Rabindranath Tagore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rabindranath Tagore
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Rabindranath Tagore in 1909.jpg
Persona informo
রবীন্দ্রনাথ
Naskiĝo 7-an de majo 1861 (1861-05-07)
en Kolkato
Morto 7-an de aŭgusto 1941 (1941-08-07) (80-jara)
en Kolkato, British Raj Red Ensign.svg Brita Hindio
Religio hinduismo [#]
Etno Bengalojbrahmoo [#]
Lingvoj bengalaangla [#]
Ŝtataneco Brita Hindio [#]
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono • St. Xavier's Collegiate School [#]
Subskribo Rabindranath Tagore
Familio
Patro Debendranath Tagore [#]
Gefratoj Swarnakumari Devi • Hemendranath TagoreJyotirindranath TagoreDwijendranath TagoreSatyendranath Tagore • Soudamini Debi [#]
Edz(in)o Mrinalini Devi [#]
Infanoj Rathindranath Tagore [#]
Profesio
Alia nomo ভানুসিংহ [#]
Okupo pentristo • poeto • komponistodramaturgo • eseisto • filozofoartistoverkisto • kantotekstisto • kantoverkistokantistofilmreĝisoro [#]
Laborkampo literaturo [#]
Verkado
Verkoj Gitanjali ❦
Ghare-Bhaire ❦
Bhanusimha Thakurer Padabali ❦
Valmikipratibha ❦
Kabuliwala ❦
Malsata ŝtono ❦
Nastanirh ❦
Noukadubi ❦
Chaturanga ❦
Jogajog ❦
Shesher Kabita ❦
La poŝtoficejo ❦
La reĝo de la malhela ĉambro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Rabindranath TAGORE (realnome: Rabindranath THAKUR; bengale রবীন্দ্রনাথ ঠাকুর; ankaŭ Robindronath Tagor; naskiĝis la 7-an de majo 1861, mortis la 7-an de aŭgusto 1941) estis bengala poeto kaj filozofo, krome ankaŭ muzikisto kaj pentristo, tio estas tutfakulo kaj unu el ĉefaj kleruloj en Barato fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj.

Li estas mondfame konata reprezentanto de la bengallingva literaturo de la 20-a jarcento, ankaŭ en propra lando tre populara. Tradukante parton el siaj verkoj al la angla lingvo, li kreis ponton inter la kulturoj de Azio kaj Eŭropo. Tagore ankaŭ parolis foje en Esperanto, i.a. je la Lago Balatono en Hungario[1]. Li interalie verkis kaj komponis la nacian himnon kaj de Barato kaj de Bangladeŝo.

En la jaro 1913 li gajnis la Nobelpremion pri Literaturo pro siaj tradukoj el la angla kaj pro sia verko Gitanjali - Kolekto de poemoj (1910). Irlanda poeto William Butler Yeats tradukis Gitanjeli en la anglan, atentigante la okcidentajn legantojn pri liaj verkoj. Tagore estis la unua neeŭropano kiu atingis tiun premion.

Tagore enkondukis novajn proz- kaj verso-formojn kaj la uzadon de kolokva lingvaĵo en bengala literaturo, tiele liberigante ĝin el tradiciaj modeloj bazitaj sur klasika sanskrito. Per sia traduka verkostilo li estis tre influa en enkondukado de kulturaj pontoj inter la hindia kulturo kun okcidento, kaj li estis ĝenerale konsiderita kiel elstara kreativa artisto de la moderna hindia subkontinento, kaj li estis tre rememorata en Barato kaj Bangladeŝo, same kiel ĉe Srilanko, Nepalo kaj Pakistano.[2][3][4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kaj vivis en tre riĉa familio de terposedantoj, kun tradicio de klereco kaj flegadoj kulturaj. Li mem malkovris la vivon de kamparanoj nur 35-jara, kiam li devis mastrumi la familiajn posedaĵojn anstataŭ sia patro.

Ekvivo: 1861–1878[redakti | redakti fonton]

La plej juna el 13 survivantaj filoj, Tagore (karesnome "Rabi") naskiĝis la 7an de Majo 1861 en la domego Jorasanko en Kolkato,[5] filo de Debendranath Tagore (1817–1905) kaj Sarada Devi (1830–1875).

Tagore estis edukita ĉefe de servistoj; lia patrino mortis kiam li estis ankoraŭ knabo kaj lia patro multe veturis.[6] La familio Tagore ludis gravan rolon en la Bengalia renesanco. Ili entreprenis la publikigon de literaturaj gazetoj kaj organizis teatron kaj koncertojn de Bengalia kaj okcidenta klasika muziko. La patro de Tagore invitis kelkajn profesiajn "drupajn" muzikistojn resti hejme kaj instrui Hindian klasikan muzikon al la filoj.[7] La plej aĝa frato de Tagore nome Dŭijendranat estis filozofo kaj poeto. Alia frato, Satjendranat, estis la unua hindiano aliĝinta al la elita kaj iama tuteŭropa Hindia Civila Servo. Alia frato, Ĝjotirindranat, estis muzikisto, komponisto kaj dramaturgo.[8] Lia fratino Sŭarnakumari iĝis romanisto.[9] La edzino de Ĝjotirindranat nome Kadambari Devi, iom pli aĝa ol Tagore, estis kara amiko kaj pova influo. Ŝia subita memmortigo en 1884, tuj post ŝia geedziĝo, lasis lin profunde kortuŝita dum jaroj.[10]

Tagore ege multe evitis lernejan edukadon kaj preferis vagadi la bienon aŭ apudajn Bolpur kaj Panihati, kiun la familio ofte vizitis.[11][12] Lia frato Hemendranat tutoris kaj fizike edukis lin — ekzemple naĝe en Gango aŭ piedirante tra montetoj, pere de gimnastiko, kaj praktikante ĵudon kaj luktarton. Li lernis desegnon, anatomion, geografion kaj historion, literaturon, matematikon, sanskriton kaj anglan — lia malplej preferata studtemo.[13] Tagore malamis formalan edukadon — liaj lernejaj taskoj en la loka Prezidenteco Kolegio daŭris unusolan tagon. Jarojn poste li asertis, ke propra instruado ne klarigas aferojn; propra instruado levigas scivolemon:[14]

Post sia upanajano (majoritata rito) estante dekunu-jaraĝa, Tagore kaj lia patro lasis Kolkaton en Februaro 1873 por veturi tra Hindio dum kelkaj monatoj, vizitante la bienon de sia patro en Santiniketan kaj Amritsar antaŭ atingi la Himalajan montarstacion Dalhousie. Tie Tagore legis biografiojn, studis historion, astronomion, modernan sciencon, kaj Sanskriton, kaj ekzamenis la klasikan poezion de Kālidāsa.[15][16] Dum sia 1-monata restado en Amritsar en 1873 li estis ege influita de la melodioj gurbani kaj nanak bani kantitaj ĉe la Ora Templo kie kaj patro kaj filo estis regulaj vizitantoj. Li menciis tion en sia Miaj memoraĵoj (1912):

Citaĵo
 La ora templo de Amritsar revenas al mi kiel sonĝo. Multajn matenonj mi akompanis mian patron al tiu Gurudarbar de Siĥoj en la mezo de la lago. Tie la sankta ĉantado resonas kontinue. Mia patro, sidita inter la amaso de adorantoj, foje aldonis sian voĉon al la himno de laŭdo, kaj trovante strange aliĝi en ilia adorado kore entuziasmiĝis, kaj revenis ŝarĝitaj per la sanktigitaj oferoj de sukerkristaloj kaj aliaj dolĉaĵoj.[17] 

Li verkis 6 poemojn rilate al Siĥismo kaj nombraj artikoloj en bengalia porinfana gazeto pri Siĥismo.[18] Tagore revenis al Jorosanko kaj kompletigis serion de gravaj verkoj ĉirkaŭ 1877, unu el ili longa poemo en la Maitila stilo de Vidjapati. Kiel ŝerco, li asertis, ke tiuj estis la perditaj verkoj de ĵus malkovrita poeto de la 17-a jarcento de Viŝnuismo nome Bhānusiṃha.[19] Regionaj fakuloj ja akceptis ilin kiel la perditaj verkoj de la fikcia poeto.[20] Li debutis en la novela ĝenro en bengala lingvo per "Biĥarini" ("La almozulino").[21][22] Publikigita en la sama jaro, Sandja Sangit (1882) inkludas la poemon "Nirjharer Sŭapnabanga" ("La kortuŝo de la akvofalo").

Juna Tagore en Londono, 1879.

Shelaidaha: 1878–1901[redakti | redakti fonton]

Ĉar Debendranath deziris, ke lia filo iĝu advokato, Tagore aliĝis al lernejo en Brighton, Orienta Sussex, Anglio, en 1878.[23] Li restis tie dum kelkaj monatoj ĉe domo kiun la familio Tagore posedis ĉe Brighton kaj Hove, nome Medina Villas; en 1877 liaj genevoj — Suren kaj Indira Devi Chaudhurani, gefiloj de la frato de Tagore nome Satjendranat — estis senditaj kun sia patrino, la bofratino de Tagore, loĝi kun li.[24] Li por mallonge studis kuron en la University College London, sed denove lasis lernejon, kaj anstataŭe dediĉis sin al sendependa studado de teatraĵoj de Shakespeare nome Koriolano, kaj Antonio kaj Kleopatra kaj la Religio Medici de Thomas Browne. La aŭskultado de angla, irlanda kaj skota popolmuzikoj impresis Tagore, kies propra tradicio de kirtan kaj tappa de Nidhubabu kaj de himnaro de Brahmoismo estis markita prie.[23][25]

Black-and-white photograph of a finely dressed man and woman: the man, smiling, stands with the hand on the hip and elbow turned outward with a shawl draped over his shoulders and in Bengali formal wear. In front of him, the woman, seated, is in elaborate dress and shawl; she leans against a carved table supporting a vase and flowing leaves.
Tagore kaj lia knaba edzino Mrinalini Devi, 1883.

En 1880 li revenis al Bengalio negradiĝinta, sed entuziasme por amikigi la eŭropajn novaĵojn kun la Brahmo-tradicioj, prenante plej interesajn elementojn el ĉiu flanko.[26] Reveninta al Bengalio, Tagore regule publikigis poemojn, rakontojn kaj novelojn. Tiuj havis profundan efikon en Bengalio sed ricevis malmultan landan atenton.[27] En 1883 li edziĝis al 10-jaraĝa[28] Mrinalini Devi, denaske Babatarini, 1873–1902 (tio estis ofta praktiko tiame). Ili havis kvin filojn, du el kiuj mortis infanaĝe.[29]

La domo de Tagore en Ŝilaidaha, nuna Bangladeŝo.

En 1890 Tagore ekadministris siajn vastajn praulajn bienojn en Ŝelaidaha (nuntempe en regiono de Bangladeŝo); li estis aligita tie de sia edzino kaj filoj en 1898. Tagore publikigis siajn poemojn Manasi (1890), inter siaj plej bone konataj verkoj.[30] Li kolektis ĉefe simbolajn rentojn kaj benis lokanojn kiuj siavice honoris lin bankede — foje per nur seka rizo kaj acida lakto.[31] Li renkontiĝis kun la poeto Gagan Harkara, pere de kiu li familiariĝis kun la vagmuzikisto baula Lalon, kies popolkantoj ege influis super Tagore.[32] Tagore dediĉis sin al popularigo de la kantoj de Lalon.

La boato de la familio Tagore (bajra aŭ baĝroŭ), nome "Padma".

Kiel grava Zamindar Babu, Tagore tranavigis la riveron Padmo estre de Padma, la luksa familia barĝo (konata ankaŭ kiel "baĝroŭ").

La periodo 1891–1895, nome periodo Sadhana de Tagore, nomita laŭ unu el liaj gazetoj, estis lia plej fruktodona;[6] en tiuj jaroj li verkis pli ol duono de la noveloj de la tri-volumv, 84-rakonta Galpaguĉĉha.[21] Liaj ironiaj kaj seriozaj rakontoj esploris la fortan malriĉecon de idealigita rura Bengalio.[33]

Santiniketan: 1901–1932[redakti | redakti fonton]

En 1901 Tagore translokiĝis al Santiniketan por fondi aŝramon kun marmor-planka preĝejo — nome Mandir — eksperimenta lernejo, fruktoĝardenoj, ĝardenoj, biblioteko ktp.[34] Tie lia edzino kaj du el iliaj filoj mortis. Ankaŭ lia patro mortis en 1905. Li ricevis ĉiumonate pagojn kiel parto de sia heredaĵo kaj enspezoj el la Maharaĝo de Tripura, vendoj de la juvelaro de sia familio, lia marborda bangalo en Puri, kaj ridindaj 2 000 rupioj el librorajtoj.[35] Li akiris kaj bengaliajn kaj eksterlandajn legantojn; li publikigis Naivedja (1901) kaj Ĥeja (1906) kaj tradukis poemojn al libera verso.

En 1912, Tagore tradukis sian verkon de 1910 nome Gitanjali en anglan. Dum vojaĝo en Londono, li kunhavis tiujn poemojn kun admirantoj kiel William Butler Yeats kaj Ezra Pound. La Londona Hindia Societo publikigis la verkon en malgranda eldono, kaj la usona gazeto Poetry publikigis elektaĵon el Gitanjali.[36] En Novembro 1913, Tagore ekkonis, ke estis atribuita al li la Nobel-premio pri literaturo: la Sveda Akademio aprezis la idealisman — kaj por okcidentanoj — alireblan naturon de malgranda korpuso de lia tradukita materialo fokuse al la verko de 1912 nome Gitanjali: Song Offerings.[37]

Li ricevis ankaŭ kavalirecon el la reĝo Georgo la 5-a en la datrevenaj festoj de 1915, sed Tagore rezignis prie post la Masakro de Amritsar de 1919.[38] Rezignante la kavalirecon, Tagore verkis en letero adresita al Frederic Thesiger, tiam Brita Vicreĝo de Hindio: "La senproporcia severeco de la puntraktado fifarita kontraŭ la kompatinda popolo kaj metodoj plenumi ilin, ni estas konvinkita, estas sen paralelo en la historio de civilizitaj registaroj... Alvenis la momento en kiu honoraj distingoj hontigas se ili brilas en tiu senkongrua kunteksto de humiligo, kaj el mia flanko mi deziras stari tute aparte el ĉiuj specialaj distingoj, ĉe miaj samlandanoj."[39][40]

En 1919, li estis invitita de la prezidanto kaj proparolanto de Anjuman-e-Islamia, nome Sjed Abdul Majid viziti Silheton por la unua fojo. La okazaĵo altiri ĉirkaŭ 5 000 personojn.[41]

En 1921, Tagore kaj la agrikultur-ekonomikisto Leonard Knight Elmhirst fondis la "Institute for Rural Reconstruction", poste renomita Ŝriniketan aŭ "Bonfarejo", en Surul, vilaĝo proksima al la aŝramo. Per ĝi, Tagore klopodis moderigi la protestojn Swaraj de Gandhi, kiujn li foje mallaŭdis pro la perceptita mensa dekadenco de la Brita Hindio – kaj finfine ankaŭ kolonia dekadenco.[42] Li serĉis helpon el donantoj, funkciuloj kaj fakuloj tutmonde por "liberigi vilaĝojn el la katenoj de senhelpo kaj nescio per vivigo de sciaro".[43][44] Komence de la 1930-aj jaroj li celis la median "nenormalan kastokonscion" kaj la koncepton de la netuŝebleco. Li prelegis kontraŭ tiuj tendencoj, li literaturigis dalitojn kiel herooj en siaj poemoj kaj teatraĵoj, kaj kampanjis — sukcese — por malfermi la templon de Guruvajur al la dalitoj.[45][46]

Krepuskaj jaroj: 1932–1941[redakti | redakti fonton]

Germanio, 1931.

Dutta kaj Robinson priskribis tiun epokon de la vivo de Tagore kiel de iu "vaganta literaturisto". Ĝi plifirmigis lian opinion ke la homaj dividoj estas neprofundaj. En Majo 1932 dum vizito al beduena kampadejo en la iraka dezerto, la tribestro diris al li, ke "Nia Profeto diris, ke vera islamano estas tiu kies vortoj kaj faroj tute ne damaĝas fratajn homojn..." Tagore fidis al sia taglibro: "Mi surprizis rekonante en liaj vortoj la voĉon de esenca humaneco."[47] En 1934, tertremo frapis Bihar kaj mortigis milojn da personoj. Gandhi konsideris ĝin sisma karmo, dia interveno venĝe al subpremado de dalitoj. Tagore admonis lin pro lia ŝajna malpieco.[48] Li bedaŭris la konstantan malriĉecon de Kolkato kaj la sociekonomia dekadenco de Bengalio kaj detaligis tiun novan plebecan estetikon per senrima cent-linia poemo kies tekniko sigeli duoblan rigardon antaŭis teknikon de la filmo Apur Sansar de Satyajit Ray (1959).[49][50] Dek kvin novaj volumoj aperis, inter ili proz-poemaj verkoj Punaŝĉa (1932), Ŝes Saptak (1935), kaj Patraput (1936). Eksperimentado pluis en liaj proz-kantoj kaj danc-dramoj — Ĉitra (1914), Ŝjama (1939), kaj Ĉandalika (1938) — kaj en liaj noveloj — Dui Bon (1933), Malanĉa (1934), kaj Ĉar Adhjaj (1934).[51]

Lasta foto de Rabindranath, 1941.

La fakinteresoj de Tagore etendiĝis al scienco en siaj lastaj jaroj, kiel videblas en Visva-Pariĉaj, esearo de 1937. Lia respekto por sciencaj leĝoj kaj lia esplorado de biologio, fiziko, kaj astronomio informis lian poezion, kiu montris etendan naturismon kaj verŝajnecon.[52] Li interplektis la procezon de scienco, la rakontojn de sciencistoj, en rakontoj kiel en Se (1937), Tin Sangi (1940), kaj Galpasalpa (1941).

Liaj lastaj kvin jaroj estis markitaj per kronika doloro kaj du longaj periodoj de malsano. Tiuj komenciĝis kiam Tagore perdis konscion fine de 1937; li restis komatosufera kaj preskaŭ mortonta dum iom da tempo. Tion sekvis fine de la 1940-aj jaroj simila malbonaĵo, el kiu li neniam rekuperiĝis. Poezio el tiuj malfacilaj estas inter liaj plej fajnaj.[53][54] Periodo de longdaŭra agonio finiĝis per la morto de Tagore la 7an de Aŭgusto 1941, estante 80-jaraĝa.[5] Li estis en supretaĝa ĉambro de sia domego de Jorasanko en kiu li kreskiĝis.[55][56] Tiu dato estas ankoraŭ bedaŭrata.[57] A. K. Sen, frato de la unua ĉefelekta komisionano, ricevis diktadon el Tagore la 30an de Julio 1941, ĝuste unu tagon antaŭ planita operacio: lia lasta poemo.[58]

Citaĵo
 Mi estas perdiĝinta meze de mia naskotago. Mi sopiras miajn amikojn, ilian tuŝon, kun lasta amo al la tero. Mi prenos la finan proponon de la vivo, mi prenos la lastan homan benon. Hodiaŭ mia sako estas malplena. Mi jam donis komplete ĉion kion mi devis doni. Reage se mi ricevas ion ajn — iom da amo, iom da pardono — tiam mi prenos ĝin kun mi kiam mi venos sur la boato kiu trairas al la festivalo de la senvorta fino. 

Verkaro, stilo[redakti | redakti fonton]

Jawaharlal Nehru kaj Rabindranath Tagore.

Kvankam Tagore estas plej konata kiel poeto, tamen li ankaŭ verkis romanojn, artikolojn, novelojn, vojaĝotaglibrojn kaj dramon. Li verkis pli ol 2,000 kantojn, kiuj estas alte konsiderataj en la moderna hinda civilizacio kaj estas aprezita tutmonde.

La verkaro de Tagore traktas sociajn, politikajn kaj edukajn aferojn, kaj la vizion de tutmonda frateco inter homoj. Lia poezio, krom sia spirita kaj emocia profundo, ofte esprimas la feston de vivo kaj naturo. Tagore perceptas la diversecon de vivo kiel neelĉerpebla fonto de plezuro en si mem. Amo estas ripetiĝanta motivo en lia verko, kaj li ofte traktis ankaŭ patriotismon.

Li belege esprimis la spiritecon viŝnuisman de sia lando, samtempe per romantikecaj kaj tutmonde kompreneblaj vortoj, bildoj kaj sentoj.

Tagore estis tre sentema al la tiamaj mondaj eventoj, kaj skribis pri sia doloro kaj malespero de la milito.

Kritiko de la brita klerig-kulturo[redakti | redakti fonton]

Rabindranath kun Einstein en 1930.

Kategorioj, kiuj malebligas realigon de la eduk-idealo:

  • manko de harmonio inter individueco kaj la socio (inter unuopulo kaj la universo)
  • manko de harmonio inter individuo kaj la naturo
  • fragmenta traktado de la homa persono
  • spirita mondo traktata kiel apartigita superkonstruo propra al la konscio de elito
  • neglektas kaj malprofundigas la ekzisto-sencon de infano, malheredigas ĝin de la bezono senpere kontaktiĝi kun multoblaj formoj de la mondo kaj de la natura inklino kompreniĝi kun universalaĵoj
  • dominado de kolektado de informoj, kie ĉio estis desupre planita kaj oni ne atendas de instruisto grandan krean invencion
  • posedas sekan formon de sciencismo
  • ne estas esenco de la vivo
  • instruado ne atentas pri individueco de la infano
  • praktikado de ekposedo de la infano en la nomo de ĝia "bono" kaj senigo de ĝia individueco, altrudo al la infano la mondon de plenkreskuloj kaj ties bezonoj
  • troa fido al libroj – kiel vojo al supraĵa alproprigado de ideoj, senigita de sendependa pensado kaj supera volo

Specifeco de eduka procezo laŭ Tagore[redakti | redakti fonton]

Group shot of dozens of people assembled at the entrance of an imposing building; two columns in view. All subjects face the camera. All but two are dressed in lounge suits: a woman at front-center wears light-coloured Persian garb; the man to her left, first row, wears a white beard and dark-coloured oriental cap and robes.
Ĉe Majlis (Irana parlamento) en Teherano, Irano, 1932.
  1. Unuaplana emoci-estetika perceptado kaj intuicia kono antaŭ la scienca kono.
  2. Formigo de karaktero kaj de spirita vivo kaj sekve de tio estingo de la liberigo de viv-turmento; ekkonado de si, lernado de sinmoderigo, ekrego de avidemo kontraŭ riĉaĵoj kaj konuma sinteno, estimo en la infano ĝian bezonon de esprimado kaj esprimiĝo.
  3. Malkovro de la harmonio inter vero kaj belo; edukado pere de vero kaj por vero absoluta.
  4. Edukado devas kreski el naturaj kulturaj fundamentoj de la socio kaj direktiĝi al valoroj unuigantaj la baratan kulturon. Etika plano - konstruo de morala karaktero pere de aktiveco favoranta hejmecon kaj kunmastrumadon de la lernejo.
  5. Disvastigo de am-idealo - supera morala valoro favoras al pli profunda senpera rigardo en esencon de la homa naturo, pere de amo la homo multobligas sin mem (apogo je modeloj de malfermo kaj simpleco).
  6. Venkado de memlimigo, memperfektigado kaj scio pri supervenko de malfacilaĵoj pri ekkonado de vero pere de rezigno kaj natura inspirado el la vivoĝojo.
  7. Instruo de humileco - protektas kontraŭ agresa interpretado de supozoj pri tio, kio estas bona kaj kontraŭ unuflanka identigo de krea laboro kun sukceso.
  8. Virteco de la vivo - akcentado de enhavo kaj formoj, kiuj favorus disvolvon de konscia kultura identeco kaj scipovon de la krea kaj memstara solvado de sociaj problemoj.
  9. Preno de ĝojo el instruado - kiel esprimo de spertado pri propra spirita vivo kaj kompreno, ke ekzistas harmonio inter ilia spirita vivo, vero kaj belo kaj la spirita vivo de aliaj personoj.
  10. Specifeco de la medio, en kiu devus okazi instruado - neŭtra sfero, en proksima kontakto kun la naturo, malproksime de setlejoj kaj de ne dezirataj eksteraj influoj perturbantaj kvieton de la lernantoj.
  11. Konsidero de diverseco de spertoj - de komunumo kaj soleco, aktivado kaj kontemplo (lernado pri memregado).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de eldono de 1913 ĉe Macmillan de la verko de Tagore Gitanjali.

En bengala

Poezio
* ভানুসিংহ ঠাকুরের পদাবলী Bhānusiṃha Ṭhākurer Paḍāvalī (Kantoj de Bhānusiṃha Ṭhākur) 1884
* মানসী Manasi (La ideala) 1890
* সোনার তরী Sonar Tari (La ora barko) 1894
* গীতাঞ্জলি Gitanjali (Kantaj proponoj) 1910
* গীতিমাল্য Gitimalja (Kantokrono) 1914
* বলাকা Balaka (Gruflugoj) 1916
Teatraĵoj
* বাল্মিকী প্রতিভা Valmiki-Pratibha (La genio de Valmiki) 1881
* বিসর্জন Visarjan (La ofero) 1890
* রাজা Raja (La reĝo de la malhela ĉambro) 1910
* ডাকঘর Dak Ghar (La poŝtoficejo) 1912
* অচলায়তন Aĉalajatan (La nemovebla) 1912
* মুক্তধারা Muktadhara (La akvofalo) 1922
* রক্তকরবী Raktakaravi (Ruĝaj oleandroj) 1926
Fikcio
* নষ্টনীড় Nastanirh (La rompita nesto) 1901
* গোরা Gora (Blondulo?) 1910
* ঘরে বাইরে Ghare Baire (Hejmo kaj Mondo) 1916
* যোগাযোগ Jogajog (Krucfluoj?) 1929
Memoroj
* জীবনস্মৃতি Jivansmriti (Miaj memoroj) 1912
* ছেলেবেলা Ĉhelebela (Tagoj de mia junaĝo) 1940

En angla

* Thought Relics 1921[59]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) ZV Kovács, Tagore by the lake, BusinessLine, la 2-an de marto 2018
  2. Thompson 1926, pp. 27–28. Thompson, E. (1926), Rabindranath Tagore: Poet and Dramatist, Pierides Press, ISBN 978-1-4067-8927-0
  3. Tribute: ‘Tagore belongs to all South Asians’ – The Express Tribune
  4. Radhakrishnan, R. K., "Sri Lanka to release stamp on Tagore", The Hindu.
  5. 5,0 5,1 Rabindranath Tagore – Facts. Nobel Foundation.
  6. 6,0 6,1 Thompson 1926, p. 20.
  7. Som 2010, p. 16.
  8. Tagore 1997b, p. 10.
  9. Sree, S. Prasanna. (2003) Woman in the novels of Shashi Deshpande : a study, 1‑a eldono, New Delhi: Sarup & Sons. ISBN 81-7625-381-2.
  10. Paul, S. K.. (1 January 2006) The Complete Poems of Rabindranath Tagore's Gitanjali: Texts and Critical Evaluation (angle). Sarup & Sons. ISBN 978-81-7625-660-5.
  11. Thompson 1926, pp. 21–24.
  12. Das 2009.
  13. Dutta & Robinson 1995, pp. 48–49.
  14. Dutta & Robinson 1995, pp. 50.
  15. Dutta & Robinson 1995, pp. 55–56.
  16. Tagore, Stewart & Twichell 2003, p. 91.
  17. A journey with my Father. My Reminiscences.
  18. (2014) “Tagore and Sikhism”, Mainstream Weekly. 
  19. Tagore, Stewart & Twichell 2003, p. 3.
  20. Tagore, Stewart & Twichell 2003, p. 3.
  21. 21,0 21,1 Tagore & Chakravarty 1961, p. 45.
  22. Tagore 1997b, p. 265.
  23. 23,0 23,1 Ghosh 2011.
  24. Dutta & Robinson 1995, p. 68.
  25. Thompson 1926, p. 31.
  26. Tagore 1997b, pp. 11–12.
  27. Guha, Ramachandra. (2011) Makers of Modern India. Cambridge, Massachusetts: Belknap Press of Harvard University.
  28. Dutta, Krishna. (1997) Selected Letters of Rabindranath Tagore. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-59018-1.
  29. Dutta & Robinson 1995, p. 373.
  30. Scott 2009, p. 10.
  31. Dutta & Robinson 1995, pp. 109–111.
  32. Chowdury, A. A. (1992), Lalon Shah, Dako, Bangladesh: Bangla Academy, (ISBN 984-07-2597-1) 
  33. Dutta & Robinson 1995, p. 109.
  34. Dutta & Robinson 1995, p. 133.
  35. Dutta & Robinson 1995, pp. 139–140.
  36. Rabindranath Tagore (angle) (2022-05-07). Alirita 2022-05-08.
  37. Hjärne 1913.
  38. (2014) “The Rowlatt Satyagraha”, Anil Sethi: Our Pasts: Volume 3, Part 2, 2014‑a eldono, India: NCERT. ISBN 978-81-7450-838-6.
  39. Letter from Rabindranath Tagore to Lord Chelmsford, Viceroy of India. Digital Anthropology Resources for Teaching, Columbia University and the London School of Economics. Arkivita el la originalo je 25a de Aŭgusto 2019. Alirita 29a de Aŭgusto 2018. Arkivigite je 2019-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
  40. Tagore renounced his Knighthood in protest for Jalianwalla Bagh mass killing. The Times of India, 13a de Aprilo 2011.
  41. Syed Ahmed Mortada. "When Tagore came to Sylhet".
  42. Dutta & Robinson 1995, pp. 239–240.
  43. Dutta & Robinson 1995, p. 242.
  44. Dutta & Robinson 1995, pp. 308–309.
  45. Dutta & Robinson 1995, p. 303.
  46. Dutta & Robinson 1995, p. 309.
  47. Dutta & Robinson 1995, p. 317.
  48. Dutta & Robinson 1995, pp. 312–313.
  49. Dutta & Robinson 1995, pp. 335–338.
  50. Dutta & Robinson 1995, p. 342.
  51. "A 100 years ago, Rabindranath Tagore was awarded the Nobel Prize for poetry. But his novels are more enduring", The Hindu.
  52. Tagore & Radice 2004, p. 28.
  53. Dutta & Robinson 1995, p. 338.
  54. Indo-Asian News Service 2005.
  55. Dutta & Robinson 1995, p. 367.
  56. Dutta & Robinson 1995, p. 363.
  57. The Daily Star 2009.
  58. Sigi 2006, p. 89.
  59. Thought Relics|publisher=Internet Sacred Text Archive|url=http://www.sacred-texts.com/hin/tagore/tr/tr01.htm
  60. Robindronath Tagor: Poŝtoficejo, Beletra Almanako, n-ro 5, Junio 2009, Novjorko, paĝoj 99-121.
  61. Beletra Almanako, n-ro 5, Junio 2009, Novjorko, paĝoj 46-66 kaj 67-77 respektive.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Analizoj

Audiobooks

Tekstoj

Paroladoj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rabindranath Tagore en la angla Vikipedio.