Universitato-Kolegio de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato-Kolegio de Londono
universitato-kolegio • lerneja instituto • altlernejo • organizaĵo pri edukado
moto Cuncti adsint meritaeque
expectent praemia palmae

Venu ĉiuj, kiuj laŭ merito
meritas la plej grandan rekompencon

Informoj
fondodato 1826
fondinto(j) Henry Brougham, 1st Baron Brougham and Vaux vd
speco Publika esplora universitato
Situo
Geografia situo 51° 31′ 29″ N, 0° 8′ 1″ U (mapo)51.524722222222-0.13361111111112Koordinatoj: 51° 31′ 29″ N, 0° 8′ 1″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
urbo Londono
adreso University College London, Gower Street, London, WC1E 6BT
poŝtkodo WC1E 6BT
Nombroj
nombro de studentoj 23 250 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Grupo Russell
• ORCID
• Jisc
• iRODS Consortium
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo
• ora triangulo
arXiv
Publikiga Etika Komitato vd
filioj
• UCL Institute of Ophthalmology, University College London
• University College London Qatar
• UCLH/UCL Biomedical Research Centre
• Archaeology South-East
• University College of London Earth Sciences vd
Universitato-Kolegio de Londono (Granda Londono)
Universitato-Kolegio de Londono (Granda Londono)
DEC
Universitato-Kolegio de Londono
Universitato-Kolegio de Londono
Map
Universitato-Kolegio de Londono
vdr

Universitato-Kolegio de Londono (angle University College London, mallongigite : UCL ) estas brita universitata institucio aligita al la Universitato de Londono. La universitato situas en la kvartalo Bloomsbury en la distrikto Camden de Londono.

La universitato estas membro de pluraj internaciaj organizoj: membro de la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj (Association of British Commonwealth Universities, ACU), la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj (League of European Research Universities, LERU, Ligue européenne des universités de recherche), la Asocioj de Esploraj Universitatoj (Association of Research Universities, URA), la Eŭropa Reto por Trejnado en Ekonomia Esplorado (ENTER) kaj la Asocio de Eŭropaj Universitatoj (EUA). Krome, ĝi estas membro de neoficiala "triangula" grupo de la universitatoj de Kembriĝo, Londono kaj Oksfordo.[1][2][3]

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato estis fondita en 1826 sub la nomo de la Universitato de Londono, kaj estis la unua universitata institucio fondita en Londono. Ĝi ankaŭ estis la unua universitata institucio kiu akceptis studentojn sendepende de ilia religio, kaj akceptis virinojn kiel plenrajtaj studentojn sub la samaj akceptkondiĉoj kiel viroj. La universitato estis fondita kun la celo disponigi alternativon al la religiaj universitatoj de Kembriĝo kaj Oksfordo. Ĉi tiu universitato kaj King's College London estis en 1836 la fondinstitucioj de la Universitato de Londono. Kiel rezulto, ĝi estis renomita Universitato-Kolegio Londono. La principoj sur kiuj la institucio estis fondita estis liberalismo kaj malfermiteco. La universitato instigas novigadon kaj diversecon.

En 1907, la Universitato de Londono ricevis novan reĝan ĉarton, sekvante kiu ĉiuj institucioj inkluzivitaj en la Universitato de Londono prirezignis sian apartan ekziston. Kiel rezulto, la gradoj kiujn la universitato donas al siaj diplomiĝintoj ricevis sub la nomo de la Universitato de Londono. Tiu ĉi situacio daŭris ĝis 1977. En ĉi tiu jaro University College ricevis novan reĝan ĉarton kiu renovigis sian sendependecon kaj en 2005 ĝi ankaŭ ricevis la rajton aljuĝi gradojn.

La universitato funkciigas plurajn muzeojn kaj kolektojn, en larĝa gamo de scienco ĝis arto :

  • Petrie Muzeo de Egipta Arkeologio
  • Grant Muzeo de Zoologio kaj Kompara Anatomio
  • artkolekto
  • La Instituto de Arkeologio
  • Etnografia kolekto
  • La Galton Collection, kiu inkluzivas kolekton de scienca ekipaĵo kaj artikoloj apartenantaj al profesoro Siro Francis Galton
  • Scienca kolekto, ĉefe kolekto de la kolegia ekipaĵo kiu ankaŭ inkluzivas la operaciejon sur kiu la unua operacio estis farita sub anestezo.

Organiza Strukturo[redakti | redakti fonton]

Esplorado kaj instruado ĉe University College estas organizitaj en 11 fakultatoj kaj akademiaj sekcioj:

  • University College London Faculty of Arts and Humanities
  • The Bartlett
  • UCL Faculty of Engineering Sciences
  • UCL Faculty of Laws
  • UCL Faculty of Life Sciences
  • UCL Faculty of Mathematical and Physical Sciences
  • UCL Faculty of Social and Historical Sciences
  • UCL Institute of Education
  • UCL Brain Sciences
  • UCL Medical Sciences
  • UCL Population Health Sciences

Akademia rangigo[redakti | redakti fonton]

La universitato estas konsiderata unu el la plej bonaj en la mondo, kaj estas konstante vicigita inter la ĉefaj institucioj en la UK kaj la mondo. Nacia kaj internacia akademia rangotabelo por 2022:

Notindaj Universitatanoj[redakti | redakti fonton]

Entute 30 UCLaj docentoj estis Nobel-Premiitoj (inkluzivanta vizitanta docentojn) kaj eks-studentojn (16 en Fiziologio aŭ Medikamento, sep en Kemio, kvin en Fiziko kaj po unu en Literaturo kaj Ekonomiaj Sciencoj), kaj tri gajnis la Medalon Fields en Matematiko [4].

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Bellot, H. Hale. (1929) University College, London 1826–1926. London: University of London Press.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Making an Impact: the UCL style guide. UCL (2005). Arkivita el la originalo je 6 April 2015. Alirita 28 October 2018. “UCL should always be referred to as 'UCL'. "University College London" can only be used as part of the postal address.”. Arkivigite je 2015-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Sutherland, John, "What's in a name?", The Guardian, 29 July 2005.
  3. Working with our brand. UCL. Arkivita el la originalo je 2019-12-11. Alirita 30 March 2019. “UCL is the university's official name”.
  4. History. UCL (11 January 2018). Alirita 3 November 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]