Severŝparado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Severŝparado[1]aŭstereco estas aro de ekonomiaj politikoj enordigitaj celante malgrandigi registarajn buĝetajn deficitojn, speciale dum ekonomia malkresko. Politikoj sub la esprimo 'severŝparadaj rimedoj' ofte enhavas elspezajn haltojn, impostajn altigojn aŭ kombino de ambaŭ,[2][3][4] kaj povas esti uzataj por montri la registaran fiskan disciplinemon al pruntistoj kaj agentejoj de kredittakso, alproksimigante la enspezojn al la elspezoj.

En la plejparto de la makroekonomikaj ŝablonoj, severŝparado ĝenerale plialtigas maldungecon pro la halto de registaraj elspezoj, kiuj malgrandigas postenojn en la publika aŭ/kaj en la privata sektoro. Intertempe, impostaj altigoj malpligrandigas enspezoj de la civitanoj, tielmaniere malpligrandigante konsumadon.

Ĉar registara elspezado kontribuas al la malneta enlanda produkto (MEP), malgrandigi la elspezadon povas doni pli altan ŝuldo-al-MEP-proporcion, grava mezurilo de landa ŝulda ŝarĝo.

Kiam ekonomio funkcias kvazaŭ plenpotence, pli grandaj nedaŭraj deficita elspezo (stimulo) kaŭzeblas interezoj kreski, do malgrandigante privatan investadon, kiu siavice malgrandigas ekonomian kreskon. En situacio de superplenpotenco, tamen, la stimulo povas rezulti altigon en dungado kaj produktado.[5][6]

Historia ekzemplero, en kiu severŝparo fiaskis, estis ekde 2010, post la ekonomia krizo de 2008, kiam multaj Eŭropaj landoj realigis tiujn politikojn: maldungeco kaj ŝuldo-al-MEP-proporcio kreskis, malgraŭ malgrandigoj en buĝetaj decitioj (rilate al la MEP). Alia ekzemplo de tre severa severŝparado estas la celata politiko de prezidanto Michel Temer de Brazilo.

Makroekonomika perspektivo[redakti | redakti fonton]

Estas kunsento inter akademiaj makroekonomoj, ke severŝparado povas malplibonigi la ekonomion, kiam la interezo estas kvazaŭ nul. Tiam la centra banko ne plu povas stimuli la ekonomion per malgrandigi la interezon. Laŭ la (nova) kejnsisma ekonomiko la registaro tiam devas ŝanĝi al fiska stimulo, per grandigi elspezojn.

Famaj kritikantoj de aŭstereco estas la makroekonomoj Paul Krugman kaj Joseph Stiglitz.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kern.punkto | KP087 La Greka krizo (2016-08-10).
  2. Austerity measure. Financial Times Lexicon. Alirita 1 March 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-22. Alirita 2016-08-15.
  3. Traynor, Ian, "Austerity Europe: who faces the cuts", Guardian News, 11 June 2010. Kontrolita 29 September 2010.
  4. Wesbury, Brian S., "Government Austerity: The Good, Bad And Ugly", Forbes, 26 July 2010. Kontrolita 29 September 2010.
  5. Krugman, Paul, "Europe's Economic Suicide", The New York Times, 2012-04-15.
  6. Laura D'Andrea Tyson. "Confusion about the Deficit", New York Times, 2012-06-01. Kontrolita 2013-05-16.