Italo Chiussi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Italo Chiussi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1919 (1919-05-13)
en Triesto
Morto 8-an de junio 1973 (1973-06-08) (54-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj italaEsperantoarabagermanafrancaangla
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Scuola Normale Superiore. Classe di Scienze
Okupo
Okupo asekuristo • esperantistotradukisto
vdr

Italo CHIUSSI (naskiĝinta la 13-an de majo 1919 en Trieste, Italio; mortinta la 8-an de junio 1973 en Frankfurto ĉe Majno, Germanio[1]) estis itala esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto. Li tradukis en Esperanton La Noblan Koranon. Alia grava verko: Je la flanko de la profeto.

Esperantisto de 1947, li estis inter la postmilitaj rekonstruintoj de la Itala Esperantista Junularo (poste ĝia prezidanto).

Doktoro pri matematiko, studinto ĉe la plej renoma universitata kolegio (Scuola Normale Superiore en Pizo), iĝis poste aplikata matematikisto kaj estro de germana filio de fama itala asekurkompanio. Li vivis dum siaj lastaj jaroj en Germanio.

Meze de sia vivo Chiussi konvertiĝis al islamo kaj tradukis la Koranon kaj aliajn verkojn. Li konis la francan, anglan, germanan kaj klasikan araban, kolektis diraĵojn el la islama religio.

Lia libro "Je la flanko de la Profeto", aperinta post lia morto, gajnis mencion de "Fazle Omar Foundation" kiel elstara islama verko. Tre diskreta persono, li tre malofte ĉeestis kongresojn.

Li prelegis en la Internacia Somera Universitato, dum la 54-a Universala Kongreso en Helsinko, 1969, pri "Esperanto kaj islamo". Unupaĝa artikolo lia pri "La araba kaj islama literaturo en Esperanto" aperis en "Esperanto", julio-aŭgusto 1973, p. 129.

Lia tombo troviĝas sur la suda tombejo (germane Südfriedhof) de Frankfurto.[1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chiussi, Italo 1973 : La araba kaj islama literaturo en Esperanto, Esperanto, 811-12 (7-8), p. 129

Notoj[redakti | redakti fonton]