Shantiniketan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shantiniketan
Saturday Haat.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 41′ N, 87° 41′ O (mapo)23.6887.68Koordinatoj: 23° 41′ N, 87° 41′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Shantiniketan

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Santiniketan [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Shantiniketan (bengale শান্তিনিকেতন pr. Ŝantiniketan, 23° 41′ Nordo 87° 41′ Oriento / 23.68 °N, 87.68 °O / 23.68; 87.68 (mapo)) estas urbeto en la nuna subŝtato okcidenta Bengalio de Barato, kie Rabindranath Tagore en 1901 fondis apartstilan universitaton, nomatan "Viŝva Barati". Komencita kiel aŝrama lernejo por 5 knaboj kaj financita per la propra mono de la poeto kaj lia edzino (kiam li ricevis monon pro la Nobel-premio pri literaturo, li donacis ĝin al Viŝva Barati, kaj poste la kopirajton de siaj poemoj), ĝi iĝis universitato en 1921, Barata Ŝtata Universitato de 1951, ĝi nun estas plenskala universitato, kiu (male al la komenca instituto de Rabindranath Tagore) liveras ĉiajn universitatajn diplomojn, sed plutenas la originalajn trajtojn kiujn donis al ĝi ties fondinto, kaj igas ĝin unika inter ĉiuj altlernejoj: kun klasoj subarbaj, preĝoseancoj, muziko, vilaĝa kaj agrikultura kromlaboro, lernejo por la vilaĝaj infanoj kaj tiel plu.

Ĝi estas fama precipe pro sia Arta Instituto, el kiu venis kelkaj el la plej renomaj barataj artistoj, ekzemple Somenath HORE, K. G. SUBRAMANYAN kaj Dinkar KOWSHIK.

La patro de Rabindranath Tagore, Debendranath, aĉetis tie terenon, ĉar plaĉis al li la regiono. La filo ekloĝis tie en 1901 kaj fondis unue lernejon kaj dudek jarojn poste universitaton kun la celo "igi ĝin konektilo inter Barato kaj la mondo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]