Sindikatismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sindikatismo referencas la ideojn, movadojn, kaj tendencojn, kiuj kuncelas aliformigi kapitalisman socion per agado de la laborista klaso ĉe la industria fronto. Por sindikatistoj, sindikatoj estas la eblaj iloj por sukcesi kontraŭ kapitalismo, kaj por organizi socion laŭ la interesoj de la plimulto. Industrion kaj registaron en sindikatisma socio regus sindikataj federacioj.

Historie oni povas marki la komenco de sindikatismo dum la kreado de unuaj laborasocioj kiuj klopodas defendi la anojn kontraŭ la troa ekspluatado farita de posedantoj de fabrikojminejoj. Oni povas paroli pri la epoko de post la komenco de la industria revolucio, kiam okazas la jenaj kialoj por ties ekzisto:

  • Amasigo de laboristoj en grandaj urboj kaj precize en precizajn malriĉajn kvartalojn.
  • Senhoma ekspluatado de tiuj laŭ penegaj laborkondiĉoj.
  • Respondo de tiuj per grupigo en defendaj asocioj, tio estas la komenco de la sindikatismo.
  • Kontraŭstaro de la laborista klaso kontraŭ la posedanta klasoburĝaro.

Kelkaj sindikatoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]