Francesco Pignatelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Pignatelli
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Nacieco italo
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto vidu tekste
vdr

Francesco Pignatelli [franĈESko PinjaTELi] estas itala esperantisto, novelisto kaj tradukisto. Li laboras kiel psikologo kaj psikoterapiisto en Conegliano proksime de Venecio. Inter 1987 kaj 1989 li oficis kiel prezidanto de Itala Esperantista Junularo, kaj en pluraj postaj jaroj restis proksima al la asocio kiel estrara konsilanto. Poste li en Esperantujo precipe elstaris kiel novelisto kaj kantotradukisto. Interalie li poezie tradukis plurajn italajn kanzonojn, ekzemple la kontraŭmilitan kanton Generalo de Francesco De Gregori,[1] aŭ la faman hispanlingvan kanzonon Gracias a la vida de Violeta Parra, en Esperanto Dankon al la vivo.[2] Pluraj noveloj de li ankaŭ publikiĝis en la revuo Monato. Unu el ili, Kie estas Marisa, aldone aparte aperis en la antologio Tempo Fuĝas de 1995.

Krome aperis de aŭ pri li[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]