Serio Oriento-Okcidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Serio Oriento-Okcidento estas eldonserio kiu celas kontribui al la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj. En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento. Diversaj eldonejoj kontribuas iom post iom al la Serio; ĉiu eldonas nur unu aŭ plurajn librojn laŭ siaj bontrovo, eblecoj kaj financa respondeco. La verkojn aprobas por la Serio la Estraro de Universala Esperanto-Asocio laŭ la propono de la koncerna eldonejo, sed UEA ne havas financan respondecon.

Teĥnikaj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

  • Amplekso: Normale ĉiuj verkoj en la Serio ampleksas minimume 100 presitajn paĝojn.
  • Lingvo: La lingva kvalito de la traduko devas esti garantiita.
  • Enkonduko: Ĉiu volumo devas enhavi mallongan klarigon pri la celoj de la Serio. Tiu klarigo povas ankaŭ aperi en pli longa enkonduko de la Prezidanto de UEA aŭ de plia persono tiucele elektita de la Estraro.
  • Teĥnikaj detaloj: La formatado, kompost-areo kaj litertipoj estu kiel eble plej similaj al tiuj de la ĝisnunaj volumoj en la Serio: formato 21 x 15 cm, kompost-area 162 x 100 mm, literoj 9- aŭ 10-punktaj.
  • Sur la titolpaĝoj aperu la teksto: "Serio Oriento-Okcidento, n-ro... Sub Aŭspicio de UEA en Operaciaj Rilatoj kun Unesko". Pri la laŭvica numero indikenda informos la Ĝenerala Direktoro de UEA.
  • Eldonkvanto: La eldonkvanto devas esti fiksita interkonsente kun la Ĝenerala Direktoro de UEA.
  • Parto de la eldonkvanto estu fortike (aŭ malmole) bindita.
  • La CO de UEA ricevas de la eldoninto tuj post la apero 5 binditajn ekzemplerojn por la Biblioteko Hodler kaj por reprezentaj celoj (i.a. Biblioteko de Unesko).

Numeroj de la serio[redakti | redakti fonton]

Titolo Originala titolo Aŭtoro Fontlingvo Tradukinto(j) Eldonurbo(j) Eldonejo Eldonjaro Paĝoj ISBN Reeldono
1Malsata ŝtonoক্ষুধিত পাষাণ (গল্পগুচ্ছ)Rabindranath Tagore  N bengalaLakshmiswar SinhaMalmöEldona Societo Esperanto1961128
2Rakontoj de Oogai鴎外作品集 (4 verkoj: 高瀬舟, 山椒大夫, 文づかひ, 安部一族)Mori OogaijapanaMikami Teruo, Miyamoto Masao, Matuba Kikunobu, Nozima YasutaroTokioJapana Esperanto-Instituto1962117Represita en 1979
3La naŭzoLa NauséeJean-Paul Sartre  N francaRoger BernardRotterdamUniversala Esperanto-Asocio1963222
La dia komedioLa Divina CommediaDante AlighieriitalaGiovanni PeterlongoMilanoS.I.E.I.196355 + 7092-a eldono 1979
4KalevalaKalevalakompilis Elias LönnrotfinnaJohan Edvard LeppäkoskiHelsinkiForumo Esperanto1964392ISBN 951900551X2-a eldono Helsinki E-Asocio de Finnlando 1985
5Martín FierroMartín FierroJosé HernándezhispanaErnesto SonnenfeldLa LagunaJ. Régulo1965289
6La tragedio de Reĝo LearKing LearWilliam ShakespeareanglaKálmán KalocsayRotterdamUniversala Esperanto-Asocio1966160ISBN 9290170131
7Kvin virinoj de amoro好色五人女Ihara SaikakujapanaMiyamoto MasaoOosakaPirato19661592-a eldono Tokio Libroteko Tokio 1989
8La Spleno de ParizoLe Spleen de ParisCharles BaudelairefrancaPaul LobutKopenhagoKOKO1967125
9El la vivo de Syunkin春琴抄Tanizaki Jun'ichirōjapanaMiyamoto Masao kaj Isiguro TeruhikoOosakaPirato1968145
10La Nobla Koranoالقرآن arabaItalo ChiussiKopenhagoTK196920 + 6672-a eldono 1970; fotorepreso la 2-a eldono 1977
11Neĝa lando雪国Kawabata Yasunari  N japanaKonisi GakuTokioJapana Esperanto-Instituto19711192-a eldono 1992
12Je la flanko de la ProfetoJe la flanko de la profetoItalo Chiussiesperanta AntverpenoTJ1978362ISBN 9063360037
13BrandBrandHenrik IbsennorvegaErling Anker HaugenAntverpeno / La LagunaTK / Stafeto1978320ISBN 9063360045
AniaroAniara: en revy om människan i tid och rumHarry Martinson  N svedaWilliam Auld kaj Bertil NilssonMalmöEldona Societo Esperanto1979174ISBN 9185288020
14La LuzidojOs LusíadasLuís Vaz de CamõesportugalaLeopoldo KnoedtChapecóFonto19804642a eldono 2018
15Elektitaj fablojIvan A. KrilovrusaSergej RublovAntverpeno / La LagunaTK / Stafeto1979336ISBN 9063360096
16La sonetojSonnetsWilliam ShakespeareanglaWilliam AuldPizoEdistudio1981326ISBN 887036013X
17Tutmonda sonoroTutmonda sonoro multlingvaKalman KalocsayBudapestHungara Esperanto-Asocio1981664ISBN 9635710771
18Elpafu la sagonElpafu la Sagon multlingvaTibor SekeljRotterdamUniversala Esperanto-Asocio1983187ISBN 9290170255
19La suferoj de la juna WertherDie Leiden des jungen WerthersJohann Wolfgang von GoethegermanaReinhard HaupenthalHeckkendalheimBerthold Faber198492ISBN 3923228996
20Loulan
Fremdregionano
楼蘭
異域の人
Inoue YasushijapanaMiyamoto MasaoTokioJapana Esperanto-Instituto198412 + 83
21Montara vilaĝoThe Mountain VillageCicio Mar (Yeh Chun-Chan)anglaWilliam AuldPekinoĈina Esperanto-Eldonejo1984264
22Sinjoro TadeoPan TadeuszAdam MickiewiczpolaAntoni GrabowskiVarsovioPola Esperanto-Asocio19863344-a eldono Świdnik, Đurđevac 2015
23Sanga nupto kaj La domo de Bernarda AlbaBodas de sangre; La casa de Bernarda AlbaFederico García LorcahispanaMiguel FernándezMadridoLa Misma1987229ISBN 8486384036
24Laŭdo de l' StultecoStultitiae Laus / Μωρίας ΕγκώμιονErasmo de RoterdamolatinaGerrit BervelingRotterdamUniversala Esperanto-Asocio1988112ISBN 9290170395
25Aŭstralia antologioredaktis Alan TowseyangladiversajPizoEdistudio1988431ISBN 8870360363
26La majstro kaj MargaritaМа́стер и Маргари́таMiĥail BulgakovrusaSergio B. PokrovskijSverdlovskSezonoj1991374
27Cent jaroj da solecoCien años de soledadGabriel García Márquez  N hispanaFernando de DiegoChapecóFonto19923722-a eldono 2012; 3-a eldono Novjorko Mondial 2015
28Krimo kaj punoПреступление и наказаниеFjodor DostojevskijrusaAndrej ParfentjevJekaterinburgSezonoj1993485
29Klera edzinoবিদুষী ভার্যাUpendronath GangopadhaebengalaProbal DasguptaPisaEdistudio1994182ISBN 8870360474
30Antologio latina (en 2 volumoj)kompilis Gerrit BervelinglatinaGerrit BervelingChapecóFonto1998271 + 305
31La MetamorfozoDie VerwandlungFranz KafkagermanaMauro NerviPisaEdistudio199675ISBN 8870360695
32Malvivaj animojМёртвые душиNikolaj GogolrusaVladimir VyĉegĵaninJekaterinburgSezonoj2001223
33La lada tamburetoDie BlechtrommelGünter Grass  N germanaTomasz ChmielikBielsko-BiałaKleks2000533ISBN 8371940793
34La libro de la mirindaĵojLivres des merveilles du monde / Divisament dou mondeMarko PolofrancaDaniel MoirandRotterdamUniversala Esperanto-Asocio2001445ISBN 9290170751
35Ĉe akvorando水浒传Shi Nai'an kaj Luo Guanzhong (?)ĉinaLaŭlumBeijingĈina Fremdlingva Eldonejo20041830ISBN 7119036378
36La Dharmo-padoधम्मपद Dhamapada paliaGunnar GällmoStockholmEldona Societo Esperanto2002110ISBN 918528825X
37SensortecoSorstalanságImre Kertész  N hungaraIstván ErtlBudapestAranygolyó2002207ISBN 9632062175
38Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilitoOsudy dobrého vojáka Švejka za světové válkyJaroslav HašekĉeĥaVladimír VáňaDobřichoviceKAVA-PECH2004711ISBN 8085853760
39Leteroj de Paŭlo kaj lia SkoloΠρος Ρωμαίους / Epistula ad RomanosPaulosgrekaGerrit BervelingChapecóFonto2004253
40Eŭgeno OneginЕвгений ОнегинAleksandr PuŝkinrusaValentin MelnikovKaliningradoSezonoj2005256
41La gefianĉojI Promessi SposiAlessandro ManzoniitalaBattista CadeiMilanoItala Esperanto-Federacio2006495ISBN 8889177233
42La princoIl PrincipeNiccolò MachiavelliitalaCarlo MinnajaMilanoItala Esperanto-Federacio2006103ISBN 8889177683
La Biblioτὰ βιβλία / תורה נביאים כתובים hebreaL.L. Zamenhof, Gerrit Berveling, John Cyprian Rust, B. John Beveridge, C.G. WilkinsonDobřichoviceKAVA-PECH20061375ISBN 8085853906
43Fraŭlino MaitreyiMaitreyiMircea EliaderumanaIonel OneţRotterdamBero2007200
44Romano pri la tri regnoj三国演义Luo GuanzhongĉinaLaŭlumBeijingĈina Fremdlingva Eldonejo20081807ISBN 9787119054933
45La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû華岡青洲の妻 (laŭvorte: La edzino de Hanaoka Seishū)Ariyoshi SawakojapanaKonisi GakuTokioJapana Esperanto-Instituto2008157ISBN 9784888870566
46Pilgrimo al la Okcidento西遊記Wu Cheng'enĉinaLaŭlumBeijingĈina Fremdlingva Eldonejo20091976ISBN 9787119057668
47R.U.R.R.U.R.Karel ČapekĉeĥaMoraviaj Esperanto-PionirojDobřichoviceKAVA-PECH2012119ISBN 9788087169230Tria eldono (dua ĉe KAVA-PECH) 2014
48La rakonto pri KieŭTruyện KiềuNguyen Du vjetnamaLe Cao PhanHà NộiThế Giới2012248ISBN 9786047704408
49Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas…Van oude menschen, de dingen, die voorbij gaan…Louis CouperusnederlandaGerrit BervelingNovjorkoMondial2013256ISBN 9781595692627
50Mi inventas la mondonObmyślam światWisława Szymborska  N polaTomasz Chmielik, István Ertl, Danuta Kowalska, Lidia Ligęza, Kris Long, Adam Łomnicki, Martyna Taniguchi, Włodzimierz WesołowskiBjalistoko, Đurđevac, Krakovo, ŚwidnikPodlaĥia Libraro Łukasz Górnicki, Bjalistoka E-Societo2015339ISBN 9788363470098 / 9788390756134
51Poezia antologioNazim Hikmet RanturkaVasil KadifeliNovjorkoMondial 2016203ISBN 9781595693297
52Ĉina antologioDiv. aŭtorojĉinaDiv. tradukintojPekinoFremdlingva Eldonejo2016527ISBN 9787119101613
53Memoraĵoj de kampara knaboMemorias dun neno labregoXosé Neira VilasgalegaSuso MoinhosNovjorkoMondial2017110ISBN 9781595693464
54Sieĝata fortikaĵo圍城Qian ZhongshuĉinaWei YidaPekinoFremdlingva Eldonejo 2018497ISBN 9787117114637
55La ponto super DrinoNa Drini ćuprijaIvo Andrić  N serbo-kroataAntonije SekeljĐurđevacDokumenta Esperanto-Centro2018342ISBN 9789538182037
56La strangaĵoj de Liaozhai (en 4 volumoj)聊齋誌異Pu SonglingĉinaGuozhuPekinoYanshan2018416 + 429 + 434 + 438ISBN 9787540252915
57For la batalilojn!Die Waffen nieder!Bertha von Suttner  N germanaArmand CaumontDobřichoviceKAVA-PECH2019472ISBN 9788087169988
58Antologia skizo de la persa literaturoجنگ مختصر ادبیات فارسی به زبان اسپرانتوُ33 prozaŭtoroj kaj 24 poetojpersaSaid BaluĉiMoskvoImpeto2021164ISBN 9785716103115
59La sonetoj al OrfeoDie Sonette an OrpheusRainer Maria RilkegermanaMark FettesNovjorkoMondial2020143ISBN 9781595694164
60La FlorejoگلستانِSadiopersaKejhan Sajjadpur,
Said Baluĉi
MoskvoImpeto2021234ISBN 9785716103191
61La horo 25Ora 25Constantin Virgil GheorghiurumanaIonel OneţNovjorkoMondial2022366ISBN 9781595694393
62Reĝo UbuoUbu roiAlfred JarryfrancaThomas Larger, Thierry Tailhades ParisEspéranto-France2023109ISBN 9782957896134
63La libro de la mil kaj unu noktoj (en 3 volumoj)Les mille et une nuitAntoine GallandfrancaDaniel Moirand ParisEspéranto-France2024 ISBN 9782957896158

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]