Ŝafofrapa pumpilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Funkciado de ŝafofrapa pumpilo:
1. enfluo en la tubon
2. elfluo ĉe la ellasvalvo
3. akvolivera tubo
4. ellasvalvo
5. premfrapa valvo
6. premujo
La pumpilo de Bona Espero

Ŝafofrapa pumpilo (aŭ frapleviloakvoŝafiĉo) estas cikle laboranta pumpilo pelata per akvoenergio.

Ŝafofrapa pumpilo utiligas la premfrapan efikon por levi parton de la akvo, kiu pelas la pumpilon, al pli alta nivelo. Ĝi estis inventita en 1796 de la franco Joseph Michel Montgolfier, la pli aĝa el la fratoj konstruintaj la varmaerbalonon.

La pumpilo estas aparte taŭga por uzo en regionoj sen elektro, ĉar neniu energio krom tiu de la falanta akvo estas bezonata por la funkciigo.

Ĉar la pumpilo havas nur du moveblajn partojn, nome la du valvojn, ĝi estas facile kaj malmultekoste konstruebla, la tuta mekanismo tre fidinde kaj riparado - malofte bezonata - estas simpla.

En Esperantujo la plej konata ŝafofrapa pumpilo troviĝas en Bona Espero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]