Diskuto:Universitato-Kolegio de Londono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La dua ĉapitro estas impresege ruĝa:

Citaĵo
 La universitato estas membro de pluraj internaciaj organizoj: membro de la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj (Association of British Commonwealth Universities, ACU), la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj (League of European Research Universities, LERU, Ligue européenne des universités de recherche), la Association of Research Universities (URA), la Eŭropa Reto por Trejnado en Ekonomia Esplorado (ENTER) kaj la Asocio de Eŭropaj Universitatoj (EUA). Krome, la universitato estas membro de pluraj organizoj en Britio: membro de la Universitato de Londono, la Russell Group, la G5-Grupo, la SES-Konsorcio, la Universitatoj de Britio (UUK), la Thomas Young Centre (TYC), UCLPartners, la NOS University Hospitals Trust Fund College London (UCLH), ĉe la Francis Crick Institute, fondmembro de la Alan Turing Institute en Londono kaj membro de la neoficiala grupo de universitatoj, la Ora Triangulo [1][2][3][4][5]

Mi legis ke ĝi estas elkopiita de la koncerna anglalingva teksto, sed tie, mirinde, (nun) estas multe pli modesta frazo:

Citaĵo
 UCL estas membro de multaj akademiaj organizoj, inkluzive de la Russell Group kaj la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj, kaj estas parto de UCL Partners, la tutmonde plej granda akademia sanscienca centro. 
— en-wiki: "University College London", tradukite al Esperanto

Laŭ tiu kalkulo nur mankus du artikoloj, nun kiam mi ĵus faris artikolon por la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj - kaj "UCL-Partners" estas nur priskribo de la inter-rilatoj de la institucio, fakte subpaĝo, havebla en neniu alia lingvo krom en la angla" (kial la malgranda esperanta vikipedio devos verki tekston pri tio, se la multege pli grandaj vikipedioj en la franca, hispana, itala, germana aŭ iu alia lingvoversio ne konsideras la subtemon sufiĉe grava por teksto???). Kompreneble oni povos argumenti, "jes, sed ĉiuj tiuj temoj estas interesaj por artikoloj en Esperanto, ni bezonas ĉion!" Kiu diras tion, povas kaj devos fari tion, devos almenaŭ kontribui. Ne afablas nur kiel konsumanto "mendi" tekstojn "de la aliaj".

Estas ĉiam facile simple el iu alia lingvo rapide enkopii tekston kun amaso da ruĝaj ligiloj, kaj poste en plej bona kazo havi malbonan konsciencon, ke kiom da pliaj artikoloj oni ankoraŭ mem estonte devos krei (se ne iu alia pli rapidas kaj donacas novan tekston), en malpli bona kazo simple naive atendadi ke iuj aliaj venas por krei la mankajn tekstojn kaj en malplej bona kazo indignite krii "vi aliaj devas fari artikolojn!" - La kolego kiu metis la paĝo estas diligenta kunlaboranto kaj ne krias, tial mi ĉi tie ekskludas la trian eblecon. Sed tamen restas la granda laboro de estone farendaj tekstoj. Laŭ mi sencas ankoraŭ fari tekston pri la nur-brita "Russell-grupo", kaj forĵeti ĉiujn aliajn ruĝajn ligilojn.

Eblos mencii la multajn asociiĝojn sen ligiloj, do "[... ...] la Universitatoj de Britio (UUK), la Thomas Young Centre (TYC), UCL Partners, la NOS University Hospitals Trust Fund College London (UCLH), ĉe la Francis Crick Institute, fondmembro de la Alan Turing Institute en Londono kaj membro de la neoficiala "triangula" grupo de la universitatoj de Kembriĝo, Londono kaj Oksfordo."

sed ankaŭ eblas kaj laŭ mi pli sencas kopii la nunan anglan frazon, forprenante el ĝi nur la ruĝan ligilon pri "UCL-Partners".

Referencoj[redakti fonton]

  1. Making an Impact: the UCL style guide. UCL (2005). Arkivita el la originalo je 6 April 2015. Alirita 28 October 2018. “UCL should always be referred to as 'UCL'. "University College London" can only be used as part of the postal address.”. Arkivigite je 2015-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Sutherland, John, "What's in a name?", The Guardian, 29 July 2005.
  3. Working with our brand. UCL. Arkivita el la originalo je 2019-12-11. Alirita 30 March 2019. “UCL is the university's official name”.
  4. "UCL Partners to become 'biggest AHSC in the world'", Health Service Journal, 17 October 2011. Arkivigite je 2013-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
  5. "Golden opportunities", Nature, 6 July 2005.

ThomasPusch (diskuto) 17:58, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]