Itala Esperantista Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Itala Esperantista Junularo (IEJ) estas asocio por junaj esperantistoj en Italio. Ĝi celas disvastigi Esperanton tra la itala junularo, kaj plifaciligi kontakton kun alilandaj esperantistoj.

Ĝi estas la junulara sekcio de la Itala Esperanto-Federacio, kaj la itala sekcio de la TEJO.

Ĉiujare ĝi okazigas la Internacian Junularan Festivalon, je pasko, kaj la Semajnon de Kulturo Internacia, dum septembro. Kunlabore kun Itala Esperanto-Federacio ĝi prizorgas porjunularan programon dum la Itala Kongreso de Esperanto, semajnlonga aranĝo kiu kutime okazas fine de aŭgusto.

Ĝia nuna prezidanto, ekde IJF 2017, estas Giorgio Di Nucci. Vicprezidas Carlotta Pavese kaj kasistas Giorgio Perna. Sekterarias Alberto Vitale. La estraron partoprenas ankaŭ Alessandro Bonfanti, Edoardo Nannotti, kaj Paolo Piovano.

Historio de prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Jenas parta resumo de la historio de prezidantoj de IEJ.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]