Vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vortaro estas listo de vortoj de iu lingvo kun diversaj informoj pri ilia uzado. Ĵargone vortarfarado estas nomata leksikografio, vortarfarantoj estas nomataj leksikografoj.

Konsisto laŭ specoj[redakti | redakti fonton]

Vortaro konsistas el noticoj, kiujn oni kutime nomas artikoloj. Ĉiu notico enhavas almenaŭ unu kapvorton. Iuj vortaroj en sama notico priskribas plurajn kapvortojn, ekzemple sub la kapvorto tablo priskribas ankaŭ tabla, skribotablo, kaj tiel plu.

Difinvortaro prezentas difinon por ĉiu senco de kapvorto. aldone al difino aŭ difinoj ĝi ofte prezentas elparolon, fleksiojn, ekzemplajn frazojn, ilustraĵojn. Ĝi ankaŭ povas referenci al aliaj vortoj rilataj al la kapvorto laŭ formo, ekzemple:

aŭ rilataj al la kapvorto laŭ senco, ekzemple:

Oni povas nomi rilatvortaroj la verkojn, kiuj mencias nur intervortajn rilatojn. Iuj koncernas nur formojn, ekzemple rimvortaroj… Aliaj koncernas sencrilatojn, kaj oni kelkfoje nomas ilin tezaŭroj.

Fakvortaro estas vortaro de faklingvo, ordinare pri pli ampleksa temo ol terminaro kaj kun pli priskriba intenco. Tiaj povas esti teĥnika vortaro, ĥemia vortaro kaj similaj.

Tradukvortaro prezentas por ĉiu kapvorto tradukojn en cellingvo. En tradukvortaro ekzemploj kaj frazeologio pli gravas ol en unulingva vortaro, ĉar unu vorto ricevas diversajn tradukojn laŭ la kuntekstoj.

Nova speco de traduka vortaro estas frazaro, kiu tradukas nur unuopajn frazojn. Se oni serĉas tradukon por vorto, oni serĉas la frazojn, en kiuj tiu vorto estas uzata. Ĝis nun eble la sola speco de tia frazaro estas la interreta Tatoeba. Enestas en oktobro 2010 ĉ. 500.000 frazoj, el kiuj po ĉ. 150.000 estas anglaj kaj japanaj; en Esperanto estas ĉ. 20.000 frazoj.

Dulingvaj vortaroj ekzistas deĉifraj kaj kodigaj. Ekzemple kiam angla-franca vortaro estas destinita por francoj, ĝi estas deĉifra (helpas kompreni anglan tekston), kiam ĝi estas destinita por angloj, ĝi estas kodiga (helpas krei tekstojn en la franca). Vortaro destinita por francoj havas ĉiujn klarigojn franclingvajn, vortaro servota al angloj havas la samajn klarigojn angle. Sed ili diferencas ankaŭ laŭ elekto de la kapvortoj kaj laŭ ilia traduko, ĉar unu rezulton oni ricevas el vidpunkto kiel kompreni anglan vorton kaj alian rezulton el vidpunkto kiel trovi plej taŭgan ekvivalenton en la franca.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Papera vortaro konsistas el ĉefparto, kiu entenas la noticojn, kaj eventuale el krompartoj, kiaj kompletigaj listoj kaj indeksoj. La ordigo de noticoj estas plejofte aboca, laŭ la alfabeto. Fakvortaroj kelkfoje preferas iun sisteman ordigon laŭ temoj kaj subtemoj. En ĉiuj okazoj indekso povas prezenti la alian ordon: tema indekso kompletigas aboce ordigitan noticaron, aboca indekso kompletigas teme ordigitan noticaron. Iuj vortaroj apartigas iujn informojn en proprajn listojn: mallongigoj, proverboj, gramatikaĵoj…

Papera ambaŭdirekta tradukvortaro havas du partojn: de la unua al la dua lingvo, kaj de la dua al la unua.

Komputaj vortaroj povas imiti la ordojn de paperaj vortaroj. Sed taŭgaj serĉiloj adaptas laŭvole la prezenton de la informoj, tiel ke la demando pri strukturo kaj ordigo iĝas demando pri taŭgaj serĉalgoritmoj kaj interfacoj.

Principoj de vortaroj[redakti | redakti fonton]

Delonge estas debato pri la principoj de vortaroj: ĉu vortaro spegulu la ĉiutagan uzon de lingvo, aŭ ĉu ĝi spegulu ties "ĝustan" uzon - ĉu ĝi priskribu aŭ preskribu? En Anglio, ekzemple, vortaroj eldonitaj de akademiaj eldonistoj kiel Oxford University Press antaŭe ofte emfazis la "ĝustan" uzon. Hodiaŭ vortaro ĝenerale spegulas la ĉiutagan lingvon, tamen ofte estas avertoj pri neformala, familiara kaj slanga uzadoj de vortoj kaj pri kazoj kie iu uzo de vorto aŭ esprimo povus ofendi. La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto indikas kie la aŭtoroj kredas ke iu (fojfoje ofte vidata) uzo de vorto evitindas, sed plejparte tio ne estas kutime en alilingvaj modernaj vortaroj.

En Britio la unuaj vortaroj (ekzemple tiu de Samuel Johnson) ludis gravan rolon rilate la normigon de la literumo de la angla.

En multaj lingvoj estas dialektoj kaj regionaj formoj de la lingvo. Leksikografoj devas decidi ĉu vortaro enhavos tiajn variaĵojn. Foje estas apartaj vortaroj por dialektoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]