Publikiga Etika Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Publikiga Etika Komitato
emblemo
neprofitcela organizaĵokaritata organizaĵo
Komenco 1997 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr

La Komitato pri Publikiga Etiko (KPE, angle Committee on Publication Ethics, akronime COPE) estas neprofitcela organizaĵo kies misio estas difini plej bonajn praktikojn en la etiko de scienca eldonado kaj helpi redaktistojn kaj eldonistojn atingi ilin. KPE celas disponigi helpajn gvidliniojn por diversaj aspektoj de etika eldonado, preni gvidan rolon en la kampo de publikiga etiko kaj disponigi neŭtralan voĉon en aktualaj debatoj [1]. Kvankam la gvidlinioj por etika eldonado evoluigitaj fare de KPE estas direktitaj ĉefe al redaktistoj en eldonejoj, la publikigitaj iloj estas utiligitaj ne nur fare de eldonistoj kaj redaktistoj [2], sed ankaŭ kiel bazo por la trejnado de studentoj  aŭ ĝenerale rekomendita por referenco [3].

Historio[redakti | redakti fonton]

KPE estis fondita en 1997 fare de redaktistoj de diversaj britaj medicinaj ĵurnaloj post kiam ili estis alfrontitaj kun pluraj kazoj de scienca miskonduto (ekz. falsitaj datenoj en klinikaj provoj).  Ili nomis tion speco de memhelpa grupo ĉar, laŭ ilia opinio, la oficialaj aŭtoritatoj ne adekvate prilaboris la koncernajn kazojn. La celo estis krei interŝanĝan ŝancon por redaktistoj por povi diskuti anonimajn suspektatajn kazojn. La kunvenoj okazis trimonate.  La ​​unua gvidisto pri "Good Publication Practice" estis publikigita en 1999.

Ĉar membreco pliiĝis, reprezenta korpo estis elektita en 2000 kaj en 2008 KPE estis aligita kiel UR-bonfarado. Tra la jaroj, multaj paŝo-post-paŝaj instrukcioj estis ellaboritaj surbaze de la spertoj en la diskutgrupoj, kiuj traktas tre malsamajn eldonajn etikajn problemojn [4].

KPE disponigas forumon por redaktistoj kaj verkistoj de sciencaj revioj por diskuti temojn rilatigantajn al la integreco de ilia laboro. Ekzemploj inkluzivas konfliktojn de intereso, subaĉeton, maletikan eksperimentadon kaj fabrikadon de indico.

Temoj[redakti | redakti fonton]

KPE konsilas redaktistojn kaj eldonistojn pri ĉiuj aspektoj de publikiga etiko kaj precipe pri kiel trakti kazojn de miskonduto en esplorado kaj sciencaj publikaĵoj. KPE ne mem esploras individuajn kazojn, sed instigas redaktistojn certigi, ke tiuj estas esploritaj de la koncernaj aŭtoritatoj (kutime esplorinstitucio). Ĝis nun, gvidlinioj [5] estis publikigitaj pri la sekvaj temoj (elekto):

  • Travideblecoj kaj plej bona praktiko en akademia eldonado [6]
  • Gvidlinioj por revokoj (retiro de publikaĵoj kiuj jam estis publikigitaj) [7]
  • Gvidlinioj pri kolega revizio [8]
  • Gvidlinioj por la interagado inter fakaj socioj, iliaj fakaj revuoj kaj la redaktistoj/eldonistoj [9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]