Hiponimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hiponimo (de Helena vorto signifikanta "subnoma") estas vorto kiu havas la samajn semantikajn trajtojn kiel alia, pli ĝeneraleca vorto (kiu estas hiperonimo de la hiponimo), plus kelkajn aldonajn, kiuj precizigas kaj unikigas ĝin. Ekzemple rozo estas hiponimo de floro, sed neniel sinonimo. La du vortoj ne libere interŝanĝeblas.

Iam lingvisto C. E. Bazell diris: "Ni havas hiponiman rilaton kiam oni povas senvarie anstataŭigi unu vorton per alia, sed ne inverse, sen ŝanĝi la signifon."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]