The Oxford Dictionary of Quotations

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Oxford Dictionary of Quotations
topic dictionary
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldonejo Oxford University Press
vdr

The Oxford Dictionary of Quotations [La Oksforda Vortaro de Citaĵoj], unue publikigita de la Oxford University Press en 1941, estas vortaro, kiu listigas mallongajn citaĵojn, kiuj estas oftaj en la angla lingvo.

La libro komenciĝas per antaŭparolo klariganta la esprimon "quotation" [citaĵo] ĉar estas malfacile diferencigi inter citaĵoj kaj similaĵoj kiel proverboj, kapta-frazoj, kaj idiotismoj.

La vortaro estis kompilita de ampleksaj pruvoj de la citaĵoj, kiuj estas efektive uzataj laŭ la maniero en kiu ili estis listigitaj.

Ĉi tiu libro ne estas - kiel multaj citaĵaj vortaroj - subjektiva antologio de la preferataj citaĵoj de la redaktisto, sed objektiva selektado de la citaĵoj plej vaste konataj kaj uzataj. Populareco kaj konateco estas la ĉefaj kriterioj por inkludo, kvankam neniu leganto verŝajne konos ĉiujn citaĵojn en ĉi tiu vortaro. La citaĵoj estas prenitaj el romanoj, teatraĵoj, poemoj, eseoj, paroladoj, filmaj radiaj kaj televidaj elsendoj, kantoj, reklamoj kpt.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]