Andreu Nin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Andreu Nin
Personaj informoj
Naskonomo Andreu Nin i Pérez
Naskiĝo 4-an de februaro 1892 (1892-02-04)
en El Vendrell
Morto 20-an de junio 1937 (1937-06-20) (45-jara)
en Madrido
Kaŭzo de morto Senhaŭtigo
Ŝtataneco Hispanio
Profesio politikisto, tradukisto, verkisto, sindikalisto, esperantisto
Lingvoj kataluna lingvo, Esperanto, rusa lingvo, hispana lingvo
Familianoj
Infano Maria Antònia Simó i Andreu
v  d  r
Information icon.svg

Andrés NIN i PÉREZ (naskiĝis la 4-an de februaro 1892 en Vendrell, Taragono, mortis la 20-an de junio 1937 en Alcalá de Henares), ĉefe konata kiel Andreu NIN, estis hispana politikisto kaj sindikatisto. Nin, kiu krome laboris kiel instruisto kaj ĵurnalisto, estis fondinto de la Laborista Partio de Marksista Unuiĝo (POUM) kaj iĝis unu el la ŝlosilaj figuroj de la marksismo revoluciema de la unua duono de la 20a jarcento en Hispanio. Li malaperis (estis malaperigita) dum la daŭro de la Hispana Enlanda Milito, post esti arestita fare de la aŭtoritatoj respublikaj kie hegemoniis la regado de komunistoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Spite malriĉa deveno — li estis filo de ŝufaristo kaj kamparanino—,[1] danke al gepatraj klopodoj kaj al propra inteligento li sukcesis iĝi instruisto kaj translokiĝi al Barcelono tuj antaŭ la Unua Mondmilito.[2] Kvankam li instruis dum ioma tempo, en laika kaj liberecana lernejo, tuj dediĉis sin al ĵunslismo kaj politiko.

En 1911 li aliĝis al la katalunisma federisma movado,[3] sed la tiama socia konfliktaro evoluigis rapide al klasbatalaj idearoj. La jaro 1917 estis ŝlosila por lia vivo: okazintaĵoj kiaj ĝenerala striko de aŭgusto, la Rusia revolucio aŭ la luktoj inter la barcelonaj dungistaro kaj sindikatoj, ĉefe la Confederación Nacional del Trabajo (CNT), markis lin profunde. Li dekomence aliĝis al la Partido Socialista Obrero Español (PSOE), sed tuj li ŝanĝis al la revolucia sindikatismo kaj aliĝis al la CNT, en kiu post ĉeesti en la dua kongreso de 1919, li defendis ĝisn eniron en la Komunistan Internacion kaj anstataŭis kiel ĝenerala sekretario de la Nacia Komitato Evelio Boal, kiu estis estinta murdita . En novembro de 1920 la propra Nin suferis atencon fare de la tiel nomita Liberaj Sindikatoj (fare pafistoj dungitaj de la barcelona dungistaro) kiu preskaŭ mortigis lin.[4]

Politika agado[redakti | redakti fonton]

En la nacia kunsidp de la CNT okazinta en Ilerdo la 28an de aprilo de 1921, li estis elektita kiel unu de la delegitoj kiuj estis senditaj al Moskvo al la kongreso de la Tria Internacio kaj al la fonda kongreso de la Ruĝa Sindikata Internacio (Profintern) kun Joaquín Maurín, Hilario Arlandis kaj Jesús Ibáñez; [5] kaj iĝis ŝlosila figuro de ambaŭ internacioj (la CNT estis abandoninta la Komunistan Internacion en 1922). Tamen, dum sia veturo en Moskvo li ekadmiris la rusian revolucion,[6] post kio li abandonis la anarkiismon kaj fariĝis komunisto.[7] Nin, kiu ĉeestis ankaŭ al la dua kongreso de Profintern,[8] loĝis dum ioma tempo en Moskvo,[9] epoko en kiu unue li laboris por Nikolaj Buĥarin,[10] kaj poste li iĝis sekretario de Leo Trocki, unu el la bolĉevikaj estroj dum la revolucio.[11] Danke al laborposteno en Profintern, Nin povis viziti Francion, Italion kaj Germanion.[12] El 1926, li apartenis al la nomata «Maldekstra Opozicio» estrita de Trocki, kiu oponis kontraŭ la ascendo de Josif Stalin ene de la Komunista Partio de Sovetunio,[13] pro kio Nin devis abandoni Sovetunion en 1930.

Li ekregis la rusan kaj poste produktos gravajn tradukojn al la kataluna lingvo, de verkoj konsideritaj klasikaj, el rusaj romanistoj de la 19a jarcento. Reveninte al Hispanio, Nin ludis gravan rolon en la formado de grupo de trockisma tendenco (bolŝeviko-leninisto), nome la Izquierda Comunista de España (ICE, Komunista Maldekstreo de Hispanio), en majo de 1931. La ICE tuj iĝis un grupo aliĝinta al Internacia Maldekstra Opozicio kaj li ekpublikigis la gazeton El Soviet. Tamen, kvankam li disponis el kelkaj elstaraj aliĝintoj, la Izquierda Comunista estis grupo tro malgranda kaj ne havis realan influon en la politika vivo hispana. Kvankam ĝi estis konsiderata trockisma partio opozicianta al Stalino, el sia ekzilo en Norvegio Trocki mem akre kritikis ties politikan direkton.[14]

Reveninte al Hispanio, Nin trovis landon tre diferencan disde tiu kiun li estis forlasinta, ĉefe post la proklamo de la Dua Hispana Respubliko. Li formis parton de la Laborista Alianco kaj partoprenis en agado de la okazintaĵoj de oktobro de 1934 en Katalunio.

Andreu Nin, Juan Andrade kaj aliaj estontaj gvidantoj de la POUM forlasis la Hispanan Komunistan Partion (HKP) por starigi partion nomatan Komunistan Maldekstron, sin bazinte sur tezoj de la trockiista kontraŭstaro. Tamen, ili rompis kun Trockij, kiam tiu ĉi ordonis al ili fari "enigismon" en la Socialistan Partion, por ke ili formu ene de ĝi revolucian frakcion. Anstataŭ obei lin, ili decidis en 1935 kunfandiĝi kun la partio Laborista kaj Kamparana Bloko' (katalune: Bloc Obrer i Camperol,[15] nome antikva kataluna federacio de la Komunista Partio, kiu rompis kun tiu ĉi dum la superrego de la "maldekstrega" tendenco en la Kominterno, ĉefe ĉar ĝi ne konsentis la aferon pri la "ruĝaj sindikatoj" kaj la katalunan nacian demandon), gvidata de Joaquim Maurín. La Kataluna Komunista Partio, gvidata de Jordi Arquer (kiu ĉiam sin tenis sendependa de la HKP, ĉefe pro katalunnaciismo), unuiĝis kun ambaŭ organizaĵoj por starigi la POUM-n komence de la jaro 1936. Tamen pri iuj aferoj (ĉefe la kritiko al la stalinismo) la POUM sintenis simile al Trocki –sed ankaŭ al Marceau-Pivert ekzemple.[16]

Nin estis nomumita membro de la plenumkomitato de la nova partio kaj direktoro de ĝia publikaĵo, La Nueva Era (La nova erao); la venontan jaron li estis elektita ĝenerala sekretario de POUM. En majo 1936 li estis annkaŭ elektita ĝenerala sekretario de la sindikato Federación Obrera de Unidad Sindical (FOUS), kiu gravis almenaŭ en la katalunaj provincoj de Ilerdo, Gerono kaj Taragono.[17]

Hispana Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Post la eksplodo de la enlanda milito, Andrés Nin iĝis la maksimuma estro de la POUM. Ĝis julio de 1936 la partio estis havinta limigitan publikan vivon en la kataluna politiko, kaj eĉ malpli en la cetero de Hispanio. Tamen, el tiu momento Nin kaj aliaj estroj de al POUM ekkoniĝis ekster ties tradiciaj devenejoj, kaj ofite parolis publike.[18]

Nin post formi parton de la kataluna ekonomika konsilantaro Consell d'Economia de Catalunya inter aŭgusto kaj septembro 1936, la 26an de septembro Nin estis nomumita Konsilisto pri Justico de la Generalitato de Katalunio.[19] La 14an de oktobro 1936 li dekretis la kredon de la Popolaj Tribunaloj.[20] La agado de Nin kiel Konsilisto pri Justico estis sufiĉe disputata. Dum tiu epoko, Nin nomumis kiel akuzisto iaman kvazaŭpafisto kiu dum la juĝoj kondutis kvazaŭ bravulaĉo.[21] Dum tiuj monatoj la eksterjuraj ekzekutoj pluokazis, kaj ŝajne Nin ne reagis. Kiel la historiisto Hugh Thomas asertas, "Nin ne karakteriziĝis pro humanaj sentoj rilate al la «burĝaro»".[22] Ankaŭ la milicanoj de POUM kontribuis al la subpremado de faŝistoj kaj "malamikoj de la popolo".[23] Aŭtune, Nin proponis al la prezidento de la Generalitato, nome Lluís Companys, la eblon akcepti kiel rifuĝinto Leon Trocki, kiu tiam devis eliri el Norvegio pro soveta premaro.[24] Tio ne plaĉis al la komunistoj de la Partit Socialista Unificat de Catalunya (PSUC), kiu same partoprenis en la registaro de la Generalitato. La 24an de novembro la PSUC faris al la CNT proponon pri nomumado de nova registaro de la Generalitato, kiu inkludis la eliron de Nin kiel Konsilisto pri Justico.[25] Multaj anarkiistoj ne multe aprezis Nin, kiu estis konsiderata iel perfidinto al la CNT,[26] pro kio ili traktis tion kiel konflikto inter marksistoj.[27] Andrés Nin pluis en la posteno ĝis la 16a de decembro, kiam li estis elpostenigita pro la ŝanĝo de la konsilantaro.[28] Laŭ Nin mem rakontis poste en sia demandaro, Josep Tarradellas avertis al li pri la danĝero kiu venos al la POUM kaj al ties estroj.[29]

Dum la printempo de 1937 la polico respublika ekhavis supozitan leteron verkita de Nin al Francisco Franco, laŭ kiu la trockismeca estro apogus planon de insurekcio de la kvina kolono madrida; la letero, reale falsaĵo fare de la soveta NKVD,[30] konstituis unu de la ĉefaj akuzaĵoj kontraŭ Nin.[31] Post la Majaj Tagoj de Barcelono, la komunista kampanjo kontraŭa al la POUM intensiĝis. Ties estroj estis malferme akuzitaj kiel faŝistoj kaj komplotantoj kun Franco.[32] Jam la 28an de majo la komunista permaro atingis ke la aŭtoritatoj malpermesu la cirkuladon de la gazeto de al partio, nome La Batalla (La batalo).[33]

La 14an de junio la ĝenerala direktoro de sekureco, la kolonelo Antonio Ortega Gutiérrez, komunikis ke la estro de la soveta NKVD en Hispanio, nome Aleksander Orlov, indikis al li ke oni arestu ĉiujn la estrojn de la POUM.[34]Tamen la ĝenerala sekretario de la PCE, José Díaz Ramos, montris profundan malemon. Li kritikis tiun ideon kaj kontraŭis la reprezentanton de la Komintern en Hispanio, Victorio Codovilla. Díaz kritikis ke la sovetunianoj agadas en Hispanio kiel eksterlandaj agentoj.[35] La ministro, kiu estis la komunisto Jesús Hernández, parolis rekte kun Orlov pri tio. La estro de la NKVD asertis ke ekzistis pruvaron kiu rilatigis la trockisman partion kun la frankisma spionaro, kaj ke necese la registaro ne havu konon de tiu plano ĉar la ministro pri internaj aferoj, nome Julián Zugazagoitia, estas amiko de kelkaj el la estroj de la POUM.[36] La 16an de junio la respublikaj aŭtoritatoj fermis la sidejon de la POUM en la Hotelo Falcón, kaj la estraro de la partio estis arestita de la polico. Laŭ la atesto de Julián Gorkín, la polico respublika estis akompanata de du eksterlandanoj, kiuj laŭ suspekto de Gorkín estis agentoj de la soveta sekreta servo.[37] Andrés Nin estis separata de la cetero de la estraro de la partio, kiel Julián Gorkin kaj José Escuder, kiuj estis enprizonigitaj de Madrido kaj Barcelono. Post esti separata de la aliaj, Nin malaperis.[38]

Polemiko pri lia morto[redakti | redakti fonton]

Nin estis portita al Alcalá de Henares, proksime de Madrido; tie estis grava bazo de la sovetoj en la respublika Hispanio.[39] En marto de 2008 troviĝis hazarde komunan fosejon kun restaĵoj de kvin homaj korpoj de la epoko de la enlanda milito. Tiam oni indikis ke eble unu de la korpoj estis de Andreu Nin, malaperinta el la somero de 1937.[40] Poste oni asertis ke Andrés Nin suferis pridemandaron kaj torturon dum la tagoj post sia aresto. Hugh Thomas asertas ke Nin estis translokigita aŭte el Barcelono, kaj poste alportita al la Katedralo de Alcalá de Henares, kiu funkciis kiel prizono privata de la soveta NKVD.[41] Kelkaj asertas ke li mortiĝis en Alcalá de Henares. Tamen, kelkaj detaloj pri lia morto, ĉu li suferis torturojn aŭ ne antaŭ sia ekzekuto, restas neklarigita.[42] Laŭ Paul Preston, eble Nin estis mudita la 22an de junio pere de senhaŭtigo,[43] pro ordono de Orlov. Multajn jarojn poste, Orlov, post ekzilo en Usono, klopodis senkulpigi sin pri la morto de Nin kaj kulpigis pri tio supozitan sovetan agenton, nome "Bolodin", kiu estus veninta intence el Sovetunio.[44] Tamen, ne estas pruvaro pri ties ekzisto. Estas malmultaj duboj ĉu la ordono de ekzekuto de Nin venis el Moskvo.[45] Siaflanke, Thomas asertas ke eble li estis murdita en la parko de El Pardo,[46] ĉe Madrido, sed la fina destino de liaj restaĵoj plu estas mistero.

Malmultajn tagojn post lia aresto, en la respublika Hispanio ekis onidiroj ke Andrés Nin estis murdita. Fariĝis kampanjo kun la moto: «Kie estas Nin?».[47] La eksa ministrino pri Sano, la anarkiisto Federica Montseny, estis unu de la ĉefaj gravuloj kiuj metis la demandon publike.[48] En la propra respublika registaro ne estis klara kio estis okazinta: kelkaj ministroj socialistaj demandis du ministrojn komunistajn, kiuj diris ke ili ne sciis pri tio okazinta rilate al tiu afero. La versio duonoficiala kiu ekcirkulis temis ke Nin estis liberigita de la ĉeka fare de "liaj amikoj de la Gestapo". Laŭ Hugh Thomas, la sovetoj organizis falsaĵon en kiu li uzis germanajn membrojn de la Internaciaj Brigadoj kiuj ŝajnigis esti agentejoj de la Gestapo naziisma.[49] Tion diris ankaŭ Juan Negrín, ĉefministro de la Respubliko.[50] El komunista etoso oni respondis «En Salamanko aŭ Berlino»[51] al la kampanjo pri la fino de la komunistestro. Laŭ Ricardo Miralles kaj Hugh Thomas, Negrín estis konscia pri la vero pri la okazintaĵo dekomence, kvankam li ripetis la malverŝajnan version pri la Gestapo;[52][53] Thomas aldonas ke la kazo Nin reale temis pri "malpura afero", sed ke la respublikestroj solvis ke estis malpli bone ne ĝeni la sovetunianojn por pluricevi la aprezatan militan helpon.[54] Aliflanke, la respublikaj estroj kaj ministroj ne sentis specialan aprezon por la estro de tiu malgranda partio, konsiderata de ili simpla "grupo de agitistoj kiuj faris malprofiton al la milita klopodo".[55] Julián Zugazagoitia, tamen, li komentis ke tiu agado estis realigita sen kono aŭ konsento de la respublika registaro.[56]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Les dictadures dels nostres dies (1930)
  • Els moviments d'emancipació nacional (1935)
  • Pelai Pagès, eld. (2007). La revolución española. (1930-1937). [2] Alirita la 1an de Februaro 2017.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martins, 2014, p. 159.
  2. Martins, 2014, p. 159.
  3. Gutiérrez Álvarez,, pp. 270-271.
  4. Meaker, 1974, p. 390.
  5. Payne, 2004. Ruipérez, 1979.
  6. Thomas, 1976, pp. 140-141.
  7. Thomas, 1976, p. 88.
  8. Meaker, 1974, p. 452.
  9. Thomas, 1976, pp. 140-141.
  10. Alba, 1983, p. 97.
  11. Thomas, 1976, p. 759.
  12. Alba, 1983, p. 74n.
  13. Thomas, 1976, p. 143.
  14. Thomas, 1976, p. 144.
  15. Alexander, 2007, p. 755.
  16. Pri la agado de la Komunista Maldekstro kaj pri tre interesa trockiisma analizo pri la revolucio kaj la milito oni vidu: MUNIS, Georges: Jalones de derrota, promesa de victoria. Crítica y teoría de la revolución española (1930-1939). [Spertaĵoj pri malvenko, promeso pri venko. Kritiko kaj teorio pri la hispana revolucio (1930-1939)]. Madrido: Zero 1977
  17. Alexander, 2007, p. 776.
  18. Thomas, 1976, p. 330.
  19. Thomas, 1976, p. 463.
  20. Gallego, 2008, p. 594.
  21. Benavides, 1946, p. 226.
  22. Thomas, 1976, p. 762.
  23. Thomas, 1976, p. 330.
  24. Alexander, 2007, p. 774.
  25. Alexander, 2007, pp. 774-775.
  26. Thomas, 1976, p. 576.
  27. Alexander, 2007, p. 775.
  28. Thomas, 1976, p. 576.
  29. Preston, 2011, p. 529.
  30. Viñas, 2007.
  31. Thomas, 1976, pp. 757-758.
  32. Thomas, 1976, p. 756.
  33. Thomas, 1976, p. 758.
  34. Thomas, 1976, p. 758.
  35. Thomas, 1976, p. 759.
  36. Thomas, 1976, pp. 758-759.
  37. Alexander, 2007, p. 981.
  38. Alexander, 2007, p. 981.
  39. Saleta, Fermín (8a de marto de 2008). «Andreu Nin, un esqueleto incómodo». ABC. [1] Alirita la 1an de februaro 2017.
  40. Investigan si los restos de de Andreu Nin están en una fosa de Alcalá, El País, 7a de de marto de 2008.
  41. Thomas, 1976, p. 760.
  42. Sennett, 2014, p. 263.
  43. Preston, 2004, p. 182.
  44. Thomas, 1976, p. 760.
  45. Sennett, 2014, p. 264.
  46. Thomas, 1976, p. 761.
  47. Thomas, 1976, p. 760.
  48. Alexander, 2007, p. 987.
  49. Thomas, 1976, p. 762.
  50. Thomas, 1976, pp. 761-762.
  51. Alexander, 2007, p. 985.
  52. Miralles, 2003.
  53. Thomas, 1976, pp. 759-762.
  54. Thomas, 1976, pp. 759-762.
  55. Thomas, 1976, pp. 759-762.
  56. Alexander, 2007, p. 985.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alba, Víctor (1975). Dos revolucionarios, Andreu Nin, Joaquín Maurin, Seminarios y Ediciones: Madrid. ISBN 84-299-0074-8.
  • ——— (1983). The Communist Party in Spain, Transaction Books: New Brunswick. ISBN 0-87855-464-5.
  • Alexander, Robert J. (2007) [1999]. The Anarchists in the Spanish Civil War, Volume 2. Londres: Janus Publishing Company.
  • Benavides, Manuel (1946). Guerra y Revolución en Cataluña. México: DeBOLS!LLO.
  • Gallego, Ferran (2008) [2007]. La crisis del antifascismo: Barcelona, mayo de 1937. Barcelona: DeBOLS!LLO. ISBN 978-84-8346-598-1.
  • Gutiérrez-Álvarez, Pepe (2009). Un Ramo de rosas rojas y una foto. Variaciones sobre el proceso del POUM. Laertes: Barcelona. ISBN 978-84-7584-655-2.
  • ——— (2015). Retratos poumistas. Sevilla: Ediciones Espuela de Plata. ISBN 84-96133-71-0.
  • Martins, Laura M. (2014). New Readings in Latin American and Spanish Literary and Cultural Studies. Cambridge Scholars publishing.
  • Meaker, Gerald H. (1974). The Revolutionary Left in Spain, 1914-1923. Stanford: Stanford University Press. ISBN 0-8047-0845-2.
  • Miralles, Ricardo (2003). Juan Negrín. La República en guerra. Madrid: Temas de hoy.
  • Pagès, Pelai (2009). Andreu Nin. Una vida al servei de la classe obrera Laertes, Barcelona.
  • Payne, Stanley G. (2004). The Spanish Civil War, the Soviet Union, and Communism. New Haven y Londres: Yale University Press. ISBN 0-300-10068-X.
  • Preston, Paul (2004). La Guerra Civil Española. Debolsillo.
  • ——— (2011). El holocausto español. Trad.: Catalina Martínez Muñoz, Eugenia Vázquez Nacarino. Barcelona: Círculo de Lectores. ISBN 978-84-672-4533-2.
  • Redondo, Gonzalo (1993). Historia de la Iglesia en España, 1931-1939: La Guerra Civil, 1936-1939. Ediciones Rialp. ISBN 9788432130168.
  • Ruipérez, María (1979). «Andreu Nin: Un revolucionario en el recuerdo». Tiempo de historia (60): 14-29.
  • Sennett, Alan (2014). Revolutionary Marxism in Spain, 1930-1937. Leiden y Boston: Koninklijke Brill. ISBN 978-90-04-22107-9.
  • Solano, Wilebaldo (1999). El POUM en la historia: Andreu Nin y la revolución española. Madrid: Los Libros de la Catarata. ISBN 9788483190593.
  • ——— (2006). Biografía breve de Andreu Nin. Sepha: Madrid.
  • Thomas, Hugh (1976). Historia de la Guerra Civil Española. Barcelona: Círculo de Lectores. ISBN 84-226-0874-X.
  • Viñas, Ángel (22a de aprilo de 2007). «Un agente estalinista, cerebro del asesinato de Nin». El País.
  • Zavala, José Maria (2005). En busca de Andreu Nin, Barcelona.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Andrés Nin en la hispana Vikipedio.