Amartya Sen
Jump to navigation
Jump to search
Amartya Sen | |
---|---|
![]() | |
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1933 (85-jara) en Bahadia |
Ŝtataneco | Barato, Brita Hindio |
Alma mater | Universitato de Kalkato • Trinity College • Visva-Bharati University |
Profesio | ekonomikisto, universitata profesoro, filozofo, verkisto |
Lingvoj | angla lingvo |
Familianoj | |
Edz(in)o |
Emma Georgina Rothschild, Nabaneeta Dev Sen, Eva Colorni |
Infanoj | Antara Dev Sen, Nandana Sen |
Parencoj | Renata Colorni Eugenio Colorni Ursula Hirschmann |
Amartya SEN estas barata ekonomikisto, kiu gajnis la Nobel-premion pri Ekonomiaj Sciencoj en 1998, pro siaj laboroj pri la malsatego, la teorio pri homa disvolviĝo kaj la ekonomio de bonstato.
Sen studis en la Trinity College de Cambridge, kie li licenciiĝis en 1956 kaj doktoriĝis en 1959. Li estis profesoro pri ekonomiko en la universitatoj de Kalkato, Delhi, Oksfordo, Londono kaj Harvardo. De 1997 al 2004 li estis estro de la Trinity College de Cambridge.