Paul Krugman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Paul Krugman
Paul Krugman-press conference Dec 07th, 2008-4.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 28-an de februaro 1953 (1953-02-28) (66-jara)
en Albany
Ŝtataneco Usono
Alma mater Masaĉuseca Instituto de TeknologioUniversitato Yale
Profesio kolumnisto, ekonomikisto, eseisto, blogisto, universitata profesoro, publikigisto, ĵurnalisto, verkisto
Oficiala retejo http://web.mit.edu/krugman/www/
Lingvoj angla lingvo
Familianoj
Edz(in)o Robin Wells
v  d  r
Information icon.svg
Paul Krugmann

Paul Robin KRUGMAN /ˈkɹuːɡmən/ (naskiĝis la 28-an de februaro 1953) estas usona ekonomikisto, kolumnisto, intelektulo kaj aŭtoro. Li estas profesoro pri ekonomiko kaj internaciaj aferoj ĉe Princeton Universitato, profesoro ĉe la London School of Economics, kaj kolumnisto por New York Times. En 2008 Krugman gajnis la Nobelpremion pri Ekonomiaj Sciencoj pro sia analizo de komerco-skemoj. Krugman estas konata en la mondo de la universitatoj pro lia laboro en internacia ekonomiko, interalie komerco-teorio, ekonomia geografio kaj internaciaj financoj.