Spagetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Spageto)
Spagetomanĝantoj, ĝenrisma foto el Napolo, antaŭ 1886
kuiritaj spagetoj (sen aldonaĵo)
kun aldono de tomatosaŭco kaj raspita fromaĝo
industriaj spagetoj

Spagetoj estas nudeloj el durum-tritiko kiuj havas rondan transversan sekcon, diametron de ĉirkaŭ 2mm kaj longon de ĉirkaŭ 30cm.

La nomo spagetoj (ital. spaghetti: de spago = ŝnuro, malgrandiga formo spaghetto, pluralo spaghetti) kaj la manĝaĵo mem devenas de Italio.

Ne disrompu spagetojn antaŭ la kuirado. En Italio oni kutime miksas la spagetojn kun la saŭco jam antaŭ surtabligi ilin, plej ofte en la pato en kiu oni ankaŭ preparis la saŭcon.

La kutima maniero manĝi spagetojn estas survolvi ilin sur forkon ĉe la interna rando de la telero, sed estas ankaŭ eble helpe uzi kuleron, kvankam iuj italoj ne estimas tion. Distranĉi la spagetojn per tranĉilo ne estas rigardate kiel bona ĉetabla konduto, krom se oni faras tion por la infanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Atestoj pri pastaĵoj abundas jam en la romia aĝo.[1] La plej antikva atesto de pastaĵoj tre similaj al nuntempaj spagetoj venas de araba vojaĝanto, Idrisi, kiu en 1154 estis en Sicilio kaj vidis en la vilaĝo de Trabia apud Palermo "manĝaĵon el faruno kun la formo de fadenoj".[2]

Estas tamen atestoj de manĝaĵoj similaj al spagetoj ankaŭ en Azio, ekzemple riŝtaraŝta en la 13-a jarcento, kvankam la preparo havas etajn diferencojn.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Del Conte, Anna. “Pasta through the ages”, Anna Del Conte on Pasta (angle).
  2. 2,0 2,1 Huang, H.T.. (2000) Fermentations and Food Science, Science and Civilization in China (angle), p. 494.