'horizontala'.)
Horizontaal estas plejparte en la nederlanda lingvo ĉar ĝi samtempe estas varba gazeto. Ĝia celo estas informi pri la internacia lingvorealeco kaj alvoki atenton pri lingvaj rajtoj kaj egaleco. Krome ĝi volas pligrandigi komprenon pri lingvoproblemoj kaj lingvaj minoritatoj.
La revuo aperas ĉiun duan monaton. Ĝi ankaŭ estas konsultebla en interreto en la paĝoj de FEL.
Horizontaal estas la posteulo de Esperanto-Panorama.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- nederlande Retpaĝo pri la revuo.
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- nederlande Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vorton "horizontaal".