Fédération Syndicale Unitaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Unuecema Sindikata Federacio
Fédération Syndicale Unitaire
Emblemo de Unuecema Sindikata Federacio
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Estro
Nacia sekretariino Bernadette Groison
Fondiĝo 1993 (laŭfakte)
1994 (laŭleĝe)
Loko de fondiĝo Mâcon
Ĉefa sidejo 104 rue Romain Rolland
93260 Les Lilas
Ideologio Sindikatismo de socia transformado; sindikatismo de ŝtataj dungitoj; unuecema sindikatismo; rajto de frakciigo
Membroj 160 000
Ĵurnalo Pour les Services Publics
Retejo http://www.fsu.fr/
v  d  r
Information icon.svg

La Fédération Syndicale Unitaire (FSU, Unuecema Sindikata Federacio) estas Franca sindikata federacio fondita en 1993. Ĝi havas subsindikatojn nur en francaj ŝtataj, regionaj kaj parte-ŝtataj firmaoj kaj administracioj. Ĝi havas kiel celon la sindikatan unuecon, kaj laboras ĉefe kun la Confédération Générale du Travail, historie proksima de la Komunista Partio kaj la Union Syndicale Solidaires, pli maldekstrema[1], ene de alianco de socia transformado[noto 1].

Ĝi eldonas la revuon Pour les services publics (Por la ŝtataj servoj)[2].

Ĝi estas nekonfuzinda kun la Fédération Syndicale Unifiée (Unuiĝinta Sindikata Federacio, FSU ankaŭ), kiu estis unuiĝo de kvar sindikatoj en la Franca ŝtataj radi- kaj televid-kanaloj (ORTF), de 1960 ĝis 1974.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Estas du rimedoj por taksi la gravecon de sindikato en Francio: la nombro de membroj kaj la rezultatoj dum la profesiaj elektoj.

Laŭ la membroj[redakti | redakti fonton]

La FSU proklamas havi 160 000 membrojn[3]; ĝi do estas la sesa franca sindikato laŭ la nombro de aliĝintoj (sed estas notinde, ke ĝi estas la nura kiu ne havas membrojn en malŝtataj firmaoj):

Ordo Sindikato Membroj proklamitaj Jaro de la nombrado Fonto
1 Confédération Générale du Travail 649 899 2016 [1]
2 Confédération Française Démocratique du Travail 623 802 2017 [2]
3 Force Ouvrière 500 000 2011 [3]
4 Union Nationale des Syndicats Autonomes 200 000 2015 [4]
5 Confédération Française de l'Encadrement - Confédération Générale des Cadres 170 000 2016 [5]
6 Fédération Syndicale Unitaire 160 000 [6]
7 Confédération Française des Travailleurs Chrétiens 140 000 [7]
8 Union Syndicale Solidaires 110 000 2014 [8]

Laŭ la voĉdonoj[redakti | redakti fonton]

Dum la balotoj, se oni konsideras nur la salajrulojn de la ŝtataj administracioj, la FSU estas depost la lasta elektado en 2014 kaj kun 15,6% la dua federacio malantaŭ Force Ouvrière (kiu ricevis 17%). Tamen, pro historiaj kialoj (vidu sube), la FSU estas aparte grava en la edukado kaj la kulturo; 83% el ĝiaj membroj estas instruistoj, ĝi estas la unua sindikata federacio por ili: dum la lasta elektado, la FSU ricevis 35,5% el la voĉoj, kaj 6 sieĝoj el 15, antaŭ la dua (UNSA), kiu ricevis 21,9% el la voĉoj kaj 4 sieĝoj[noto 2],[4].

Novaj elektoj okazos en la Francaj ŝtataj kaj regionaj servoj kaj administracioj je la fino de 2018 (ekzemple inter la 29-a de novembro kaj la 6-a de decembro en la nacia edukado), kiu povas ŝanĝi tiun ordon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la FSU: la FÉN[redakti | redakti fonton]

Unua paĝo de Le Peuple, organo de la CGT, festante en 1945 la 50-jariĝon de la federacio, du jaroj antaŭ la skismo

Ekde ĝia fondiĝo en 1895, la CGT estis dividita inter la revoluciistoj/komunistoj kaj la reformistoj, kaj konis kelkajn skismojn kaj reunuiĝojn. Se en 1939 la komunistoj estis eksigitaj pro la pakto Ribbentrop-Molotov, dummilite, en 1943, la mallaŭleĝa CGT denove unuiĝis, kaj post la dua mondmilito, la federacio denove estis ege proksima de la komunistoj, aŭreoligitaj de la rolo de la Partio kontraŭ la Nazia okupacio[5].

En 1947 estis gravaj kaj perfortaj sociaj movadoj en Francio, dum kiuj mortis pluraj personoj. Komunistaj membroj de la CGT eĉ sabotis fervojon kaj malreligis trajnon, ĉar ili pensis ke ĝi estis plena je militistoj kaj policanoj kiuj volis ataki la strikantajn minejojn. Ĝi fakte estis plena je civiluloj; 24 personoj mortis. Politike, Moskvo kritikis la planon Marshall, kaj la plimulto de la CGT sekvis tiun ordonon kritikante ĝin en la organoj de la sindikato, dum la nekomunistaj membroj estis silentigitaj[5].

Pro ĉio ĉi, la reformisma malplimulto decidis krei novan sindikaton, Force ouvrière (Laborista Forto). Ĉiuj membroj kaj sindikatoj de la CGT estis devigitaj elekti inter la CGT, en kiu restis nur komunistoj, kaj FO; 300 000 membroj aliĝis al FO, ĉirkaŭ 4 000 000 restis en la CGT[6].

Tamen, la federacio de la CGT en la nacia edukado (Fédération de l'Éducation Nationale, FÉN) decidis ne decidi, kaj elektis resti "dumtempe" sendependa, permesante al siaj membroj esti ankaŭ membroj de FO aŭ de la CGT (ĉar tuj post la skismo kaj la decido de la FÉN, kreiĝis FÉN-FO kaj FÉN-CGT[7]). Sed la skismo inter la CGT kaj FO neniam solviĝis, kaj la FÉN iĝis fakte aparta sindikato. La Komunista Partio en 1954 decidis malpermesi al la komunistoj aliĝi al la FÉN, kaj FO sekvis tuj poste[7].

En la FÉN estis ĉefe 3 frakcioj:

  • Unité, indépendance, démocratie (UID, Unueco, sendependeco, demokratio), la socialista plimulto[noto 3] ;
  • Unité et action (U&A, Unueco kaj agado), aŭ "la CGT-istoj"[noto 4], komunista ;
  • L'École émancipée (ÉÉ, Emancipita lernejo), ekstremmaldekstra (trockista, anarkiista,...).

Unue, krom la sindikato de le universitatuloj (SNESup, estrita unue de ekstremmaldekstruloj, kaj poste de U&A[8]), ĉiuj sindikatoj estis estritaj de la federacia plimulto UID; same la federacia estraro estis ŝlosita de UID de 1949 kaj de la plej granda sindikato, la SNI (unuagradaj instruistoj), estrita de UID kaj kiu imponis siajn ideojn al la aliaj[9]. En 1966, la ĝenerala sekretario Georges Lauré demisias por ŝanĝi la federacian vivon, sensukcese[8]. En 1967, la dua sindikato de la federacio, la SNES (profesoroj de duagradaj lernejoj) iĝis estrita ankaŭ de U&A[8], kaj aliaj sekvis poste. La profesoroj partoprenas la strikojn de 1968, kun la subteno de U&A kaj ÉÉ, sed UID estas ekstempigita[8]. En 1973, la sindikatoj estritaj de U&A apogas strikon, kiu estis kontraŭita de la federacio. Je la fino de la 80-aj jaroj, la SNETAA-a (sindikato de profesoroj de profesiigaj liceoj) estraro, kiu estis UID antaŭe, kreas novan frakcion (nomita Autrement, "Alie"), kiu neniam eliris la SNETAA-n, sed malfortigis UID-on; kaj ĉirkaŭ la duono de la lokaj grupoj de la unua sindikato, la SNI (unugradaj profesoroj), estas estritaj de U&A. Depost 1967 do, la plimulto ĉiam plimalfortiĝis.

De 1971, UID (kiu prenis tiun nomon tiun jaron) decidis kontraŭbatali. Ĝi reorganizas sin tiujare; en 1973, la Socialista Partio admonas siajn membrojn aliĝi al UID ; en 1975, UID reformas la strukturon de la federacio, permesante al la nacia estraro kontroli pli firme la departamentajn unuiĝojn[8].

Alain Olive, la ĝenerala sekretario de la FÉN, kaj poste la UNSA ĝis 2011.

Unue, tiu politiko funkcias. U&A, daŭre ligita al la komunista partio, suferas pro la problemoj de la komunismo internacie (Praga Printempo, ruĝaj Kmeroj, ...) kaj Francie. Kiam la socialista François Mitterrand iĝas prezidento en 1981 post alianco inter la komunistoj kaj la socialistoj, la etoso ene de la FÉN stabiliĝas, ĝi eĉ laboras kun la CGT kiam en 1982 la socialista registaro elektas la ekonomian severŝparadon[10].

Tamen, rapide, la FÉN estos devigita akcepti tiun malpopularan politikon; la UID-regata SNI perdis membrojn, dum la U&A-regata SNES estis stabila. Jean-Pierre Chevènement, ministro pri nacia edukado, lanĉas politikon por ke 80% el la junuloj iras al liceo, plifortigante matematike la SNES-on[10].

En 1986, konsiderante unuflanke ke la komunismo estas mortanta kaj ke U&A vivas siajn lastajn jarojn, kaj aliaflanke ke, malgraŭ tio, U&A povas ankaŭ endanĝerigi UID[10], UID preparas planon por unuigi la "reformisman" sindikatismon[11]:

  • unue ĝi devas silentigi U&A-on ene de la FÉN, trudante la kreadon de Sindikato de la Instruistoj, kunfandante ĉiujn sindikatojn de neuniversitataj profesoroj, dum la unuagradaj profesoroj estas ankoraŭ plimultaj;
  • la FÉN iĝinta plene reformisma, ĉiuj memstaraj reformistaj sindikatoj de la ŝtataj administracioj kunfandiĝus[noto 5];
  • fine, FO, la CFDT kaj la FÉN kunfandiĝus, kreante grandegan nacian reformisman sindikaton[noto 6].

La unua paŝo okazis en la Nacia Federacia Kongreso de Clermont-Ferrand (1991), kiam la kongresanoj decidis reordigon de la diversaj sindikatoj. U&A malakceptis la malaperon de siaj bastionoj, kaj nur la sindikato de la unugradaj instruistoj kaj la eta sindikato de neprofesiaj instruistoj pri sporto (SNEEPS) kunfandis. La sindikatoj de la duagradaj profesoroj (SNES, U&A), de profesoroj pri sporto (SNEP, U&A), kaj de profesiigaj liceoj (SNETAA, Alie) malakceptis siajn malaperojn[12].

Je aprilo 1992, la eksterordinara nacia federacia kongreso de la FÉN en Perpinjano oficiale eksigas la sindikatojn kiuj malakceptis la kunfandon, kaj adoptas novajn statutojn kiuj donas pli da povon al la estraro de la federacio. Ĉiuj sindikatoj estritaj de U&A kaj Alie, kaj kvazaŭ ĉiuj membroj de la aliaj frakcioj krom UID, forlasas la FÉN[13]. Unu jaron poste, la FÉN aliĝas al nova federacio, la Union Nationale des Syndicats Autonomes (Nacia Unuiĝo de la Memstaraj Sindikatoj), kaj malaperas kiel apartan federacion de sindikatoj, alprenante en 2000 la nomon "UNSA-Éducation" (UNSA-Edukado)[14].

La fondiĝo[redakti | redakti fonton]

Rapida disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Tuj post ĝia fondiĝo, kaj eĉ antaŭ ol siaj statutoj estis oficiale agnoskitaj, la FSU ricevis multe da voĉojn en la profesiaj balotoj, superfortante la FÉN.

Sed tiuj "trarompoj" ne signifis ke la FSU ne havis internajn problemojn. Kiel la FÉN, ĝi estas tre ambigua: iuflanke, ĝi estas memstara organizo, kiu ekzistis tiam kvazaŭ nur en la Nacia Edukado[noto 7], sed samtempe estas unuecema sindikato, do kiu altenas al la transprofesieco de la sindikatismo. Laŭ la frakcioj kaj la individuaj membroj, la akĉento povas esti pli pri la unuecemo, aŭ pri la profesiaj depostuladoj[15].

En la FÉN, la ĉefa lukto estis inter la UID-regata SNI (unuagradaj profesoroj) kaj la U&A-regata SNES (duagradaj profesoroj). Kiam la FSU estis kreita, kreiĝis ankaŭ sindikato por la unuagradaj profesoroj: la SNUipp, regata ankaŭ de U&A. Sed la rivaleco inter la unuagradaj kaj duagradaj profesoroj daŭris en la FSU inter la du plej grandaj sindikatoj de la nova federacio, la SNUipp estante pli radikala, kaj pli interesita de la novaj pedagogioj, dum la SNES estis pli konservema rilate al la hierarkioj kaj pedagogioj[16].

La FSU, en la jaroj 1990, estas inter la sindikatoj kiuj batalas kontraŭ la "modernigaj" politikoj (kun la CGT, FO, kaj la sindikatoj kiuj iĝos Solidaires, sed kontraŭ la CFDT, la CFTC, la CGC kaj la UNSA)[17].

Stagnado[redakti | redakti fonton]

Gérard Aschieri (plejrekte), tiam ĝenerala sekretario de la FSU, en la Pariza Geja Fiero de 2008

Nun, la FSU stagnas, kaj ĝenerale la instruistoj aliĝas malpli al sindikatoj, kaj ne multe aŭskultas ilin; en 2003 kaj 2010 ekzemple, la FSU ne estis ege sekvita kiam ĝi admonis la instruistojn al la striko. Por lukti kontraŭ tio, la FSU provas etendiĝi al aliaj branĉoj de la Ŝtato, sed tio ne havas multe da sukceson, kaj renkontas tie la aliajn sindikatojn[18].

Plie, la sindikatoj estas ege dividitaj en Francio ĝenerale, kaj en la ŝtataj servoj aparte. La FSU estas unu el tiuj "embrioj de federacioj" (kun Solidaires kaj la UNSA[noto 8]), kiuj partoprenas tiun disecon, malplifortigante la aliajn, sed ankaŭ sin[19].

Ĝenerale, la membroj de la sindikatoj estas pli ofte ol la aliaj membroj de partioj. Tio veras por la FSU: la membroj de la FSU estas duoble pli nombraj estante ankaŭ membroj de partio ol la cetero de la instruistoj; ĉirkaŭ 40% el la delegitoj al la Naciaj Federaciaj Kongresoj estas membroj de partio, tio estante dekoble pli ol la cetero de la instruistoj[20]

Kongresoj kaj sekretarioj[redakti | redakti fonton]

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

  1. 28a-31a de marto 1994 en Mâcon (fondanta kongreso).
  2. 8a-12a de decembro 1997 en Tuluzo.
  3. 22a-26a de januaro 2001 en La Rochelle.
  4. 2a-6a de februaro 2004 en Perpinjano (la FSU malfermiĝas al ĉiuj ŝtataj, regionaj kaj parte-ŝtataj administracioj kaj firmaoj; antaŭ tiam, nur ŝtataj administracioj povis havi FSU-sindikaton).
  5. 29a de januaro-2a de februaro 2007 en Marsejlo.
  6. 1a-5a de februaro 2010 en Lillo.
  7. 11a-15a de februaro 2013 en Poitiers.
  8. 1a-5a de februaro 2016 en Le Mans.

Le venonta okazos en decembro 2019.

Ĝeneralaj sekretarioj[redakti | redakti fonton]

Monique Vuaillat, ĝenerala sekretariino de 1999 al 2001
  • Michel Deschamps (1993-1999).
  • Monique Vuaillat kaj Daniel Le Bret (1999-2000).
  • Monique Vuaillat kaj Pierre Duharcourt (2000-2001).
  • Gérard Aschieri (2001-2010).
  • Bernadette Groison (depost 2010).

Organizo[redakti | redakti fonton]

Ĝia organizo asocias la naciajn sindikatojn, la lokajn grupojn (je la nivelo "département") kaj la frakciojn. Ĉio estas pensita por ke neniu sindikato kaj neniu frakcio povu ĉion kontroli (ekzemple, la decidoj bezonas 70% el la voĉdonantoj por esti validaj[21], kaj ĉio estas farita por ke neniu frakcio havu pli ol 50%+1 voĉo el la voĉoj[22]).

Federaciaj organoj[redakti | redakti fonton]

Nacia Federacia Kongreso[redakti | redakti fonton]

La ĉefa decidopova organo estas la Nacia Federacia Kongreso, kiu estas alvokita ĉiujn tri jarojn[23]. La lasta okazis en 2016 je Le Mans.

Ĝi prenas siajn decidojn kun 70%-plimulto, kaj en ĝi estas reprezentataj la naciaj sindikatoj, la departamentaj grupoj kaj la frakcioj. Neniu sindikato povas havi pli ol 49% el la voĉoj asignitaj al la sindikatoj. Sindikatoj kaj departamentaj grupoj sendas reprezentantojn laŭ la fortoj de la frakcioj ene de ili[24].

La "simplaj" membroj sendas mandatojn pri demandoj kiuj estis petitaj al ili antaŭ la kongreso, sed estas la kongreso kiu oficialigas la rezultojn de tiuj voĉdonadoj.  Ankaŭ tiuj demandoj, por esti akceptataj, bezonas pli ol 70% el la mandatoj[25].

Nacia Federacia Decidopova Komitato kaj Nacia Federacia Decidopova Buroo[redakti | redakti fonton]

Inter kongresoj, la FSU estas kondukita de Nacia Federacia Decidopova Komitato ("Conseil Délibératif Fédéral National", CDFN) kiu kunsidas normale ĉiun duan monaton kaj Nacia Federacia Decidopova Buroo ("Bureau Délibératif Fédéral National", BDFN), kiu kunsidas normale ĉiun duan semajnon. La CDFN povas plirapidigi la alvokon de la Nacia Federacia Kongreso, kaj almenaŭ unufoje jare, al la CDFN oni aldonas reprezentantojn de ĉiuj departamentaj sekcioj de la Federacio, sed ili ne havas decidan voĉon[26].

La sieĝoj de la CDFN, kiu havas centon da membroj, estas asignitaj tiel ke[21]:

  • 50% reprezentas la naciajn sindikatojn;
  • 30% reprezentas la departamentajn grupojn;
  • 20% reprezentas rekte la frakciojn.

Ĉiu nacia sindikato sendas reprezentantojn laŭ sia membraro kaj respektante la fortojn de la frakcioj ene de ĝi. Neniu sindikato povas havi pli ol 50%+1 voĉon el la voĉoj asignitaj al la sindikatoj[27],[noto 9]. La departamentaj grupoj ankaŭ devas respekti la fortojn de la frakcioj ene de ĝi[28].

Ĉiu federacia frakcio ricevas almenaŭ unu sieĝo, kaj neniu povas havi pli ol 50%+1 voĉon el la voĉoj asignitaj al la frakcioj, kaj neniu malplimulta frakcio povas sola bari decidon[22]. Tiel, neniu frakcio povas decidi sola kontraŭ la aliaj, ĉar ĉiuj decidoj bezonas jeson de 70% el la voĉdonantoj[21].

La BDFN estas elektita de la CDFN, respekante samspecajn regulojn[22].

Reprezentantoj de la FSU[redakti | redakti fonton]

La CDFN elektas inter siaj membroj dum ĉiu Nacia Federacia Kongreso ĝenerala(j)n sekretario(j)n, helpita(j)n laŭbezone de vicĝenerala(j) sekretario(j) kaj de kasisto kaj vickasisto[29].

Ĝia nacia sekretario estas depost 2010 Bernadette Groison, unuagrada instruistino.

Frakcioj[redakti | redakti fonton]

Heredo de la FÉN[noto 10], la FSU havas naciajn federaciajn frakciojn, al kiuj povas aliĝi individuaj membroj de la FSU, kaj kiuj proponas tekstojn por la Naciaj Federaciaj Kongresoj. Ĝi estas la nura franca sindikata federacio kiu havas rajton de frakciigo[noto 11]. Kelkaj frakcioj estas pli maljunaj ol la FSU mem, kaj estas ĝiaj kunfondintoj (vidu "Historio").

Graveco de la frakcioj laŭ la voĉoj ricevitaj de ili en la oka nacia federacia kongreso de Le Mans (2016).

La nunaj frakcioj agnoskitaj de la FSU estas :

  • Unité et Action (Unueco kaj Agado), la reganta frakcio tiom de la Federacio kiom de la ĉefaj naciaj sindikatoj (SNES, SNUipp, SNESup, SNASUB, ..., vidu "Aliĝintaj sindikatoj").  Origine ĝi estis komunista organizo[30], sed eĉ se la plimulto el la komunistoj de la FSU daŭre membras en ĝi, ili nun estas malplimultaj. Ĝi ricevis 71% el la voĉoj dum la lasta Nacia Federacia Kongreso[31].
  • École Émancipée (Emancipita Lernejo), la ĉefa malplimulto de la Federacio, kiu kunestras ĝin kun Unité et Action. Origine, ĝi estis anarki-sindikatisma kaj trockisma organizo proksima de la mortinta Ligue Communiste Révolutionnaire (Revolucia Komunisma Ligo, nun fandita en la Nova Partio Kontraŭkapitalisma)[32], sed nun havas pli larĝan bazon. Ĝi prezentas sin kiel "kontraŭklerikalisma, kontraŭkapitalisma, kontraŭhierarkia", kaj estis longtempe proksima de la pedagogio Freinet[33]. Ĝi ricevis 19,9% el la voĉoj dum la lasta Nacia Federacia Kongreso[31].
  • Émancipation - Tendance Intersyndicale (Emancipigo - Plursindika Frakcio) estas disigo de École émancipée kiu malakceptis la kunestraron kun Unité et Action. Ĝi estas anarki-sindikatisma kaj revoluci-sindikatisma frakcio, kiu ekzistas en pluraj sindikatoj, ekzemple en la Confédération Nationale du Travail kaj SUD Éducation (sindikato kiu estas membro de la Union Syndicale Solidaires). Ĝi ricevis 4,1% el la voĉoj dum la lasta Nacia Federacia Kongreso[31].
  • Unité, Revendications, Indépendance Syndicale (Unueco, Depostuladoj, Sindikata Sendependeco), trockisma frakcio proksima de la Parti Ouvrier Indépendant (Sendependa Laborista Partio). Ĝi ricevis 2,7% el la voĉoj dum la lasta Nacia Federacia Kongreso[31], sed kunestras kelkajn sindikatojn kun Unité et Action.
  • Front unique (Ununura Fronto), lambertisma (tipo de trockismo kiu aparte apogas la sendependecon de la sindikatoj rilate al la politikaj partioj) frakcio. Ĝi ricevis 2,4% el la voĉoj dum la lasta Nacia Federacia Kongreso[31].

Aliĝintaj sindikatoj[redakti | redakti fonton]

La FSU estas ĉefe federacio de sindikatoj de edukistoj, ĉar ĝi estas historie skismo de la Fédération de l'Éducation Nationale (Federacio de la Nacia Edukado). Tamen, ĝi provas disflui en la aliaj branĉoj de la ŝtataj kaj regionaj administracioj kaj firmaoj; kelkaj sindikatoj kaj multaj sindikatanoj aliĝis al la FSU forlasante la CFDT-on je 2003, kiam tiu sindikata federacio akceptis reformon de la emerituroj faritan de la dekstrema registaro de Jean-Pierre Raffarin kaj lia ministro pri socialaj aferoj, laboro kaj solidareco, François Fillon (la CFDT malgajnis inter 2003 kaj 2006 almenaŭ 10% el sia membraro pro tiu subteno). Post 2004 kaj la nacia federacia kongreso de Perpinjano, la FSU vere malfermiĝis al ĉiuj ŝtataj, regionaj kaj parte-ŝtataj administracioj kaj firmaoj[34] (antaŭ tiam, nur ŝtataj administracioj povis havi FSU-sindikaton).

Tiu listo estas repreno de tiu videbla sur la retpaĝaro de la FSU[35].

Edukado, esplorado[redakti | redakti fonton]

Akronimo Signifo Traduko Celgrupo
SNASUB Syndicat national de l'administration scolaire et universitaire et des bibliothèques Nacia Sindikato de la Lerneja kaj Universitata Administrado kaj de la Bibliotekoj Bibliotekistoj kaj neinstruistaj salaruloj de lernejoj kaj universitatoj
SNCS Syndicat national des chercheurs scientifiques Nacia Sindikato de la Sciencaj Esploristoj Neinstruistaj sciencaj esploristoj
SNEP Syndicat national de l'éducation physique et sportive Nacia Sindikato de la Sporta kaj Korpa Edukado Instruistoj pri sporto
SNES Syndicat national des enseignements de second degré Nacia Sindikato de la Mezlernejaj Instruistoj Mezlernejaj instruistoj (krom pri sporto kaj agrikulturo kaj en profesiaj lernejoj)
SNESup Syndicat national de l'enseignement supérieur Nacia Sindikato de la Supera Instruado Universitataj profesoroj
SNETAP Syndicat national de l'enseignement technique agricole public Nacia Sindikato de la Teknika Agrikultura Ŝtata Instruado Agrikulturaj lernejoj
SNICS Syndicat national des infirmier(e)s et conseiller(e)s de santé Nacia Sindikato de la Flegist(in)oj kaj Sankonsilist(in)oj Flegistoj lernejaj kaj malsanulejaj
SNPI Syndicat national des personnels d'inspection Nacia Sindikato de la Inspektista Dungitaro Inspektistoj de la lernejaj instruistoj
SNUEP Syndicat national unitaire de l'enseignement professionnel Unuecema Nacia Sindikato de la Profesia Instruado Instruistoj de profesiaj lernejoj
SNUipp Syndicat national unitaire des instituteurs, professeurs des écoles et PEGC Unuecema Nacia Sindikato de instruistoj de elementaj lernejoj Instruistoj de elementa lernejo
SNUPDEN Syndicat national unitaire des personnels de direction de l'Éducation nationale Unuecema Nacia Sindikato de la Direktantaro de la Nacia Edukado Direktistoj de lernejoj

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Akronimo Signifo Traduko Celgrupo
SNAC Syndicat national des affaires culturelles nacia sindikato de la kulturaj aferoj Dungitoj de la ministrejo pri kulturo

Junaro kaj sportoj[redakti | redakti fonton]

Akronimo Signifo Traduko Celgrupo
EPA Syndicat unitaire de l’éducation populaire, de l'action sociale, socioculturelle et sportive Unuecema sindikato de la popola edukado, de la socia, socikultura kaj sporta agado Dungitoj de asocioj, sociaj servoj, ... kiu edukas junulojn ekster la nacia edukado kaj malliberejoj

Justico[redakti | redakti fonton]

Akronimo Signifo Traduko Celgrupo
SNEPAP Syndicat national de l'ensemble des personnels de l'administration pénitentiaire Nacia sindikato de ĉiuj dungitoj de la mallibereja administracio Dungitoj de la ministrejo pri justico
SNPES-PJJ Syndicat national des personnels de l'éducation et du social - Protection judiciaire de la jeunesse Nacia sindikato de la dungitoj de la edukado kaj de la sociala agdo - Justica protektado de la junuloj Dungitoj de la ministrejo pri justico kiu okupiĝas pri neplenaĝuloj

Ekologio, transportado, loĝado kaj agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Akronimo Signifo Traduko Celgrupo
SNE Syndicat national de l'environnement Nacia sindikato de la medio Dungitoj de la ministrejo pri ekologio
SNUITAM Syndicat national unitaire interministériel des territoires, de l’agriculture et de la mer Plurministreja unuecema nacia sindikato de la teritorioj, de la agrikulturo kaj la maro Dungitoj de la ministrejoj pri ekologio, enlando, agrikulturo kaj loĝado
SNETAP Syndicat national de l'enseignement technique agricole public Nacia sindikato de la agrikola ŝtata teknika instruado Dungitoj en agrikolaj ŝtataj teknika liceoj

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Akronimo Signifo Traduko Celgrupo
SNUAS-FP Syndicat national unitaire des assistants sociaux de la fonction publique Unuecema nacia sindikato de la sociaj helpistoj de la ŝtataj administracioj Sociaj helpistoj, unue nur ene de la nacia edukado, sed nun ĉie
SNUP-CDC Syndicat national unitaire des personnels du groupe de la Caisse des dépôts et consignations Unuecema nacia sindikato de la grupo de la Caisse des dépôts et consignations Dungitoj de la grupo Caisse des dépôts et consignations, ŝtata financa grupo kiu dungas funkciuloj kaj nefunkciuloj laŭ la establaĵoj
SNUTEFI Syndicat national unitaire – Travail, emploi, formation, insertion Unuecema nacia sindikato - Laboro, dungiteco, formado, inserto Dungitoj de la administracioj kiu okupiĝas pri senlaboruloj (ekzemple Pôle Emploi)
SNUTER Syndicat national unitaire de la territoriale Unuecema nacia sindikato de la teritoria [administracio] Dungitoj de la regionaj administracioj

Ligoj al aliaj organizoj[redakti | redakti fonton]

Je la federacia nivelo, la FSU estas ankaŭ ligita al pli-malpli sendependaj organizoj.

Centro de formado[redakti | redakti fonton]

La FSU havas centron de formado, kiu tute ne estas sendependa. Ĝi proponas staĝojn pri diversaj temoj, por profesiigi la agadon de la membroj de la sindikatoj de la FSU.

Instituto de esplorado[redakti | redakti fonton]

La Instituto de esplorado de la FSU (Institut de recherche de la FSU) estis kreita en 1994 kaj registrita kiel aparta asocio. Ĝi decidas sendepende de ĝiaj temoj kaj orientiĝo, helpita de Scienca Konsilistaro (Conseil scientifique).

Ĝia celo estas la kreado kaj la disvolvigo de scioj, inter alie sed ne ununure de scioj utilaj por la sindikata agado, sed ĉefe pri edukado, esplorado kaj kulturo.

Ĝi publikigas trimonatan revuon, Regards croisés (Interkrucigitaj rigardoj).

ATTAC[redakti | redakti fonton]

Logotipo de ATTAC

La FSU rekte, sed ankaŭ tri el ĝiaj plej grandaj sindikatoj (SNUIPP, SNES, SNESup) estas inter la asocioj kiuj fondis la alimondisman associon ATTAC (sed estis ankaŭ aliaj sindikatoj, el la CGT, el Solidaires, ...)[36].

En la Centra Komitato de ATTAC sieĝas reprezentantoj de la membroj kaj de la fondintaj asocioj. La SNES kaj la SNESup, du sindikatoj membroj de la FSU, sieĝas en la Centra Komitato de ATTAC kiel fondintaj asocioj[37]. La SNES kaj la SNESup vice dividas sieĝon en la Buroo[38]. La FSU estas do ĉiam reprezentita en la Centra Komitato kaj en la Buroo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Geay 2005: france Bertrand Geay, Le syndicalisme enseignant [La instruista sindikatismo], Parizo: La Découverte (Repères), 2005.
  • Mouriaux 2009: france René Mouriaux, Le syndicalisme en France [La sindikatismo en Francio], Parizo: Presses Universitaires de France (Que sais-je ?), 2009.
  • Mouriaux 2013: france René Mouriaux, Le syndicalisme en France depuis 1945 [La sindikatismo en Francio depost 1945], Parizo: La Découverte, (Repères), 2013.
  • Statutoj: france Statuts de la Fédération syndicale unitaire [Statutoj de la Unuecema Sindikata Federacio], legeblaj rete.
  • Szajnfeld 2008: france Raphaël Szajnfeld (eld.), La naissance de la FSU. Actes du colloque des 14 et 15 décembre 2006 [La naskiĝo de la FSU. Aktoj de la simpozio de la 14-a kaj 15-a de decembro 2006], Parizo-Les Lilas: Syllepse-Nouveaux regards (Nouveaux regards), 2008.
  • Szajnfeld 2009: france Raphaël Szajnfeld, Histoire de la FSU. Tome 1 : Une Percée flamboyante (1993-1997) [Historio de la FSU. Unua tomo: Rapidega trarompo], Parizo-Les Lilas: Syllepse-Institut de recherche de la FSU (Nouveaux regards), 2009[noto 12].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kontraŭ la UNSA kaj la CFDT, kiuj formas aliancon reformisman. FO ofte staras en la alianco de socia transformado, sed havas apartan sindikatan kulturon.
  2. La aliaj estas por FO (2), kaj la CFDT, la CGT, kaj la FGAF (po 1). Vd. france Ministère de l'éducation nationale, Résultats élection 2014 - Comité technique ministériel de l'éducation nationale, legebla rete.
  3. Ĝi prenis tiun nomon nur en 1971.
  4. En la franca, les cégétistes, ĉar ĝi estis la nura frakcio kiu apogis la restadon en la CGT. Ĝi tamen akceptis la volon de la plimulto kaj restis en la FÉN.
  5. Tiu parte okazis kun la fondo de la UNSA.
  6. Tiu parto de la plano ne realiĝis, ĉar en 1989 okazis elekto ene de FO por la posteno de ĝenerala sekretario, inter Claude Pitous, favora al la kunfandiĝo, kaj Marc Blondel, kiu estis malfavora al la malapero de FO. Marc Blondel venkis. Ĉar kaj la FÉN kaj la CFDT ne volis kunfandi sen FO, la plano ne realiĝis. Vd.: Mouriaux 2013, p. 88.
  7. Nur en 2004 ĝi malfermiĝis (duonsukcese) al ĉiuj dungitoj de la ŝtato, kaj ĝis nun ĝi ne laboras en malŝtataj firmaoj.
  8. Ambaŭ Solidaires kaj la UNSA ekzistas ekster la ŝtataj servoj, sed ili naskiĝis tie, kaj ne sukcesis iĝi vere transprofesiaj kiel la "grandaj" sindikatoj (CGT, CFDT, ...).
  9. Estas notinde, ke la sindikataj frakcioj ne nepre estas la samaj kiel la federaciaj frakcioj.
  10. La "laŭleĝa" daŭriganto de la FÉN, la UNSA, ne konservis tiun funkciadon.
  11. Nur la UNÉF, sindikateca organizo de la studentoj, permesas ankaŭ tion.
  12. La dua tomo estos baldaŭ publikigita (laŭplane en decembro 2019), kaj temos pri la jaroj inter 1997 kaj 2010, do pri jaroj pli malfacilaj ol la jaroj priskribitaj en la unua tomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. france Jean-Marie Pernot, "Le syndicalisme français en proie à la logique des 'camps'", Savoir/Agir 2014/1 (n° 27), p. 58-61.
  2. france La revuo "Pour", kie elŝuteblas ĉiuj numeroj depost 2006.
  3. france La FSU per kelkaj vortoj.
  4. france Ministère de l'éducation nationale, Résultats élection 2014 - Comité technique ministériel de l'éducation nationale, legebla rete.
  5. 5,0 5,1 france Guy Konopnicki, "L'éclatement de la CGT après les grèves de 1947", Marianne, 22-a de septembro 2017, p. 86-89.
  6. Mouriaux 2013, p. 17.
  7. 7,0 7,1 Mouriaux 2009, p. 57.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Mouriaux 2009, p. 58.
  9. Mouriaux 2009, p. 57-58.
  10. 10,0 10,1 10,2 Mouriaux 2009, p. 59.
  11. Mouriaux 2013, p. 87-88.
  12. Mouriaux 2013, p. 88.
  13. Mouriaux 2013, p. 88-89.
  14. Geay 2005, ĉ. 1, § 7.
  15. Geay 2005, ĉ. 4, §. 50.
  16. Geay 2005, ĉ. 4, §. 52-53.
  17. france Luc Rouban, La fonction publique [La ŝtataj administracioj], Parizo: La Découverte (Repères), 2009, p. 96.
  18. france Dominique Andolfatto, Dominique Labbé, Sociologie des syndicats [Sociologio de la sindikatoj], Parizo: La Découverte (Repères), 2011, p. 42.
  19. Geay 2005, ĉ. 5, § 10.
  20. france Dominique Andolfatto, Dominique Labbé, Sociologie des syndicats [Sociologio de la sindikatoj], Parizo: La Découverte (Repères), 2011, p. 88.
  21. 21,0 21,1 21,2 Statutoj, a. 17.
  22. 22,0 22,1 22,2 Statutoj, a. 17, § 3.
  23. Statutoj, a. 20.
  24. Statutoj, a. 22.
  25. Statutoj, a. 23.
  26. Statutoj, a. 16.
  27. Statutoj, a. 17, § 1.
  28. Statutoj, a. 17, § 2.
  29. Statutoj, a. 17, § 2.
  30. Geay 2005, ĉ. 1, § 6.
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 31,4 Pour les services publics 190 (januaro 2016), p. 9.
  32. Geay 2005, ĉ. 1, § 9.
  33. Geay 2005, ĉ. 1, § 52.
  34. Geay 2005, ĉ. 1, § 21.
  35. france Listo de la naciaj sindikatoj.
  36. france Listo de la fondintoj.
  37. france Priskribo de la Centra Komitato de ATTAC.
  38. france Priskribo de la Buroo de ATTAC.