Saltu al enhavo

Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto-Gastejo)
Skandinava Esperanto-Domo
Iamaj nomoj Esperanto-Gården
Zamenhof/Esperanto-objekto Redakti la valoron en Wikidata
Lando Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo
Geografia situo 59° 58′ 53″ N, 14° 10′ 31″ O (mapo)59.98128240626814.175341983616Koordinatoj: 59° 58′ 53″ N, 14° 10′ 31″ O (mapo) [+]
Skandinava Esperanto-Domo (Svedio)
Skandinava Esperanto-Domo (Svedio)
DEC
Situo de Skandinava Esperanto-Domo
Map
Skandinava Esperanto-Domo
vdr

Skandinava Esperanto-Domo (SED), ankaŭ konata per sia antaŭa nomo Esperanto-Gastigejo (nord-samee Esperanto-Gården), estas Esperanto-domo, kursejo kaj junulargastejo en Lesjoforso (sveda elp. leŝeFOŜ) en la provinco Vermlando, Svedio. Ĝin posedas ekde 2025 Esplora Instituto de Esperantologio, establo konektita al la Esperanta Civito.

Pasintece, ĝin proprietis internacia kooperativo kun individuaj membroj el pluraj landoj. La kooperativo kunlaboris kun aliaj asocioj kaj estis membro de Sveda Esperanto-Instituto (SEI). Esperantlingve estis uzitaj diversaj nomoj, inter kiuj la kooperativa estraro decidis uzi la formon Esperanto-Gastigejo.

Situanta en unu el la plej pitoreskaj regionoj de Svedio, ne for de la farmodomo kie vivis Selma Lagerlof, SED kunigas trankvilon al naturo ene de nuntempo, kreante unikan etoson por homoj kiuj volas promeni kaj eskursi bicikle, trovi inspiron por kleriĝi aŭ verki, ĝardenumi aŭ slojdi[1].

La unua fazo

[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Gastigejo fondiĝis en 1996, kiam Filipstada komunumo forvendis la terenon de iama maljunulejo kaj poste akceptejo por rifuĝantoj.

E-G situas ĉe la 60-a latitudo norde, preskaŭ meze inter Stokholmo kaj Oslo. Iniciatinto kaj multjara mastrumanto de E-G estis Lennart Svensson, Klipptorp. La loko ĝis nun plurfoje estis la okazejo de internaciaj Esperantaj renkontiĝoj, inter aliaj la E@I-seminario de 2002 kaj la Internacia Junulara Kongreso de 2003. En la jaro 2011 kaj 2014 tie okazis REF, la familia renkontiĝo[2].

Ĉiujare realiĝis internacia somera kurso en Esperanto-Gastejo en kiu eblis lerni la lingvon je pluraj niveloj. La kurso estis tradicie populara por familioj kun infanoj.

Ĝis 2022 la gastigejo estis malfermita dum la tuta jaro por individuaj gastoj kaj por grupoj. La enspezoj de la ordinara junulargasteja agado financadis la plutenon de la domo kaj agadojn por Esperanto. Interalie en la domo situas sufiĉe granda kolekto de libroj kaj periodaĵoj ĉefe en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj planlingvoj, kaj pluraj arkivaj materialoj. Esperanto-Gastigejo ankaŭ akceptis volontulojn dum la tuta jaro.

Esplora Instituto de Esperantologio

[redakti | redakti fonton]

Post tri-jara nefunkciado, dum majo 2025 la kooperativa societo kiu posedis la domon bankrotis kaj dum septembro, laŭ decido de la sindiko, la domo estis vendita al Pro Esperanto, la "banko" de la Esperanta Civito. Ĝi estas nun flegata kaj renovigata sub la nomo Skandinava Esperanto-Domo (SED)[3].

Emblemo de EIE, nova posedanto de la Skandinava Esperanto-Domo.

SED proponos loĝadon laŭ la naturamikaj reguloj, kun la eblo mem kuiri aŭ ĉe la remtero mendi supon plus nevarman manĝon. La tarifoj varias laŭ la dezirata nivelo de memmastrumado: maksimumon oni atingas se oni mendas ĉiun servon, de lit- kaj viŝtukoj ĝis fina purigado, de simpla uzo de la kuirejo ĝis manĝo. Eblas ankaŭ saŭno[1].

SED gastigos kursojn, seminariojn, konferencojn, eĉ kongresojn. Ĝi rolos kiel kultura poluso por Esperantio en norda Eŭropo kaj apud la balta maro. Certe okazos aranĝoj ankaŭ en aliaj lingvoj (kulture, turisme, sporte), sed la prioritaton ricevos tiuj en la nia.

Stiftelsevägen 1, 682 60 Lesjöfors (Svedio)

Skribu al: se_legacio@esperantio.net

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]