Militrakonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Militrakonto estas esplorprojekto pri Esperanto kaj la dua mondmilito, kiu celas esplori transnacian aliron al tiu ĉi milito pere de la literaturo en Esperanto. Krome, oni intervjuas veteranajn esperantistojn, kiuj rakontas unikajn informojn kaj travivaĵojn pri la milito. En tiu kadro la dua mondmilito estas komprenita laŭ ampleksa perspektivo, tiel ke inkluziviĝas ankaŭ la militoj en Hispanio kaj Azio en la tridekaj jaroj, kaj la korea milito. En la retejo pri la projekto, ĉiu slipo enhavas rigard-altiran bildon, kiu interplektiĝas kun la teksto. Kelkaj el la teamanoj estas Pascal Dubourg-Glatigny, István Ertl, Catherine Gousseff, Javier Alcalde, Ulrich Lins, Roberto Pigro, Joseph Essertier, Javier Guerrero kaj Carlo Minnaja.

Pritraktataj temoj[redakti | redakti fonton]

Homoj[redakti | redakti fonton]

Ursula Grattapaglia, Trifon Ĥristovski, Aleksander Nakov, Carlo Nicolodi, Paul Neergard, Petr Ginz, Norbert Barthelmess, Åge Kjelsø, Přemysl Pitter, Gassy Marin, Anna Rosselló, Trinitat Garcia, Verda Majo, Stanley Ivanson, Francis Bertrand Breakspear, Miyamoto Masao

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Maskerado ĉirkaŭ la morto, Naskitaj sur la ruinoj Okinavo, Kiel akvo de l' rivero, Londonanidoj, La granda kaldrono, Tiberio, Rakontu samideano!, Homoj kaj riveroj, Kroata Milita Noktlibro, Flustr’ el uragano, Medalionoj, Tagoj kaj ruinoj, Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso, Diablidoj

Revuoj[redakti | redakti fonton]

Malgranda Revuo, Senŝtatano, La Pirato

Asocioj[redakti | redakti fonton]

Internacio de Proleta Esperantistaro, Londona Esperanto-Klubo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]