Saltu al enhavo

Ezra Pound

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ezra Pound
Persona informo
Ezra Weston Loomis Pound
Naskiĝo 30-an de oktobro 1885 (1885-10-30)
en Hailey
Morto 1-an de novembro 1972 (1972-11-01) (87-jaraĝa)
en Venecio
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per malsano de gastrointesta sistemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Cemetery of San Michele (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Homer Pound House vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Pensilvanio
Hamilton College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Ezra Pound
Familio
Patro Homer Loomis Pound (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Isabel Weston (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Dorothy Shakespear (mul) Traduki (1914–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Iseult Gonne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Mary de Rachewiltz (en) Traduki
 ( Olga Rudge (mul) Traduki)
Omar Pound (en) Traduki
 ( Dorothy Shakespear (mul) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Thaddeus C. Pound (mul) Traduki (patra avo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto
ekonomikisto
ĵurnalisto
radio-prezentisto
aŭtobiografo
komponisto
tradukisto
literaturkritikisto
literaturhistoriisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1909– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ezra POUND (30-a de oktobro, 18851-a de novembro, 1972) estis usondevena angla poeto, kiu parte verkis en la itala. Li ankaŭ estis muzikisto, tradukisto kaj literaturkritikisto kiu estis gravulo de la modernisma movado en frua al meza dudekajarcenta poezio. Pound estas konsiderata reformisto de la angla tradukteorio[1].

Pound estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la poezia movado nomata Imagisme, movado emfazanta precizecon kaj ŝparemon de lingvo. Li estis ankaŭ inter la ĉefaj reprezentantoj de vorticismo, movado en avangarda arto en Anglio komence de la 20-a jarcento, proksima al futurismo. En 1915 li publikigis la libron Des Imagistes, kiu estis antologio de poezio kaj teorio de Imagismo.

Liaj verkoj inkluzivas Ripostes (1912), Hugh Selwyn Mauberley (1920) kaj lian 800-paĝan epopeon The Cantos ( ĉ. 1917–1962 ).

Ekde la 1920-aj jaroj, Pound tradukis du teatraĵojn de Sofoklo kaj multe tradukis poezion el diversaj lingvoj, samtempe plenigante siajn proprajn poemojn, kombinitajn en la grandiozan modernisman epopeon Cantos (Libro de Kantoj, atribuita al Konfuceo) kun citaĵoj kaj aludoj al monda kulturo. Ezra Pound komencis labori pri la modernisma epopeo Cantos en 1915. En 1940, Adams Cantos (LXII-LXXI) unue estis publikigitaj. Post tio, Pound verkis ĉefe en la itala dum pluraj jaroj kaj kvankam plejparto de la poemo estis verkita en la angla, en decembro 1944 (laŭ aliaj fontoj, en 1944-1945) la poeto, tiam loĝanta en Italio, verkis la kantojn LXXII kaj LXXIII en la itala, inspirite de la eventoj de la fino de la Dua Mondmilito.

Cantos estis ankaŭ inspirfonto por la epopeo La infana raso de William Auld[2].

Laborante en Londono dum la frua 20-a jarcento kiel fremda redaktoro de pluraj usonaj literaturaj gazetoj, Pound helpis malkovri kaj formi la verkojn de samtempanoj, kiel T. S. Eliot, James Joyce, Robert Frost, Hilda Doolittle kaj Ernest Hemingway. Li helpis eldonigi la poemon de Eliot The Love Song of J. Alfred Prufrock en 1915, kaj serie eldonigi en 1918 la romanon Ulysses de Joyce. Hemingway skribis en 1932, ke por poetoj naskitaj fine de la 19-a aŭ komence de la 20-a jarcento, ne esti influitaj de Pound estus "kiel trapasi grandan neĝoŝtormon kaj ne senti ĝian malvarmon".[3]

Li transloĝiĝis al Italio en 1924, kie tra la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj li malferme subtenis la faŝismon de Benito Mussolini, esprimis subtenon por Adolf Hitler kaj verkis por publikaĵoj posedataj de la brita faŝisto Oswald Mosley. Dum la dua mondmilito, li estis pagata de la itala registaro por registri centojn da radiaj elsendoj, kritikantaj Usonon, Franklin D. Roosevelt kaj la judojn, pro kiuj li estis arestita en 1945 de usonaj soldatoj en Italio kaj akuzita pri perfido. Li pasigis monatojn en usona milita prizono en Pizo, inklude tri semajnojn en ŝtala kaĝo, ses futojn (182,88 centimetroj) longa kaj ses futojn larĝa, kiu laŭ li kaŭzis al li mensan paneon. Pro lia mensa kondiĉo oni decidis, ke li ne povis esti procesita, do li estis sendita al la psikiatria malsanulejo St. Elizabeths Hospital en Vaŝingtono, kie li restis dum pli ol 12 jaroj.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1.  (Ukraina)Viŝinskij S. Ezra Pound kiel noviganto de la angla traduko / Materialoj de la studenta scienca konferenco de la Ĉernivca Nacia Universitato, la 10-an - 11-an de majo 2007. Filologiaj sciencoj. - Ĉernivco: Ruta, 2007. - pp. 261-262. Arkivita de la originalo, la 15-an de januaro 2012 ĉe la Wayback Maŝino
  2. (en) Traduku! Willliam Auld, Goodreads,
  3. La 21-an de novembro 1932 Hemingway skribis ("Statement on Ezra Pound", The Cantos of Ezra Pound: Some Testimonies, New York: Farrar & Rinehart, 1933): "Ĉiu poeto naskita en ĉi tiu jarcento aŭ en la lastaj dek jaroj de la antaŭa jarcento, kiu povas honeste diri, ke li ne estis influita de aŭ lernis multe de la verko de Ezra Pound, meritas esti kompatata anstataŭ riproĉata. Estas kvazaŭ prozisto naskita en tiu tempo ne devus esti lerninta de aŭ esti influita de James Joyce, aŭ kvazaŭ vojaĝanto devus trapasi grandan neĝoŝtormon kaj ne senti ĝian malvarmon, aŭ sabloŝtormon kaj ne senti la sablon kaj la venton. La plej bona verkado de Pound - kaj ĝi estas en CANTOS (kantoj) - daŭros tiel longe kiel ekzistas literaturo." , Hemingway 2006.
  4. The Pisan Cantos (80.665–67), Sieburth (2003), xiii

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]