Norvega Junularo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nje-emblemo.gif

La Norvega Junularo Esperantista (NJE) estas organizo por junuloj el Norvegio ĝis 30 jaroj kiuj parolas, aŭ volas lerni, Esperanton. NJE estas sekcio de Norvega Esperantista Ligo (NEL) kaj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

Celoj[redakti | redakti fonton]

La celoj de NJE estas disvastigi Esperanton inter norvegaj junuloj kaj helpi jamajn parolantojn uzi la lingvon por io utila aŭ amuza. NJE aranĝas kursojn kaj lokajn kaj internaciajn renkontiĝojn. Ili faciligas vojaĝojn al eksterlandaj aranĝoj por siaj membroj, kaj ofertas al membroj subvencion por abono de eksterlanda revuo. Ĉiuj membroj de NJE ricevas la membran gazeton de NEL, Norvega Esperantisto, en kiu aperas ankaŭ Inter Ni Dirite, la oficiala organo de NJE.

Estraro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]